Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / La urbo Bjalistoko financos novan Esperanto-centron

La urbo Bjalistoko financos novan Esperanto-centron

de Redakcio Laste modifita: 2009-07-22 09:25
La urbo Bjalistoko, kie naskiĝis Ludoviko Zamenhof, decidis proprakoste renovigi historian konstruaĵon ĉe la strato Warszawska 15 kaj destini ĝin por la sidejo de Esperanto-Centro. Laŭ la plano la Esperanto-centro devas esti preta kaj ekipita por inaŭguro dum la Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko en julio 2009.

Laŭplane la nova Esperanto-centro portos la nomon de Ludoviko Zamenhof, kaj estos inaŭgurita la 25-an de julio 2009. En la buĝeto de la komunumo por la jaro 2008 estas fiksita la sumo por la rekonstruado de la historia konstruaĵo ĉe la malnova strato Warszawska.

Entute la Esperanto-centro havos spacon de proksimume 700 kvadrataj metroj, kaj en la ejo trovos lokon muzeo pri Zamenhof, eduka kaj kultura centro, kaj centro pri esploroj de kultura kaj lingva komunikado. Jure la Esperanto-centro restos urba institucio, kio signifos, ke ĝi daŭre ricevos rimedojn el la urba buĝeto.

- Por la jaro 2008 ni havas 1,5 milionojn da zlotoj (proksimume 400.000 eŭroj). En la jaro 2009 oni antaŭvidas proksimume 2 milionojn da zlotoj por fini kaj ekipi la konstruaĵon.  Pri la buĝeto por la agado estas tro frue diskuti, sed certe ĝi estos ankaŭ por dungitoj, diras Elżbieta Karczewska, la prezidanto de Bjalistoka Esperanto-Societo.

Por la Zamenhof-muzeo Bjalistoka Esperanto-Societo jam nun serĉas objektojn rekte aŭ nerekte ligitajn kun la vivo de la iniciatinto de Esperanto, ŝi aldonas.

- Se la urbestro ekĝuos la ekinteresiĝon de esperantistoj kaj ni ricevos multajn eksponaĵojn por la unua ekspozicio, li certe ekakceptos pli multe el niaj proponoj. Do - helpu sukcesi!


arkivita en: ,