La cenzurita artikolo
La ĉi-suba artikolo devis aperi sur la unua paĝo en la ĵaŭda numero de ”Jubileanto”, la kongresa kuriero de la Roterdama UK. Jam post la finredakto de la numero la artikolo tamen estis forigita kaj anstaŭigita per foto pri ekspozicio en la Centra Oficejo. La necenzurita variaĵo dum mallonga tempo aperis en la reto, kaj ioma kvanto da ekzempleroj estis presita antaŭ ol la artikolo estis haltigita. Nova stoko de kongresaj kurieroj atingis la kongresejon ĵaŭde posttagmeze.
Polico en Esperantujo
La starto de marda koncerto estis prokrastita pro interveno de la polico, kiu arestis kongresanon.
La kulpo de la koncernato estis, ke li forgesis sian kongresan nomŝildon en la hotelo kaj, kiel ni ofte estas atentigataj, oni ne rajtas eniri la kongresejon sen sia nomŝildo.
La faktoj, ke la koncerna kongresano estas bone konata honesta samideano, kiu eĉ finance kontribuas al pluraj movadaj iniciatoj, kaj ke li aperas en la Kongresa Libro kiel KN 1061, ne ŝajnis esti vere prikonsiderataj. Nu, ni konsentas ke leĝoj estas leĝoj kaj reguloj estas reguloj, sed ilin oni povas apliki en senfina vico da nuancoj. Kiel kongresanoj kaj gastoj de tiu ĉi alloga, multnacia kaj avangarda urbo, plimulto el ni certe estus preferintaj, ke oni estu elektinta malpli drastan manieron por apliki cetere kompreneblan kaj logikan regulon.
La redakcio


Cxu rarajxo por auxkcioj?
Cetere, la redakcio havis iom pezan stilon: ni certe estus preferintaj, ke oni estu elektinta malpli drastajn kunmetitajn verboformojn...
amike
István Ertl