La dilemo de la posteuloj
Malmultaj esperantistoj en 1968 protestis kontraŭ la okazigo de Universala Kongreso en la tiam nedemokratia Hispanio. Ziko van Dijk, kiu verkis disertaĵon pri la historio de UEA el politika vidpunkto, trovis informojn pri nur du eldiritaj protestoj. Aldone estas informoj pri unu persono, kiu deklaris, ke li ĉesos pagi la kotizon al UEA pro la "honora prezidanteco" donita al la tiama hispana diktatoro Franco. La tiama direktoro de la Centra Oficejo, Marianne Vermaas, responde atentigis, ke ne temis pri "honora prezidanteco", kaj ke neniu pli frue protestis kontraŭ kongresoj en same totalisme regataj orienteŭropaj landoj, rakontas Ziko van Dijk en sia artikolo speciale verkita por Libera Folio.
Preskaŭ ĉiu iom granda germana urbo konas la problemon: En 1933 Hitler fariĝis "honora civitano". Kiel oni traktu tiun fakton nuntempe? Ĉu lasi la koncernan paĝon en la volumo, aŭ ĉu forigi ĝin? En la unua kazo kelkaj homoj plendas, ĉar laŭ ili la urbo ne montras sian abomenon pri Hitler kaj la tiama honorcivitanigo. En la dua kazo aliaj (aŭ ĉu la samaj?) homoj plendas ĉar laŭ ili la urbo volas forsilentigi la hontindaĵon.
Similan problemon havas preskaŭ ĉiuj germanaj organizaĵoj kiuj ekzistis jam antaŭ 1945: Kiel aranĝi la vicon de portretoj de iamaj prezidantoj, ĉu prezenti la personojn el la nacisocialista epoko en la sama maniero kiel la aliajn? Ofte oni envicigas la nacisocialist-epokulojn, sed kun ia skriba aldono pri la cirkonstancoj.
Kelkaj hispanaj esperantistoj nun klopodas forigi la hispanan diktatoron Franco el "listo“ de la "honoraj prezidantoj“ de la Universalaj Kongresoj. Unu hispana diskutanto skribis pri „lavango“ de plendoj, kiuj siatempe protestis kontraŭ la kongreso en 1968, kiu tamen okazis. Kiam mi esploris por mia disertacio Die neutrale Sprache (vd. p. 321), mi ne estis kaptita de tia lavango.
Ĝenerala Sekretario Günther Becker sciis nomi nur du protestojn, unu de nederlandano kaj unu de germano. Al la Centra Oficejo de UEA skribis unu hispano vivanta en Belgio, Alberto Fernández, kiu "haltis pagi“ sian kotizon, ĉar, kiel li skribis en sia letero, Francisco Franco...
estas akceptinta la honoran prezidantecon de la UEA kongreso 1968 en Madrido. El tio mi deduktas ke UEA tion petis al la "hispana ŝtatestro". Mi do logike konkludas ke la neŭtraleco de UEA estas suspektinda kaj ĉiukaze makulita per tia "honora" prezidanto.
Fernández nomis sin fidela al Esperanto. Sed mi ne povas resti fidela al organizaĵo kiu simpatias kun la tirano de la hispana popolo, li skribis.
Direktoro Marianne Vermaas respondis ke ne temas pri honora prezidanteco, sed pri alta protektanteco. Estas kutimo ke la koncernaj kongreskomitatoj klopodas ke alta aŭtoritato en la kongreslando fariĝu tio. Ŝi atentigis pri la kreskanta libereco en Hispanio, kompare al Portugalio. Kaj en 1964 la nederlanda reĝino estis alta protektantino, en 1959 la pola ĉefministro, kaj ŝi menciis du pliajn altajn protektantojn en komunistaj landoj, 1963, 1966:
Same kiel [...] Hispanujo, ankaŭ tiuj tri landoj estas totalisme regataj landoj. Verŝajne vi ne havas iluzion, ke por la popoloj unu totalisma reĝimo estas pli dolĉa ol alia totalisma reĝimo. Tamen, el la tuta netotalisme regata mondo venis neniu protesto aŭ eksiĝo pro la altaj protektantoj de la kongresoj en en tiuj tri landoj. Laŭ nia memoro ankaŭ vi, tute prave, tiam ne protestis.
Anstataŭ dubi pri la neŭtraleco de UEA, oni devas konstati ke plej bona pruvo de la neŭtraleco de la asocio estas la fakto ke ĝi kongresas kaj en unu speco de totalisme regataj landoj kaj en alia.
Marianne Vermaas plu skribis, ke "la neŭtraleco en la UK" estos plene garantiita. Al kongresanoj en kiuj ajn landoj vizoj estos disponigitaj, ĉiaj kunsidoj povos okazi, la diservoj, ankaŭ la protestanta, povos libere okazi ktp. Plue, la LKK estis tute libere formita el malnovaj integraj esperantistoj-ne-politikistoj kaj tio estas pli ol oni povis diri pri la kongresoj en popoldemokratiaj landoj, kie inter la membroj de la diversaj LKKoj estis ankaŭ partianoj kaj kie aŭtoritatuloj el la partio deziris enmiksiĝi en kongresaj aferoj. (Leteroj de 1967-06-10 kaj 1967-06-20.)
Vermaas verŝajne iomete eraris pri la LKK de 1968, ĉar ĝia estro Inés Gastón montriĝis fervora defendanto de la Franco-reĝimo. Ekzemple en letero al Germana Esperanto-Asocio (1971) ŝi plendis, ĉar en IS oni diskutis pri lingvaj liberecoj kaj Uwe Joachim Moritz skribis pri la temo (kaj Hispanio kun siaj lingvaj minoritatoj) en artikolo. Kiam Franco mortis, fine de 1975, Gastón estis redaktorino de la hispana organo Boletín kaj esprimis sian respekton kaj dankon en la nomo de la hispana esperantistaro.
Eble tiuj nuntempaj hispanaj esperantistoj, kiuj plendas pri UEA kaj la UK de 1968, unuavice okupiĝu pri la historio de la propra domo.
Nek en 1968, nek en 1933 (kongreso en Hitlera Germanio) venis lavango da plendoj, eble ĉar la plej multaj esperantistoj bone komprenas la problemojn kiuj ne dependas de la lokaj esperantistoj mem. Estas cetere frape, kiel jam aludis Vermaas, ke la plendoj kutime rilatas al kongresoj en dekstraj diktaturecoj, multe malpli en maldekstraj. Ĉu ekzemple la jugoslavia komunista reĝimo (UK 1953) ne havis simile multe da sango je siaj manoj kiel Franco? Evidente la komunistoj pli lerte prezentis sin en la propagando.
Fidel Castro (UK 1990) nomis sin „soldato de Esperanto“. Eble iuj esperantistoj estas tiaj maldekstruloj kiuj trovas diktaturon en la nomo de "progreso“ pli legitima ol diktaturon en la nomo de "tradicio“?
Ŝanĝi iun neekzistantan "liston“ de altaj protektantoj ne havas sencon. Tio aspektas kiel la fama "malfruiĝinta antifaŝismo“ – ne por ŝanĝi ion, ĉar la afero estas jam okazinta, sed por montri sin mem, por prezenti sin kiel superan moralan estaĵon, pli indan ol la multaj homoj kiuj ne subskribas en tia retpaĝo. "Herooj post militfino“, oni nomas tion en Germanio.
Se oni principe malŝatas ke nedemokratie elektitaj politikistoj estas foje altaj protektantoj de UK, oni devas ŝanĝi la nuntempajn regulojn. Sed estos malfacile trovi ĝenerale akceptatajn indikojn por la malindeco de politikisto, kaj oni venos baldaŭ al la fundamenta dilemo: UK povas esti misuzata de la politiko, sed aliflanke ĝuste la esperantistoj en subpremataj landoj des pli ĝojas pri la kontakto kun eksterlandanoj.
Ziko van Dijk
la dilemo
la ĉiama dilemo
Tamen estas unu laŭ mi grava diferenco inter (a) kaj (b): (b) povas utiliĝi cinike. T.e. oni kunlaboras ŝajnige por influi, sed en la realo por iel profiti. Aliro (a) aliflanke estas absoluta.
mankas (c)
Pri fiuloj.
Cinike
Cinike kaj paralizige
“Kreskanta libereco en Hispanio”
ŝokas ne min
Pri la ideo pri "kreskanta libereco en Hispanio" en 1967 kaj 1968: La plejparto el viaj legantoj, inkluzive de mi, neniel scias ke tio estas memevidente absurda aŭ fia. Se ni sciu tion, tiam iu diru al ni, kial ĝi estas tia.
Mi ne facile kredos ke UEA entute havis tiam "oficialan sintenon [...] rilate al la hispan[i]a diktaturo", sed se ene de UEA granda plimulto tiam kredis ke troviĝis "kreskanta libereco en Hispanio", tio ja povus esti "unu el la motivoj, kial UEA decidis kongresi en Madrido", kaj mi vidas ankaŭ en tio nenion malbonan. Konsentite, estis kaj restas bedaŭrinde, ke tiam pro la elekto de Madrido nemalmultaj Esperantistoj prave ne kuraĝos ĉeesti la kongreson tiujare aŭ sentos, kun dolorego, ke UEA devus anstataŭe rifuzi tian kontakton kun nedemokratia Hispanio por tiel plej bone influi ĝin. Sed tia kampanjo de nekontaktado tiam ne ekzistis pri Hispanio, kaj laŭ mi, kaj laŭ multaj, estus netaŭge se UEA provus iniciati ion tian.
Alia protesto tiutempa
Ziko, min iom frapis la magreco de komentoj en "Sed homoj kun homoj" pri tiu kongreso. Mi scivolas ĉu vi ne konis tiam la proteston de Alberto Fernández, jam en tiu jaro sufiĉe konata verkisto, aŭ ĉu vi ne konsideris tiujn protestojn sufiĉe gravaj.
Vi instigas nin okupiĝi pli pri historio. Nu, vi pravas, sed estas ĝuste la nunepoka zorgo pri historio kiu kondukis al tiu ĉi kampanjo. En epoko de Franco apenaŭ eblis serioze kaj libere okupiĝi pri historio, kaj ne estas hazardo ke la ĉefaj specialistoj pri historio de Hispanio estis ĝuste eksterlandanoj: Raymond Carr, Hugh Thomas, Bartolomé Bennassar, Pierre Villar, Stanley Payne, Edward Malefakis, Gabriel Jackson, Ronald Fraser, Anthony Beevor, ktp. Post la fino de la diktaturo la hispanaj historiistoj komencis okupiĝi pri tiuj periodoj, sed en la socio restis timo. Nun alia generacio venis kiu deziras scii pli kaj volas ke la plej hontindaj spuroj malaperu.
Nun venas la loko de la E-movado. Iom post iom vi vidos studojn pri tiu periodo de la hispana movado. Sed vidu, nur antaŭ kelkaj monatoj ni eĉ ne sciis kio okazis al iama prezidanto de Hispana Esperanto-Asocio en 1936, Sidonio Pintado. Nun ni scias ke li estis mortpafita. Post la milito. Fare de la reĝimo de tiu Alta Protektonto.
dankon
"[...] La Universala Kongreso de Esperanto utilos al Franco kiel pruvo de "toleremo kaj demokratemo". Franco profitos de la kongreso, sed la esperanto-movado, ne! En tiu kazo Esperanto estos utiligata por pravigi la trompon de senskrupula faŝisto. Kial do UEA pretiĝas al tiu trompo? Ĉu ne estas en UEA personoj politike konsciaj por eviti tian fian agon kontraŭ homa indeco? [...]"
Mi ankaŭ tre deziras danki vian mesaĝon ĉar ja estas esperiga legi saĝan opinion. Depost la lanĉo de la kampanjo, aperis unuflanke interesa kaj -laŭ mi- neecesa debato pri kia kaj kiela neŭtraleco, kaj feliĉiga konstato ke la prezidanto de UEA emas iel paroli kun la kampanjanoj. Tamen, aliflanke aperis bedaŭrinda oportunismo fare de tiuj kiuj profitas ĉion ajn por ataki UEA-n, kaj fare de tiuj kiuj suĉas lakton el UEA-mamoj, mi legis verajn perlojn klopodante pravigi alteprotektantigon, honorigon kaj ian kaĵolon al diktatoro, kiu, i.a., kulpas pri murdo kaj penado de granda kvanto da esperantistoj. Ofende!
Aperloko de la protesto
http://www.nodo50.org/esperanto/artik72.htm
Amike antauxdankas pro la informo
Istvan Ertl
Vomige
Cxi-rilate indas elsercxi la sencon de la latinajxo "semper aliquid haeret".
Amike
Istvan Ertl
vomige?
Manipule
Amike
Istvan Ertl
Neevitebla bedaŭraĵo
Indas atenti pri ili kiel humuraĵo, ne multon pli.
Pri "Niaj puritanoj"
http://bits.quintanasegui.com/arxius/2007/11/15/els-nostres-puritans/
nuna ebla agado
Bedauxrinde multaj hispanaj esperantistoj scias, ke Esperanto estas bela lingvo, sed tiu asocio UEA ne sercxas justecon sed nur efikon por organizi tiujn belajn kaj neutralajn UKojn. Aliaj faru politikajxojn.
nete
http://lorenmitchel.livejournal.com/2329.html
La dilemo de la posteuloj