2008
Supren unu nivelonArtikoloj de la jaro 2008
- Pola Esperantisto plu aperos, Fonto ne — by Redakcio — Laste modifita: 2008-01-11 09:53
- En la decembra numero de la revuo Esperanto aperis redakcia informo, laŭ kiu la revuo Pola Esperantisto ĉesas aperi, kaj ĝin "anstataŭas" la revuo Fonto, kiu mortis en 2006, sed kiu laŭ la revuo Esperanto rekomencos aperi en 2008. La komplete malĝustaj asertoj en la revuo gvidis al agitita korespondado inter la respondeculoj de Pola Esperanto-Asocio kaj UEA. "Mi nome de Pola Esperanto-Asocio protestas kontraŭ ĉi tiu proponata solvo de la problemo, ĉar ĝi igas al nia Asocio maljustaĵon kaj malprofiton", skribis Halina Komar, la prezidanto de PEA, responde al la propono korekti la misajn informojn nur en la februara numero de la revuo de UEA. Efektive Pola Esperantisto plu aperados, dum la revuo Fonto ja ne reaperos.
- Belga esperantisto akuzata pri seksatenco kontraŭ infano — by Redakcio — Laste modifita: 2008-01-13 19:16
- Konata belga esperantisto en decembro estis arestita, kaj ĝis nun restas en malliberejo. La polico esploras akuzon, laŭ kiu li kulpis pri seksaj atencoj kontraŭ knabino, kiun li instruis en la 1990-aj jaroj. La esperantisto mem deklaras, ke li pri nenio kulpas, kaj apelaciis al sekva instanco por ke li estu senprokraste liberigita. La apelacia komisiono longigis la arestotempon je unu monato.
- Litova ŝtato financas kongreson de esperantistaj ĵurnalistoj — by Redakcio — Laste modifita: 2008-01-16 11:27
- Fine de majo en Litovio estos aranĝita kongreso de esperantistaj ĵurnalistoj, kiun financas la registaro de Litovio kaj la urbestraro de la ĉefurbo Vilno, kie okazos la kongreso. Laŭ la prezidanto de Litova Esperanto-Asocio, Povilas Jegorovas, la grandaj subvencioj eblis, ĉar Litova Esperanto-Asocio kaj Esperanto ĝenerale havas bonan reputacion kaj prestiĝon en Litovio.
- Tutmonda ĵurnalista kongreso — by Redakcio — Laste modifita: 2008-01-11 12:40
- Tutmonda kongreso de Esperantistoj-ĵurnalistoj en Litovio 26-30-an de majo 2008.
- Tutmonda ĵurnalista kongreso ( Vilno, Litovio, de 2008-05-26 09:45 ĝis 2008-05-30 17:45 ) — by Redakcio
- La Tutmonda kongreso de esperantistoj-ĵurnalistoj okazos en la malnova urbodomo de Vilno de la 26-a ĝis la 30-a de majo kun la ĉeftemo Internacia interkultura komunikado: ĵurnalismo kaj Esperanto. Pro la registaraj subvencioj la partopreno, loĝado kaj manĝado estos senpagaj por la ĉeestantaj ĵurnalistoj
- UEA denove sub 6.000 individuaj membroj? — by Redakcio — Laste modifita: 2008-01-21 10:31
- Dum la jaroj 2003-2005 la membrokvanto de UEA evoluis pozitive, sed dum la lastaj du jaroj denove rimarkeblas ioma malkresko. La kvanto de individuaj membroj tamen falis nur marĝene, de 6.107 en 2005 al 6.066 en 2006. Por la pasinta jaro la kvanto de indivuaj membroj ĝis nun ne atingis la magian limon de 6.000, sed la ĝenerala direktoro esperas, ke malfruaj aliĝantoj savos la statistikon de 2007.
- Primitiva renkontiĝo ( Den Dolder, Nederlando, de 2008-04-30 15:45 ĝis 2008-05-04 15:45 ) — by Redakcio
- Jam antaŭĝoju la Primitivan Renkontiĝon!
- 400.000 poloj ricevos Esperanto-kurson — by Redakcio — Laste modifita: 2008-01-31 09:22
- En septembro 2008 ĉiuj legantoj de la prestiĝa pola tutlanda ĵurnalo Gazeta Wyborcza ricevos kun la gazeto ankaŭ kompakt-diskon kun kurso de Esperanto kaj ampleksa prezento de la Esperanto-movado. La diskon laŭ mendo de la urbo Bjalistoko produktos la teamo de E@I (ikso.net), kaj la eldonon financos la urbo mem. La eldono de la disko estas parto de granda informa kampanjo pri Esperanto, iniciatita de la urbo Bjalistoko lige kun la Universala Kongreso de Esperanto, okazonta en la naskiĝurbo de Ludoviko Zamenhof en 2009.
- Dennis Keefe: "Demandu antaŭ ol respondi!" — by Redakcio — Laste modifita: 2008-01-22 11:35
- Laŭ Dennis Keefe, spertulo pri merkatiko, esperantistoj povus multe pli efike ol nun uzi diversajn lingvajn eventojn por informi pri Esperanto. Sed por tio necesus, ke ili lernu aŭskulti, ne nur paroli, diras Keefe: "Kiam mi laboris ĉe IBM kaj mi volis konvinki firmaon aĉeti novan komputilsistemon, mi komencis per multege da demandoj (tio povis daŭri ses monatojn aŭ pli!). Kelkaj el la principoj de IBM, kun modifoj, povas konveni ankaŭ al nia esperanta laboro. La publiko multe pli aŭskultos nin se ni mem komprenas ĝiajn motivojn kaj pensmanierojn. Pro la fakto ke ĉiu individuo povas havi sian specialan motivon por lerni aŭ ne lerni Esperanton, estus pli bone ekkoni tiujn motivojn per starigo de trafaj demandoj."
- La urbo Bjalistoko financos novan Esperanto-centron — by Redakcio — Laste modifita: 2008-01-21 21:07
- La urbo Bjalistoko, kie naskiĝis Ludoviko Zamenhof, decidis proprakoste renovigi historian konstruaĵon ĉe la strato Warszawska 15 kaj destini ĝin por la sidejo de Esperanto-Centro. Laŭ la plano la Esperanto-centro devas esti preta kaj ekipita por inaŭguro dum la Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko en julio 2009.
- Forpasis Claude Piron — by Redakcio — Laste modifita: 2008-01-24 13:47
- La 22-an de januaro en sia hejmo en Gland, Svisio, en la aĝo de 76 jaroj, pro koratako forpasis Claude Piron, konata esperantlingva verkisto, membro de la Akademio de Esperanto kaj honora membro de Universala Esperanto Asocio.
- La retejo de Claude Piron — by Redakcio — Laste modifita: 2008-01-23 22:46
- Claude Piron (1931-2008) estis svisa psikologo kun forta intereso pri lingvoj, diplomito de la Interpretista Lernejo de Ĝeneva Universitato. Li laboris ok jarojn en Monda Organizo pri Sano, i.a. en Orienta Azio kaj Afriko. Trejnita kiel psikanalizisto kaj psikoterapiisto, li komencis praktiki psikoterapion en 1969 en la ĝeneva regiono (de 1999 en Gland, Svislando). Li instruis en la Psikologia kaj Edukscienca Fako de Ĝeneva Universitato de 1973 ĝis emeritiĝo en 1994. Lia verko "Le défi des langues" ("La lingva defio"), kiu estas iom psikanalizo de internacia komunikado, estis eldonita ĉe L'Harmattan (Parizo) en 1994. Li publikigis en Esperanto ok romanojn, plurajn novelarojn, poemaron kaj kantokasedon. Li publikigis diverslingve multajn artikolojn pri internacia kaj interkultura komunikado, kaj pri psikologio. Li aŭtoris aŭ kunaŭtoris tri franclingvajn librojn pri psikologiaj temoj.
- Forpasis Don Harlow — by Redakcio — Laste modifita: 2008-01-27 22:51
- La 27-an de januaro, post longdaŭra malsano, en Kalifornia hospitalo forpasis la konata usona esperantisto Don Harlow.
- La retejo de Don Harlow — by Redakcio — Laste modifita: 2008-01-27 22:44
- Ekspozicio pri Esperanto en la Eŭropa Parlamento — by Redakcio — Laste modifita: 2008-02-02 20:40
- En la Eŭropa Parlamento en Bruselo la 30-an kaj 31-an de januaro videblas ekspozicio pri la temo "Esperanto kiel perilo de translimaj junularaj kontaktoj". La ekspozicio povis okazi pro subteno de Ljudmila Novak, slovena ano de la Eŭropa Parlamento. Ŝi mem lernis Esperanton en sia junaĝo, kaj plu simpatias al la lingvo, kvankam ŝi ne aktive parolas ĝin. La ekspozicion praktike organizis kaj financis Eŭropa Esperanto-Unio, kaj la inaŭguron ĉeestis Sean Ó Riain, prezidanto de EEU kaj irlanda diplomato, kiu antaŭ nelonge estis taskita direkti la retan sekcion de la ĵus kreita irlandlingva tradukservo de la Eŭropa Komisiono.
- EU-raporto reproponas: ”Ĉiuj sciu tri lingvojn” — by Redakcio — Laste modifita: 2008-02-11 09:40
- La Eŭropa Komisiono komisiis al tiel nomita "Grupo de Intelektuloj por Interkultura Dialogo", estrata de Amin Maalouf, raporti pri la temo "Kiel lingva diverseco povus fortigi Eŭropon", esplori pri la ligoj inter lingva diverseco kaj Eŭrop-unia identeco. La rezulta 30-paĝa raporto ĵus aperis. Laŭ Aleks Kadar, kiu atente tralegis la raporton, la raporto estas interesa, sed "apenaŭ progresiga laŭ lingvopolitika kaj lingvodemokratia vidpunkto". Unu el la ĉefaj ideoj de la raporto estas, ke en ĉiuj EU-landoj devus esti fluaj parolantoj de ĉiuj EU-lingvoj, kaj ke rilatoj inter ajnaj du EU-landoj devus baziĝi sur la lingvoj de tiuj du landoj, ne sur ajna komuna pontolingvo. Samtempe la raporto klare akceptas kiel elirpunkton la rolon de la angla ĝuste kiel tia pontolingvo.
- Seks-akuzita esperantisto liberigita — by Redakcio — Laste modifita: 2008-02-04 17:29
- Vendrede la 1-an de februaro, post pli ol ses semajnoj en prizono, estis provizore liberigita la konata belga esperantisto akuzita pri seksaj atencoj kontraŭ juna knabino.
- Leonard Orban rifuzas Esperanton en EU — by Redakcio — Laste modifita: 2008-02-15 11:34
- Leonard Orban, la ano de la Eŭropa Komisiono kun respondeco pri multlingveco, komence de februaro skribe respondis al la grandkvantaj komentoj de esperantistoj, aperintaj en la retforumo de EU pri multlingveco. Laŭ Orban ekzistas pluraj motivoj, pro kiuj Esperanto ne povas iĝi pontolingvo en Eŭropa Unio. Unuflanke li atentigas, ke kreado de kompletaj terminaroj por tute novaj uzokampoj de Esperanto estus enorma, multekosta laboro. Aliflanke li asertas, ke ekesto de pontlingvoj estas "historie spontana fenomeno socilingvistika, ne rezulto de decidoj leĝofaraj kaj politikaj". Samtempe li diras, ke li mem "ne kredas" je pontolingvoj, sed ne komentas la ĉiam kreskantan rolon de la angla kiel ĝuste tia pontolingvo en EU.
- Spegulo volas kompletigi, ne konkurenci — by Redakcio — Laste modifita: 2008-02-13 23:23
- En la tria semajno de februaro aperas la unua numero de nova kultura revuo. Ĝi naskiĝis post la transiro de Pola Esperantisto en la manojn de Pola Esperanto-Asocio, kiam la antaŭaj redakcianoj de Pola Esperantisto, Kazimierz Leja kaj Tomasz Chmielik, decidis fondi novan revuon kun la nomo Spegulo. En intervjuo donita al Libera Folio ĉefredaktoro Tomasz Chmielik rakontas, ke la nova revuo ne volas konkurenci kun la jam ekzistantaj periodaĵoj, sed ja kompletigi ilin. Li kredas, ke en la esperanta merkato estas sufiĉe da loko por ĉiuj. Eblas spekti la mallongan intervjuon per Ipernity.
- Buller esploras pri nova UK en Kubo 2010 — by Redakcio — Laste modifita: 2008-02-13 23:34
- Osmo Buller, la ĝenerala direktoro de UEA, vizitis Kubon de la 2-a ĝis la 9-a de februaro laŭ invito de Kuba Esperanto-Asocio. La celo de lia vizito estis esplori la kondiĉojn por okazigi la Universalan Kongreson de Esperanto en Havano en la jaro 2010. Kun subteno de ŝtataj, urbaj kaj turismaj aŭtoritatoj KEA invitas la esperantistan mondrenkontiĝon al Kubo jam por la dua fojo. Unuafoje la UK okazis en la kuba ĉefurbo en julio 1990.
- EU financos peresperantan tradukprojekton de infanlibroj — by Redakcio — Laste modifita: 2008-02-16 14:20
- La Eŭropa Komisiono aprobis tradukprojekton de infanlibroj, en kiu Esperanto rolas kiel pontolingvo. EU financos per 64 000 eŭroj la projekton, en kiu infanlibroj pere de Esperanto estos tradukitaj inter la bengala, itala, slovena kaj kroata lingvoj, kaj poste distribuitaj en elementaj lernejoj.
- Aktuale.info uzos Esperanton por atingi alilingvanojn — by Redakcio — Laste modifita: 2008-02-24 17:34
- Novaĵoj pri Esperanto baldaŭ estos haveblaj ne nur en Esperanto. Meze de februaro en Poznano, Pollando, okazis intensa laborkunsido pri planata multlingva novaĵ-retejo, kiu laŭplane enhavos aktualajn, ĵurnalisme verkitajn novaĵojn kun rilato al Esperanto. La laborkunsidon partoprenis reprezentantoj de TEJO kaj UEA. Financado venas de la usona fondaĵo ESF, kaj pri kunordigo respondecas la teamo de E@I, kiu realigis ankaŭ la popularegan Esperanto-instruan retejon Lernu.net. Ankaŭ Libera Folio partoprenas la novan projekton, kiu baldaŭ estos ekkonstruata en la adreso Aktuale.info.
- Laborkunsido pri Aktuale.info — by Redakcio — Laste modifita: 2008-02-15 06:42
- Laborkunsido pri Aktuale.info — by Redakcio — Laste modifita: 2008-02-15 19:50
- Barack Obama reklamata en Esperanto — by Redakcio — Laste modifita: 2008-02-27 13:18
- Barack Obama, kandidato al la usona prezidanteco, estas reklamata en Esperanto ĉe la multlingva film-retejo dotSUB.com. La originale anglalingva muzik-filmeto krom Esperanto estas tradukita al la araba, ĉina, franca, hispana kaj japana lingvoj. Krom la reklamfilmo pri Barack Obama en la retejo troveblas preskaŭ kvindek pliaj filmetoj kun kompleta esperanta traduko, kaj dudeko da filmoj originale en Esperanto.
- UEA atingis 6.000 individuajn membrojn en 2007 — by Redakcio — Laste modifita: 2008-02-24 17:58
- UEA sukcesis ankaŭ en la jaro 2007 superi la limon de 6.000 individuaj membroj. Tion anoncis estrarano Ranieri Clerici en la diskutejo de la komitato de UEA.
- Svisaj regionaj parlamentanoj subtenas Esperanton — by Redakcio — Laste modifita: 2008-03-09 07:18
- Kiel konsekvenco de informa kampanjo de Svisa Esperanto-Societo, 27 svisaj parlamentanoj en la kantono Neuchâtel nun decidis subskribi mocion favore al Esperanto. La teksto de la propono restas sur tre ĝenerala nivelo por eviti ĝian rifuzon en la parlamento. Mireille Grosjean, kunprezidanto de SES, tamen ne havas tre grandajn esperojn pri ĝia akceptiĝo, sed opinias pozitiva jam la fakton, ke la propono estis subskribita kaj, lige kun sia diskonigo komence de marto, donos pozitivan publikecon al Esperanto.
- Oostendorp: "Povi legi gazeton norvege, hispane aŭ frise" — by Redakcio — Laste modifita: 2008-03-01 10:20
- La Eŭropa Komisiono komisiis al tiel nomita "Grupo de Intelektuloj por Interkultura Dialogo", estrata de Amin Maalouf, raporti pri la temo "Kiel lingva diverseco povus fortigi Eŭropon". La 30-paĝa raporto, pri kiu Libera Folio jam artikolis, interalie proponas, ke ĉiu loĝanto de EU aldone al la gepatra lingvo lernu libere elekteblan plian "persone adoptitan lingvon" ĝis gepatralingva nivelo. La konata esperantista lingvisto Marc van Oostendorp (kaj Gertjan Postma) en artikolo aperinta en la nederlanda gazeto "NRC Next" skribas, ke la ĉefa ideo de la Maalouf-raporto (persone adoptita lingvo) estas nerealigebla, kaj EU prefere devus alstrebi la "skandinavan" modelon, alivorte klopodon pasive regi aliajn lingvojn, diversnivele, laŭ oniaj diversaj bezonoj. Ili agnoskas ke ankaŭ ĉi tiu solvo estus ne sen malfaciloj, interalie necesus esplori kiom ĉi tiu modelo estus sen tro da problemoj adaptebla al lingvoj malpli intersimilaj ol la skandinavaj. Esperanton ili ne mencias en sia artikolo. La artikolo estis verkita en la nederlanda. La esperanta traduko estis farita de István Ertl kaj aperas ĉi tie kun la aprobo de Marc van Oostendorp.
- Camacho kaj Zamenhof kunloĝas en Tekstaro de Esperanto — by Redakcio — Laste modifita: 2008-03-09 18:04
- La Tekstaro de Esperanto ĵus ekhavis novan adreson, kaj novan plibonigitan serĉilon. Ne plu necesas membriĝi por uzi la retejon, kiu enhavas pli ol kvar milionojn da vortoj da teksto el diversaj fontoj por esplorado de vortouzo kaj gramatiko de Esperanto. Estas multe da klasikaj Zamenhofaj tekstoj, sed ankaŭ artikoloj el Monato, la tuta Nova Testamento kaj originala beletro el diversaj epokoj. Inter la beletraĵoj rimarkeblas ekzemple La Majstro kaj Martinelli de Jorge Camacho, Ombro sur interna pejzaĝo de Spomenka Štimec kaj La Ŝtona Urbo de Anna Löwenstein. Sed kiel kaj kial la tekstoj eniris la tekstaron, kaj precize por kio tio utilas? Ni demandis al la ĉefa kompilinto.
- Tekstaro de Esperanto — by Redakcio — Laste modifita: 2008-03-01 19:34
- En 2002 “Esperantic Studies Foundation”, ESF, iniciatis projekton por starigi elektronikan lingvosciencan tekstaron (korpuson) de Esperanto. ESF kontraktis kun Bertilo Wennergren por plani kaj efektivigi la unuan projektofazon, kiu pretiĝis fine de Aprilo 2003. Helpis al Bertilo Wennergren “Korpusa Konsila Komitato” konsistanta el Ilona Koutny, Jouko Lindstedt, Carlo Minnaja kaj Chris Gledhill. La tekstomaso en Februaro 2008 ampleksis 4.675.412 vortojn. Esploristoj, kiuj volas alimaniere utiligi la tekstaron, povas elŝuti la tekstaron (krom la protektitaj tekstoj) kaj prilabori ĝin laŭ siaj celoj kaj bezonoj.
- Mondvasta reklama ludo uzas Esperanton — by Redakcio — Laste modifita: 2008-03-16 21:25
- La trian de marto en la reto estis lanĉita granda tutmonda reklama ludo ŝajne ligita kun la ĉi-jaraj olimpikoj en Ĉinio. La grandskala ludo kredeble estas finance subtenata de McDonald's, kaj uzas plurajn lingvojn. Centran rolon en la ludo havas skribaĵo en Esperanto. La tuto temas pri pluraj personoj diversloke en la mondo. Ĉiuj perdis sian memoron, kaj ĉiuj trovas sur sia brako enigman tatuaĵon en Esperanto, kun la teksto "Trovu la ringon perditan". La kreintoj de la ludo tamen forgesis havigi al si la retadreson trovularingonperditan.com, kaj ĝi nun estas kaptita de la brita esperantisto Tim Morley.
- Bibliografia Esperanto-ekspozicio en Madrido — by Redakcio — Laste modifita: 2008-03-09 21:11
- De la 11-a de februaro ĝis la 8-a de marto eblis viziti en la Madrida komerca centro Gran Vía de Hortaleza bibliografian ekspozicion Esperanto kun la titolo"De individua kreaĵo al kolektiva kreado". Ĝin organizis Hispana Esperanto-Federacio (HEF), kadre de sia pli ĝenerala projekto "Lingvoj, trezoro de la homaro, ilo por dialogo", kiu disvolviĝos dum 2008 kaj 2009 por celebri la Internacian Jaron de la Lingvoj, la Eŭropan Jaron de la Interkultura Dialogo kaj por kunmemori la 100-an datrevenon de Universala Esperanto-Asocio.
- Kimroj loĝas en Kimrujo, ĉu ĉilanoj en Ĉilo? — by Redakcio — Laste modifita: 2008-03-18 17:19
- En la verko "Rusoj loĝas en Rusujo" dek sep aŭtoroj esprimas sian subtenon al la uzo de -ujo por landnomoj. "La materialoj kolektitaj en ĉi tiu verko amplekse, diversangule kaj klarige pritraktas la problemon, por proponi praktikan, tute atentindan solvon, fakte revenon al la taŭga sistemo elpensita de la iniciatinto de la lingvo", skribas nia recenzanto José Antonio Vergara. Leginte la libron, li ankaŭ venis al la konkludo, ke lia propra lando nomiĝu ne Ĉilio, sed Ĉilo.
- Germana esperantisto kaptita inter Rusio kaj Japanio — by Redakcio — Laste modifita: 2008-03-17 10:10
- La 37-jara radikala germana esperantisto Martin Krämer la 3-an de marto estis arestita en la proksimeco de la orient-Rusia urbo Ĥabarovsk. Laŭ liaj propraj vortoj, li estis batita de la policanoj. Poste li pluveturis al Japanio, kie li planis kunlabori kun Libera Esperanto-Asocio de Hokkajdo por prepari protestojn kontraŭ la planata konferenco de la grupo G8. La japanaj aŭtoritatoj ne permesis al li eniri la landon, sed perforte remetis lin en la rusian ŝipon per kiu li alvenis. Ĉar lia rusia vizo intertempe eksvalidiĝis, li ankaŭ ne povas reiri al Rusio.
- Leonard Orban: ”En EU validas la lingvo-egaleco” — by Redakcio — Laste modifita: 2008-03-23 20:04
- Leonard Orban, la ano de la Eŭropa Komisiono kun specifa respondeco pri multlingveco, jam plurfoje esprimis sian malfavoran opinion pri Esperanto. Kunlabore kun la retejo Esencoj, Libera Folio povas nun prezenti ampleksan intervjuon en kiu Leonard Orban klarigas, ke ĉiuj lingvoj de Eŭropa Unio jure havas la samajn rajtojn. La fakton ke kelkaj lingvoj tamen efektive havas multe pli gravan rolon en EU ol aliaj, li klarigas per "pragmataj kialoj, surbaze de la Regularo 1 el 1958". Ĝenerale, en la intervjuo la komisionano lerte uzas la taktikon respondi al alia demando ol tiu, kiu estis donita al li.
- TEJO ne atingis 400 individuajn membrojn en 2007 — by Redakcio — Laste modifita: 2008-03-21 21:41
- La 21-an de marto UEA oficiale publikigis informojn pri la membraro en 2007. Kiel Libera Folio jam pli frue raportis, per lastmomenta kampanjo UEA ankaŭ pasintjare sukcesis superi la magian limon de ses mil individuaj membroj: la fina cifero iĝis 6.011, 55 malpli ol en la antaŭa jaro. Pli serioze suferis TEJO, kies membrokvanto malaltiĝis je 121, kaj eĉ restis sub 400. Pro la Jokohama Universala Kongreso, Japanio pasintjare iĝis la lando kun la plej multaj membroj de UEA, rakontas la gazetara komuniko de UEA.
- Lingvaj problemoj ĉe UEA-seminario — by Redakcio — Laste modifita: 2008-03-27 23:40
- Universala Esperanto-Asocio aranĝos seminarion pri lingvaj homaj rajtoj en la sidejo de Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo, Svisio, kun la partopreno de la mondfamaj spertuloj Tove Skutnabb-Kangas kaj François Grin. La seminario okazos la 24-an de aprilo, sed ankoraŭ unu monaton antaŭ la seminario ne estis klare, kiel estos financata la planata interpretado inter la angla, franca kaj Esperanto, kaj ĉu oni uzos parte aŭ tute volontulojn por la interpretado. La seminario estas organizata laŭ instigo de la Komitato, esprimita dum la kunsido en la Universala Kongreso en Jokohamo, sed por ĝi ne estas aparte rezervita mono en la buĝeto de la asocio.
- Vikipedio en februaro rakontis pri Esperanto centmilfoje — by Redakcio — Laste modifita: 2008-04-01 21:24
- Kiom ofte iu artikolo en Vikipedio estas vizitata? Fondaĵo Vikimedio, kiu prizorgas Vikipedion, longan tempon ne kuraĝis publikigi la statistikon. Sed nun esperantistoj - kaj ĉiuj aliaj - povas vidi, ĉu iliaj artikoloj vere estas legataj. La statistiko montras, ke en la anglalingva versio pri Vikipedio la artikolo pri Esperanto nur dum februaro estis legita 57.746 fojojn. En la esperanta versio de Vikipedio la plej populara unuopa artikolo dum februaro ial temis pri la tupia lingvo, grupo de dialektoj parolataj en Sudameriko. Ĝi estis vidita entute 18.612 fojojn. Sur la dua loko estis la artikolo pri Esperanto, rigardita 5.814 fojojn, kaj sur la tria loko la artikolo pri Vankuvero, kun 3.900 vizitoj en februaro. La ĉefpaĝo de la esperanta Vikipedio en februaro estis konsultita 60.318 fojojn.
- Revuo de UEA denove presata en Nederlando — by Redakcio — Laste modifita: 2008-04-09 21:25
- La revuo de UEA post kvin jaroj en Slovakio denove estas presata en Nederlando - por ŝpari monon. En la pasinta jaro la kostoj de la revuo superis la buĝeton per 9.000 eŭroj, nun oni esperas per malpli kosta produktado kaj ekspedado havigi pli da mono por aliaj celoj, eble unuavice por plia laborforto en la Centra Oficejo, rakontas la ĝenerala direktoro de UEA en intervjuo de Libera Folio. La redaktado de la revuo tamen plu estos farata de la nuna redaktoro en Slovakio. La kontrakto de Stano Marĉek estas aŭtomate renovigata ĉiun jaron, se la estraro ne faras alian decidon plej malfrue en aŭgusto de la antaŭa jaro. Osmo Buller mem en la nuna periodo oficas precize kvar jarojn, kaj lia kontrakto daŭras ĝis aŭgusto 2009. Onidire li konsentos resti por nova periodo nur, se la oficistaro efektive estos pligrandigita.
- Akademio ĉe Suda poluso kaj Tutina IJK — by Redakcio — Laste modifita: 2008-04-02 09:14
- Pluraj sensaciaj novaĵoj estis disvastigitaj en Esperantujo la 1-an de aprilo. La plej neatendita estis eble la informo pri la kunsido de la Akademio, okazinta ĉe la Suda poluso, sed ankaŭ la anonco pri Tutina Internacia Junulara Kongreso surprizis multajn. Preskaŭ same surpriza estis la decido de la itala registaro ekuzi Esperanton en sia retpaĝaro, kie tuj estis anoncita decido pri la enkonduko de Esperanto en la mezaj lernejoj.
- Fama ”esperantisto” ankoraŭ ne lernis la lingvon — by Redakcio — Laste modifita: 2008-04-14 13:11
- La germana kontraŭtutmondiga aktivulo kaj subtenanto de Esperanto, Martin Krämer, kiu ne estis enlasita en Japanion, neatendite ricevis vizon por traveturi Rusion, kaj antaŭ kelkaj tagoj fine alvenis al Pollando. Martin Krämer kunlaboras kun Libera Esperanto-Asocio de Hokkajdo, sed la asertoj pri lia esperantisteco laŭ esploroj de Libera Folio montriĝis grave troigitaj.
- IJK 2009 okazos en Ĉeĥio — by Redakcio — Laste modifita: 2008-04-11 10:55
- La estraro de TEJO decidis ke la Internacia Junulara Kongreso en 2009 okazos en la urbo Liberec, Ĉehio. La taskon de organizado de IJK en 2009 havas Ĉeha Esperanto Junularo, kune kun Germana kaj Pola Esperanto Junularo, ĉar Liberec situas en la regiono, kie kuniĝas landlimoj de tiuj tri landoj.
- ILEI kaj UEA en konferenco de lingvotestistoj — by Redakcio — Laste modifita: 2008-04-10 21:17
- UEA kaj ILEI reprezentas en renoma internacia konferenco en Kembriĝo, Britio, Esperanton kaj la ellaboratan novan internacian lingvoekzamenon de Esperanto, kiu konformas al la postuloj de la Konsilio de Eŭropo kaj difinas lingvokonajn normojn.
- Du novaj aŭtomataj tradukiloj al Esperanto — by Redakcio — Laste modifita: 2008-04-13 12:39
- Laŭlonge de la jaro 2007 la Universitata Instituto pri Aplikita Lingvistiko, ligita al la universitato Pompeu Fabra, en Barcelono, laboris super du aŭtomataj tradukiloj el la kataluna kaj la hispana lingvoj en Esperanton. La tradukilojn mendis la entrepreno ABC-Enciklopedioj antaŭ unu jaro, kaj en tiu periodo grupo de la Instituto, kun subteno de la Departemento pri Lingvoj kaj Komputadaj Sistemoj de la Universitato de Alakanto, kaj de Kataluna Esperanto-Asocio, disvolvis unuan version de la du tradukiloj.
- Anonimaj francoj malantaŭ freŝa novaĵejo — by Redakcio — Laste modifita: 2008-04-20 18:56
- Jam de kelkaj monatoj ekzistas la freŝa esperantlingva novaĵejo Eventeo.net, sed dum la retejo estas en testa fazo, ĝiaj francaj kreintoj volas resti anonimaj. La registraj informoj de la retejo tamen montras, ke la adreso estis registrita de Marc Gassion, vikipediisto kaj ano de Pasporta Servo en Carcassone. Proksime al tiu urbo loĝas ankaŭ la konata vikipediisto Arno Lagrange. "Ni estas grupeto da personoj kiuj vivas en Francio kaj kiuj interesiĝas pri diversaj aferoj kiel informadiko, komputiloj, interreto, kaj ankaŭ internacia vivo", rakontas la teamanoj de Eventeo.net al Libera Folio.
- ”Giorgio Silfer” forigita el Ipernity — by Redakcio — Laste modifita: 2008-04-20 22:06
- La kvanto de esperantlingvanoj en la retejo Ipernity daŭre kreskas. En la unua semajno de aprilo tie aperis ankaŭ membro kun la nomo Giorgio Silfer. La nova membro, kiu laŭaspekte tre similis al Valerio Ari, tamen post kelkaj aktivaj tagoj denove malaperis. Alia Giorgio Silfer nun malkonsilas al ĉiuj esperantistoj uzi la retejon.
- Moskvo rezerva kandidato por UK 2010 — by Redakcio — Laste modifita: 2008-04-20 21:43
- La ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, en la tria semajno de majo vizitos Moskvon por esplori la kondiĉojn por aranĝi Universalan Kongreson de Esperanto tie. Rusia Esperanto-Unio dekomence provis inviti la Universalan Kongreson jam por la jaro 2009, sed la estraro de UEA elektis kongresi en Bjalistoko. Por 2010 la ĉefa kandidato estas Havano en Kubo, sed Moskvo daŭre havas iom da ŝancoj esti elektita.
- Ĉinio serĉas subtenon de esperantistoj — by Redakcio — Laste modifita: 2008-04-24 16:20
- Ĉinio estas unu el la tre malmultaj ŝtatoj en la mondo kun oficiala esperantlingva reta informejo. Sojle de la olimpikoj en Pekino, la ŝtate direktitaj ĉinaj retejoj nun kontaktadas esperantistojn en la tuta mondo por ricevi subtenon por siaj argumentoj. Laŭ la reta gazeto El Popola Ĉinio la perfortaj eventoj en Tibeto en marto estis instigitaj "de la kliko de Dalai-Lamao", kiu laŭ la redakcio celas sendependigi Tibeton. Laŭ ĉinaj esperantlingvaj retejoj, Dalai-Lamao krome "neniam ĉesas ĝenadon kaj subfosadon al la animmigrado de viva Budho".
- Reprezentantoj de Ĉinio respondos Esperante pri Tibeto — by Redakcio — Laste modifita: 2008-04-27 00:56
- La ĉina ŝtata radio okazigas retan babiladon en Esperanto por diskonigi la oficialan ĉinan starpunkton pri la okazaĵoj en Tibeto. Ĵaŭde vespere (laŭ la eŭropa horo) esperantlingvanoj el la tuta mondo povos starigi demandojn al teamo de ĉinaj spertuloj, kaj ricevi tujan respondon en Esperanto. La reta diskuto samtempe okazas ankaŭ en kvin aliaj lingvoj.
- Eŭropa Esperanto-Unio ricevos EU-subvencion — by Redakcio — Laste modifita: 2008-04-28 22:46
- Eŭropa Esperanto-Unio ricevas subvencion de EU por dungi oficiston kaj pagi luon de oficejo en Bruselo. La subvencio laŭplane estos uzata ankaŭ por plibonigo de la esperantlingva Vikipedio kaj por okazigo de forumoj pri lingvaj rajtoj kaj pri "racia sistemo de multlingveco" en dudek EU-landoj. La buroo EACEA (civitanaj aktivecoj) de la Eŭropa Komisiono decidis dum la nuna jaro pagi al Eŭropa Esperanto-Unio la sumon de 56 000 eŭroj, kiu kovru 80 procentojn el la kostoj. La ceterajn 20 procentojn jam promesis financi la japana mecenato Etsuo Miyoshi.
- Dasgupta: ”Eble Privat kontentus pri ni” — by Redakcio — Laste modifita: 2008-05-01 18:01
- Por marki la centjariĝon de la asocio, Universala Esperanto-Asocio aranĝis simpozion pri lingvaj homaj rajtoj en la sidejo de Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo, Svisio. La impona palaco, kie okazis la simpozio, siatempe estis sidejo de la Ligo de Nacioj. Probal Dasgupta atentigis, ke "En ĉi tiu loko Francio iam metis sian vetoon kontraŭ Esperanto. Eble Privat kontentus pri ni." Al la centjariĝo de UEA estis dediĉita ankaŭ la Malferma tago en la Centra Oficejo. En sia salutmesaĝo lunde la 28-a de aprilo, la prezidanto de UEA, Probal Dasgupto, skribis: "Ni ne perdu ĉi tiun okazon, en kaj ekster la Asocio, rerigardi ĝian unuan jarcenton, kaj legi kontribuaĵojn de aliaj por firmigi nian kolektivan konversacion same vigle, kiel ni tion faris okaze de la centjariĝo de la lingvo mem."
- Retejo de UEA ekpaneis en la jubilea tago — by Redakcio — Laste modifita: 2008-05-04 02:18
- En la tago de la centjariĝo de Universala Esperanto-Asocio ĉesis funkcii la retejo de la asocio. La sekvan tagon la retejo daŭre ne funkciis.
- Mezorienta renkontiĝo kun dudekkvino da partoprenintoj — by Redakcio — Laste modifita: 2008-05-04 16:41
- En Amano, Jordanio, de la 11-a ĝis la 14-a de aprilo 2008 okazis la Unua Mezorienta Kunveno, kun partoprenantoj el Israelo, Jordanio, Dubajo, Turkio kaj Eŭropo. La kunveno okazis en la hotelo Palmyra, kiu troviĝas apud la universitato de Jordanio, kaj ĝin organizis Renato Corsetti el Italio, Hind Hussein el Jordanio kaj Tom Juval el Israelo. Raportas Renato Corsetti.
- La Civito invitas UEA-n por vespermanĝo — by Redakcio — Laste modifita: 2008-05-05 15:53
- La Esperanta Civito invitas tri estraranojn de Universala Esperanto-Asocio por renkontiĝo lige kun la internacia ĵurnalista kongreso, okazonta en Vilno fine de majo. En la invito, kiu estis retpoŝte sendita al tri estraranoj de UEA, Marie-France Conde Rey nome de la Civito proponas renkontiĝon "kies gradon de (ne)formaleco vi povas mem decidi. Ĝi povus okazi ankaŭ en formo de (labora) vespermanĝo". Al la kongreso flanke de la estraro de UEA aliĝis Claude Nourmont, Barbara Pietrzak kaj José Antonio Vergara. Flanke de la Civito aliĝis Valerio Ari, Bertil Nilsson kaj Ljubomir Trifonĉovski.
- La Civito perdis Meksikon — by Redakcio — Laste modifita: 2008-05-07 08:33
- La landa asocio de UEA en Meksiko ne plu membras en la Esperanta Civito. En la unua tago de la Meksika landa kongreso la Civito publikigis en sia retejo ampleksan saluton al la kongreso, kaj klarigis, kian grandan utilon MEF ĝis nun havis de sia membreco en la Civito. Laŭ la asembleo de Meksika Esperanto-Federacio tamen ne ekzistas pruvoj, ke la asocio entute iam aliĝis al la Civito, kvankam tia deklaro ja estis diskonigita de la Civito jam antaŭ preskaŭ du jaroj. Post voĉdono la asembleo de MEF decidis formale distanciĝi de la Civito, kaj "konsideri sin neniam aliĝinta". La kongreson ĉeestis Maritza Gutiérrez kiel reprezentanto de UEA, kaj Perla Martinelli kiel reprezentanto de la Civito. La Civito en sia retejo aludas, ke MEF ne povas tiel facile liberiĝi de la Civito.
- Reta kunlaboro rezultis en 20-lingva filmo pri Esperanto — by Redakcio — Laste modifita: 2008-05-07 20:50
- Trijara laboro de internacia teamo, kiu neniam renkontiĝis en sia plena konsisto ekster interreto, produktis 43-minutan, sespartan filmon pri tio, kio estas Esperanto, por kio ĝi utilas kaj kion eblas per ĝi fari. Volontula teamo provizis la filmon per tradukoj en dudeko da lingvoj, kaj la rezulto estos baldaŭ aĉetebla sur dvd-diskoj. La unuaj du partoj estis distribuitaj jam pli frue, kaj la reagoj estis entuziasmaj. "Post la prezento la instruisto volis fari duonjaran kurson kaj la duono de la aŭskultantoj volis al ĝi aliĝi. Tiuj filmetoj vere estas nekredeble entuziasmigaj; gratulojn al la kreintoj", opiniis Yves Nevelsteen. Libera Folio publikigas kolektivan intervjuon kun la filmteamanoj, kiuj komune verkis siajn respondojn en la reto.