Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo 2008 Bernard Golden forpasis
Agoj pri dokumento

Bernard Golden forpasis

de Redakcio Laste modifita: 2008-10-27 16:59

La 19-an de oktobro en la aĝo de 82 jaroj forpasis la konata esperantisto kaj dumviva membro de UEA, Bernard Golden. Lin funebras la vidvino Eva Golden kaj la du filoj Daniel Lariko kaj David Alko. Bernard Golden naskiĝis la 23-an de novembro 1925 en Newark, Nov-Ĵerzejo, Usono. Li estis arkeologo kaj aŭtoro de pli ol 1.800 artikoloj, recenzoj, beletraĵoj kaj tradukoj en Esperanto. Lia verkado estis tiel abunda, precipe sed ne nur en la esperantologia kampo, ke iutempe oni uzis la neologismon goldeni en la signifo "abunde verki por ĉiaj periodaĵoj".

El liaj beletraj verkoj elstaras la rakontaroj Hieraŭ - hodiaŭ - morgaŭ (1982) kaj Bestoj kaj homoj (1987), la romanetoj Infero en aŭtuno (1993) kaj Ŝamanoj en la kosmo (1994), kaj la teatra volumo Antaŭ la kulisoj (1994).

Li lernis Esperanton en 1946, edziĝis al hungarino kaj ekloĝis en Hungario en 1971. Ankaŭ liaj du filoj scias Esperanton. Bernard Golden estis multjara korespondanto de la internacia magazino Monato, ano de la Akademio de Esperanto, estrarano de Centro por Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo. Li zorgis pri la pli ol mil Esperantaj terminoj en Dictionarium museologicum (1986).

En 1998, koincide kun la alveno de la reta epoko, Bernard Golden publike deklaris verkoĉeson, sed ne kabeis.  Ankoraŭ ne ekzistas kompleta bibliografio de lia vasta verkaro.

mi kondolencas

Afiŝita de Jorge Camacho je 2008-10-24 20:15
Mi sincere kondolencas la familion Golden, kies hejmon mi vizitis, kune kun István Ertl, antaŭ amaso da jaroj. - Jorge Camacho

Fekunda plumo

Afiŝita de Potturu Ranga je 2008-10-25 03:29
En la fruaj 80-aj jaroj mi estis nova al esperanto mondo kaj movado. La verkojn de Bernard Golden mi trovis chie kaj multe ghuis legante. Mi ech havis shancon renkonti lin.
Ranga

mi kondolencas

Afiŝita de Probal Dasgupta je 2008-10-25 07:14
Mi estis shokita ricevi, chi-matene, la
informon pri la forpaso de nia eminentulo
Bernard Golden. Mi tuj skribis al la familio
por esprimi al la vidvino kaj al la filoj miajn plej sincerajn personajn kondolencojn.

Mi estis admira leganto de liaj verkoj
en la gazetaro kaj libroj tra la jardekoj,
kaj mi tre esperis, ke okaze de miaj
ontaj vojaghoj al orienta Europo -- kiun
mi neniam vizitis -- mi havos okazon fine
persone konatighi kun li. Estas por mi
aparte neriparebla persona perdo, ke tiu
de longe sopirata renkontigho ne okazos.

Mi admiris Bernard Golden ne nur pro liaj
stilo kaj enciklopedia klereco, sed ankau
pro lia verva dezirego klerigi la uzantaron de
la lingvo - ne nur pri Esperantaj aferoj, sed
pri la tuta mondo. Li havis kontaghan
entuziasmon pri chiaj lernoj kaj scioj, kaj pri la richiga efiko de la lernado sur la seriozan kaj ghojan vivadon de la homoj. Tiurilate li estis unike ekzempla homo en niaj rondoj, kaj li estos longe memorata kiel ikono.

Kunfunebre,

Probal

Mi kondolencas

Afiŝita de Mikaelo Bronsxtejn je 2008-10-25 16:47
Mi konis Bernard Golden nur koresponde, sed cxiam min ravis lia laboremo. Miajn sincerajn kondolencojn por la familio. Pacan ripozon al li.
Mikaelo Bronsxtejn

Powered by Plone CMS, the Open Source Content Management System

Ĉi tiu retejo sekvas la jenajn normojn: