Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / 400.000 poloj ricevos Esperanto-kurson

400.000 poloj ricevos Esperanto-kurson

de Redakcio Laste modifita: 2009-07-22 09:23
En septembro 2008 ĉiuj legantoj de la prestiĝa pola tutlanda ĵurnalo Gazeta Wyborcza ricevos kun la gazeto ankaŭ kompakt-diskon kun kurso de Esperanto kaj ampleksa prezento de la Esperanto-movado. La diskon laŭ mendo de la urbo Bjalistoko produktos la teamo de E@I (ikso.net), kaj la eldonon financos la urbo mem. La eldono de la disko estas parto de granda informa kampanjo pri Esperanto, iniciatita de la urbo Bjalistoko lige kun la Universala Kongreso de Esperanto, okazonta en la naskiĝurbo de Ludoviko Zamenhof en 2009.

Tadeusz Truskolaski, la urbestro de Bjalistoko, multe aktivis por ke la Universala Kongreso de Esperanto por marki la 150-an jubileon de Ludoviko Zamenhof okazu ĝuste en ties naskiĝurbo. Fine de julio 2007 okazis en Bjalistoko kampanjo por kolekti subskribojn favore al la kongreso, kaj la alvokon subskribis oficiale la urbestraro. Poste Tadeusz Truskolaski persone veturis al la Universala Kongreso de Esperanto en Japanio por transdoni la alvokon kaj inviti la kongreson al Bjalistoko.

En Jokohamo la 9-an de aŭgusto la estraro de UEA decidis, ke la jubilea kongreso okazu en Bjalistoko. La urbestro de Bjalistoko mem ĉeestis la kunsidon, kaj krom entuziasman akcepton de la urbanoj, li promesis vastan apogon de la urbo al la organizado de la kongreso.

Parto de tiu apogo estas la nuna ampleksa informa kampanjo pri Bjalistoko kiel "Urbo de Esperanto". La kampanjo komenciĝis jam decembre 2007, kiam lige kun la 8-aj Bjalistokaj Esperanto-tagoj Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof, nepo de Ludoviko Lazaro, estis deklarita honora civitano de la urbo.

La inform-kampanjo laŭplane vastiĝos post duonjaro, rakontas Elżbieta Karczewska, la prezidanto de Bjalistoka Esperanto-Societo.

- La plej intensa kampanjo estas planata julie 2008 kun diversaj surstrataj aranĝoj: eventoj, renkontiĝoj, afiŝoj kaj afiŝegoj, tendo de toleremo sur la urba placo kaj tiel plu. La pinto de la kampanjo okazos septembre, kiam ni aldonos al la landa eldono de Gazeta Wyborcza la KD-n. La urbo Bjalistoko pagos la informkampanjon kaj la eldonon de la KD el sia buĝeto.

La komputila disko en luda formo instruos Esperanton kaj prezentos la Esperanto-movadon al la pola publiko. Kontrakto pri ĝia preparado laŭ la mendo de la urbo Bjalistoko estis subskribita la 1-an de januaro de Peter Baláž, la kunordiganto de E@I.

- Min ege ĝojigis la novaĵo pri 400 mil ekzempleroj - estas vere honoro, kaj same granda respondeco, por ni povi krei la diskon. Same la urbestraro en Bjalistoko konfirmas, ke jes eblas preni Esperanton serioze kaj eĉ forte subtenadi ĝin per oficialaj rimedoj. Persone mi certe ĝojos kunlabori ankaŭ estonte kun la urbo kaj la esperantistaro tie. Planataj estas ankaŭ aliaj eblaj projektoj - filmo pri LLZ, paĝaro... Sed pri tio iom poste - baldaŭ ni faros oficialan proponon pri tio, rakontas Peter Baláž.

Lige kun la Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko en julio 2009 estas planata ankaŭ la malfermo de nova Esperanto-centro, en historia konstruaĵo kies renovigon la urba buĝeto pagos. Jure la Esperanto-centro estos urba institucio, kio signifas, ke la urbo daŭre financos ĝin.
 

arkivita en: ,
milaiza
milaiza diras:
2008-01-27 15:51
Mi estis agrable surprizita pri la planoj kaj promesoj de Bialistoko rilate la 94-an UK-on.
Restas nur atendi, ke cxio vere realigxos. Tion mi vere, el la tuta koro, deziras al ili.
Oleg326756
Oleg326756 diras:
2008-01-31 22:08
Mi scivolas: pri ĝuste kiu KD (aŭ ĉu DVD?) temas? Ĉu 'Esperanto Elektronike'? Aŭ ĉu KD-a versio de 'lernu!'? Aŭ ĉu estos tute nova disko? Kion ĝi enhavos tiam?
vasall
vasall diras:
2008-02-01 19:50
Oleg, oni ja skribis pri tio en la artikolo: La diskon laŭ mendo de la urbo Bjalistoko produktos la teamo de E@I (ikso.net). Do, ĝi estos nova.