Bernard Golden forpasis
La 19-an de oktobro en la aĝo de 82 jaroj forpasis la konata esperantisto kaj dumviva membro de UEA, Bernard Golden. Lin funebras la vidvino Eva Golden kaj la du filoj Daniel Lariko kaj David Alko. Bernard Golden naskiĝis la 23-an de novembro 1925 en Newark, Nov-Ĵerzejo, Usono. Li estis arkeologo kaj aŭtoro de pli ol 1.800 artikoloj, recenzoj, beletraĵoj kaj tradukoj en Esperanto. Lia verkado estis tiel abunda, precipe sed ne nur en la esperantologia kampo, ke iutempe oni uzis la neologismon goldeni en la signifo "abunde verki por ĉiaj periodaĵoj".
El liaj beletraj verkoj elstaras la rakontaroj Hieraŭ - hodiaŭ - morgaŭ (1982) kaj Bestoj kaj homoj (1987), la romanetoj Infero en aŭtuno (1993) kaj Ŝamanoj en la kosmo (1994), kaj la teatra volumo Antaŭ la kulisoj (1994).
Li lernis Esperanton en 1946, edziĝis al hungarino kaj ekloĝis en Hungario en 1971. Ankaŭ liaj du filoj scias Esperanton. Bernard Golden estis multjara korespondanto de la internacia magazino Monato, ano de la Akademio de Esperanto, estrarano de Centro por Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo. Li zorgis pri la pli ol mil Esperantaj terminoj en Dictionarium museologicum (1986).
En 1998, koincide kun la alveno de la reta epoko, Bernard Golden publike deklaris verkoĉeson, sed ne kabeis. Ankoraŭ ne ekzistas kompleta bibliografio de lia vasta verkaro.


mi kondolencas