Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo 2007 Corsetti defendas la ĉinan okupacion de Tibeto
Agoj pri dokumento

Corsetti defendas la ĉinan okupacion de Tibeto

by Redakcio Laste modifita: 2007-08-02 09:06

Renato Corsetti, la prezidanto de UEA, en la reta diskutejo de AVE (Asocio de Verduloj Esperantistaj) esprimis sian subtenon al la ĉina milita okupo de Tibeto, okazinta ekde 1949, kaj al plua ĉina regado de Tibeto. Laŭ Renato Corsetti en 1949 okazis "eksportado de socialismo", kiun li subtenas. La starpunkto de Renato Corsetti iĝis pli vaste konata, kiam "Heroldo Komunikas" publigis lian tutan retmesaĝon. Lige kun la afero Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj (IKEL) esprimis sian surpriziĝon kaj publike eldiris sian malaprobon de "ajna ideologio, ĉu dekstra ĉu maldekstra, kiu, por feliĉigi la homojn, subpremas ties fundamentajn rajtojn", kiel laŭ IKEL okazadas en Tibeto. Responde al demandoj de Libera Folio Renato Corsetti akcentis, ke li subtenas la eksporton de socialismo "en ĉiuj ĝiaj formoj".

En 1949-1950 la Ĉina Popola Respubliko invadis Tibeton kaj aneksis ĝin al sia teritorio. Tibeto fariĝis aŭtonoma regiono, oficiale regata de Dalai-Lamao kaj de Panĉen-lamao. La centra ĉina registaro de tiam zorgas pri milita defendo, eksterlandaj rilatoj, financoj kaj edukado de Tibeto. La politiko de Ĉinio koncerne Tibeton severiĝis en 1958, kiam la tibetaj aŭtonomistoj oponiĝis al la centra registaro. En 1959 Dalai-lamao rifuĝis en Barato kun 100 000 fideluloj, kaj tie estigis ekzilan registaron.

La 19-an de julio Heroldo Komunikas publikigis retmesaĝon de Renato Corsetti pri Tibeto. Komentante la situacion de Tibeto, Renato Corsetti diris interalie: "En la reala mondo, ĉiam estas iu, kiu provas eksporti ion, ĉu socialismon, ĉu kapitalismon (ĉi tiu lasta estas nomata demokratio en la televidoj). Mi mem pensas, ke estas pli bone eksporti socialismon."

Libera Folio turnis sin al Renato Corsetti por demandi, ĉu laŭ vi la faroj de Ĉinio ekde 1949 efektive estis "eksportado de socialismo".

Renato Corsetti: Certe eksportado de la tiama ĉina sistemo.

Libera Folio: Ĉu en Ĉinio en la 50-aj jaroj regis tia socialismo, kies eksportadon vi subtenas?

Renato Corsetti: Mi subtenas eksportadon de socialismo en ĉiuj ĝiaj formoj. Mi ne scias, ĉu la ĉina socialismo de la 50-aj jaroj estis pura socialismo, sed ĝi almenaŭ estis klopodo fari ion bonan por la vastaj popolaj amasoj. Se oni volas kompreni iom pli pri kio temis, sufiĉas kompari la tiaman Tibeton kun la tiamaj Butano, Nepalo kaj Barato kaj pluraj sudamerikaj respublikoj regataj de Usono pere de lokaj diktatoroj. Kaj utilas ankaŭ kompari ĉiujn indikilojn pri homa evoluo inter la nuna Tibeto kaj la cititaj landoj. Dirinte tion mi konsentas, ke en Tibeto ne ekzistas politika libereco, sed mi mem preferas la nunan staton al tiu de teokratia registaro.

Libera Folio: Kion pri la miloj kaj miloj da mortigitaj tibetanoj?

Renato Corsetti: Ili estas en la sama bedaŭrinda korbo kun la milionoj da mortigitaj homoj en la sama periodo en Suda Ameriko kaj en aliaj lokoj tra la mondo, kie Usono rekte intervenis por mortigi tiujn, kiuj nur postulis pli homajn viv-kondiĉojn. Oni ne rajtas paroli pri unu fenomeno, ne parolante pri la aliaj.

Libera Folio: Ĉu necesas subteni aŭ la agojn de Usono, aŭ la agojn de Ĉinio? Ĉu ne eblas kritiki ambaŭ, kiam ili ja estas kritikindaj?

Renato Corsetti: Jes, necesas kritiki ambaŭ, kiam ili estas kritikindaj, sed ankaŭ ĉi-rilate oni kritikas selekteme. Ekzemple mi neniel povas akcepti la sincere rasisman sintenon de okcidentaj intelektuloj, kiuj ĉiam trovas la pretekston por kritiki nur la malcivilizan malokcidenton kaj fermi siajn okulojn pri la civiliza okcidento. Tiu civiliza okcidento ĝuste en ĉi tiu periodo sendis la trupojn de Etiopujo helpi banditojn en Somalujo kaj alianciĝi kun ili por detrui la (re-)ordigitan islaman Somalujon. Neniu libera ĵurnalisto en la okcidento trovis necesa komentadon pri la afero. Poste oni ne demandu sin: "Kial ili tiom malamas nin?"

István Ertl, komitatano de UEA, atentigas, ke jam en 2001 Renato Corsetti en la revuo Esperanto deklaris la ĉinan politikon "kongrua kun la idealo de la Esperanto-movado". Tial lin ĝenas pliaj "ekstremismaj eldiroj" de Renato Corsetti, kiu laŭ li ŝajnas ĉiam pli loze trakti neŭtralecon, proksimiĝante al la fino de sia prezidperiodo

- La frazo "Oni ne rajtas paroli pri unu fenomeno, ne parolante pri la aliaj", sonas kiel retorikaĵo el broŝuro de Breĵnev, komentas István Ertl.

Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj siavice, responde al demando de Libera Folio, oficiale atentigas, ke ĝuste la maldekstraj movadoj de la tuta mondo akcentas la rajton de popoloj elekti mem kaj "delonge malmaskis la ĉinan invandon de Tibeto kiel imperiisman akton", skribas Daniele Vitali nome de IKEL.

"Estas surprize, kiel la malvarm-milita mentaleco restas post la fino de la malvarma milito mem. Iuj kredas ke, ĉar Ĉinio invadis Tibeton, tion devus aprobi socialistoj kaj malaprobi konservativuloj", li skribas. Li ankaŭ atentigas, ke "tibetanoj estas malplimultigitaj en la propra lando, ilia kulturo estas persekutata kaj ili reprezentas la pli malaltan socian tavolon, dum la pli altan formas la ĉinoj".

Libera Folio aparte publikigas la tutan deklaron de IKEL.

Bedaurinda mispasho

Afiŝita de José Antonio Vergara je 2007-07-30 21:34
Al Renato mem mi esprimis mian konsternighon pro tiu surprize shoka, sennuanca kaj malkompata sinteno.

Post la ekstreme kompleksa kaj fakte fiaskinta sperto de la t.n. "socialismo" de la 20-a jarcento, oni esperus pli zorgan, ne tiom aplombe manihheisman starpunkton, kiu bedaurinde malplifortigas la kredindecon de la emancipa, egaleca kaj homrajto-defenda vidpunkto de la personoj kiuj kiel Renato restas kritikaj al la kontrauhoma kaj socidetrua efiko de la nuna ekonomia kaj politika ordo. Demokratio kaj homaj rajtoj estas esencaj valoroj, kaj do neniu diktatoreco estas akceptebla, nek tiuj laubushe "maldekstraj", nek tiu malpli malferma de la dio mono en la nuna merkata socio, suprajhe mola sed terure kruela.

Klopodante kompreni la nekompreneblan, mi pensas ke al klasika ateisto tia, kia Renato, la ideo pri teokratio kadre de tradicia, kamparana, neindustria socio, estas tute nauza, ech se la budaismo ne estas teisma religio sed spririte inspirita etiko.

Mi tamen opinias ke, krom tiu chi bedaurinda mispasho, Renato Corsetti plej ofte sukcesis ligi la nunan vivon de la E-movado al la neniam mortonta espero ke eblas pli justa, racia, paca, egaleca mondo. Li ne estas sanktulo nek profeto, sed simpla homo, kaj tiel do oni povas trovi che li chi tiun primitivan kaj kritikendan miskomprenon pri la Tibeta problemo. Tio ne igas lin satano, ech se li ankau estas SATano.

Kie troviĝas la novaĵo?

Afiŝita de Ferriol Macip je 2007-07-30 23:01
Estimataj,

Mi konsideras la opinion de S-ro Corsetti kiel persona opinio, tute respektenda kvankam diskutebla. Fakte, mi tute ne kapablas vidi en tiu ĉi redaktaĵo la novaĵon. Ĉu kies ajn opinio pri kiu ajn temo povas fariĝi ĉefartikolo de Libera Folio? Ĉu ies ajn opinio estas novaĵo?

Tion dirite, mi volas tamene danki la novaĵon ĉar pri tiu temo mi ankoraŭ dubas kaj ne havas sufiĉan informon por krei mian propran vidpunkton. Unuflanke mi tute ne povas subteni ŝtaton kiel Tibeto estis, kaj verŝajne oni denove volas estigi ĝin tiel, t.e. lando kie religio kaj superstiĉoj kontrolas ĉies vivon. Aliflanke mi ankaŭ ne subtenas militan okupadon. Entute, post kompari multajn vidpunktojn kaj faktojn, daŭre konsideras dubinda la okcidenta propagandado favore al libera Tibeto kaj al sia spiritestro. Same oni pletas pro liberaj Kosovo aŭ Montenegro dum oni daŭre prifajfas multnombran kvanton da popoloj sen ŝtato, eĉ en okcidento mem. Ankaŭ la ĉinan reĝimon mi tute ne ŝatas. Nu...

Kie troviĝas la novaĵo?

Afiŝita de Marc Bavant je 2007-07-31 20:48
Nu miaopinie la novaĵo troviĝas en tio, ke Libera Folio intervjuis s-ron Corsetti kaj ke ni povas legi liajn respondojn. Ne plu temas pri ŝtelitaj penseroj ne destinitaj al vasta publikigo. Estas interese noti, ke Heroldo, kiu parolas pri Libera Folio nur per perifrazoj kun la epiteto "skandalisma", agis ĉi-okaze pli skandalisme, ol Libera Folio!

Ankaŭ mi ne havas propran opinion pri la tibeta problemo, kaj suspektas, ke preskaŭ ĉiuj, kiuj havas firman opinion, ricevis ĝin de siaj antaŭjuĝoj aŭ de senkritika akcepto de la reganta opinio. Al István Ertl povas aspekti Breĵneva la eldiro, ke "Oni ne rajtas paroli pri unu fenomeno, ne parolante pri la aliaj". Al mi tio tamen aspektas tre prudenta, ja la ŝtata mensogo estas de ĉiuj reĝimoj. Iel la provoko de Corsetti estas salubra.

+1

Afiŝita de Slavik Ivanov je 2007-08-01 00:58
Jen estas esprimita mia opinio pri la tuto! :)

eble demandinda eĉ nun

Afiŝita de Loren Mitchel je 2007-10-19 00:00
> [M]i [...] suspektas, ke preskaŭ ĉiuj, kiuj havas ["pri la tibeta problemo"] firman opinion, ricevis ĝin de siaj antaŭjuĝoj aŭ de senkritika akcepto de la reganta opinio. <

Mi ĉiam demandis al mi, kial vi diris tion kaj kial iu suspektus tion. Finfine mi demandas ankaŭ al vi, Marc -- kaj al Slavik kaj al iu ajn alia kiu aliĝas al tiu suspekto.

(Mi supozas ke via "preskaŭ ĉiuj" celas al "preskaŭ ĉiuj neazianoj" aŭ io tia.)

"verŝajne oni [...]"

Afiŝita de Loren Mitchel je 2007-10-18 23:40
> Unuflanke mi tute ne povas subteni ŝtaton kiel Tibeto estis, kaj verŝajne oni denove volas estigi ĝin tiel, t.e. lando kie religio kaj superstiĉoj kontrolas ĉies vivon. <

Kia verŝajneco estas tiu? Kaj kiu estas tiu "oni"?

Se iu leganto konscias pri la nuna ekzisto, ie en la mondo, de persono kiu deziras ke Tibeto estu lando kie religio aŭ superstiĉoj kontrolas ĉies vivon, tiam tute serioze mi petas al tiu leganto tiun personon tie ĉi nomi kaj citi pri la temo, indikante almenaŭ la jardekon de la citaĵo. Se neniu faros, mi pensos ke neniu leginto povas.

Eble pro nesufiĉeco de mia sperto, mi ankoraŭ emas pensi ke nun ekzistas malmultegaj aŭ eble eĉ neniuj tiaj personoj, kaj ke la ideo pri tia persono estas vestaro sen korpo en ĝi, birdotimigilo kiun "oni" uzas por fifamigi budhanajn kaj eĉ aliajn tibetanojn al homoj kiuj ne konas ilin -- kio povas speciale efiki ĉe la multaj homoj kiuj religion ĝenerale aŭ fremdan religion timas.

se tacuisses

Afiŝita de Luc Schneider je 2007-07-30 23:23
Kiel individua membro de UEA mi miras pri komentoj de ĝia prezidanto kiuj ne nur estas politike malsaĝaj, sed ankaŭ rekte kontraŭdiras la principon de la neŭtraleco de UEA. Estus preferinde ke Corsetti prisilentintus siajn personajn opiniojn, ĉar kiel prezidanto de UEA li vole-nevole reprezentas ĉiujn anojn de tiu organizaĵo, ne nur tiujn kiuj ŝajne havas simpatiojn al la socialismo aŭ al aliaj totalismaj sistemoj. Kaj estas tute netolereble ke estraranoj publike (positive aŭ negative) prikomentas internaciajn politikajn eventojn, ĉu aktualajn, ĉu pasintajn.

neŭtraleco...

Afiŝita de Marcos Cramer je 2007-07-31 09:57
Min konsternas la fakto, ke oni kritikas Renaton pro ne-neŭtraleco. Li ne eldiris ĉi tion kiel prezidanto de UEA, sed kiel individuo. Ĉu prezidanto de UEA devus dum sia tuta oficperiodo kaŝi siajn personajn politikajn opiniojn de ĉiuj publikaj medioj? Laŭ mi ne! (Kaj Renato ja ne skribis ĉi tiun aferon en iu gazeto, sed nur en dissendolisto legebla nur por ĝiaj membroj).

Mi ne volas subteni la vidpunkton de Renato, sed ankaŭ ne trovas ĝin pli kritikinda ol la kapitalismo-subtenan pensmanieron ĝenerale regantan en riĉaj okcidentaj landoj.

oficiala reprezentanto ne povas esti nur privata persono

Afiŝita de Luc Schneider je 2007-07-31 11:54
Nun, mi komprenas vian vidpunkton, kaj mi ne intencas ataki Renaton Corsetti persone. Temas pri problemo kiu koncernas ĉiun personon kiu reprezentas internacian organizaĵon havantan rilatojn kun la Unuiĝintaj Nacioj. Bedaŭrinde tia persono ne povas esti nur privata. Imagu kia skandalo leviĝus se ekzemple la prezidanto de la Internacia Ruĝa Kruco -- eĉ private - farus tiajn komentojn kiajn faris Corsetti. Tamen mi agnoskas ke eraroj ja okazas kaj mi tute ne demandas la kapon de meritoplena prezidanto, kiu ĉiaokaze baldaŭ prezidINtiĝos. Sed lia sukcedanto prefere plene konsciu pri la graveco de politika neŭtraleco, vera antaŭkondiĉo por la daŭra ekzisto de UEA en tiu malfacila mondo.

neŭtraleco...

Afiŝita de Przemysław Wierzbowski je 2007-07-31 13:21
Mi same pensas ke s-ro Corsetti rajtas eldiri sian starpunkton, kia ajn ĝi estas kaj kiu ajn ĝin agnoskas, ĉar li faras eldiron je sia propra nomo. Aliflanke, la eldiroj de gravuloj estas ĉiam vaste konataj kaj diskutindaj.

Pri la vidpunkto mem - ĉiu rigardas la problemon de sia flanko. Laŭ mi, 20-jarcenta Popola Respubliko de Ĉinio havis preskaŭ nenion komunan kun la ideo de socialismo (des pli de la menciita tempo de ĉina agreso al Tibeto, triviale nomita de Corsetti "klopodo fari ion bonan por la vastaj popolaj amasoj" kaj "eksportado de socialismo").

Kaj jam tute ridinda estas logiko de li pri senkulpigo de ĉinaj "pekoj": banditismon en Tibeto ekskuzas banditismo de porusonaj diktatoroj en Sudameriko.

Loka decidrajto

Afiŝita de Gunnar Gällmo je 2007-07-31 17:44
Mi, kiel prezidanto de Budhana Ligo Esperantista, ĝis nun evitis pritrakti la tibetan problemon - ne ĉar mi ne havas opinion, sed por ne kaŭzi problemojn al niaj membroj en Ĉinio.

Sed se mi rajtas esprimi min ne kiel prezidanto de BLE sed kiel privata persono - kaj mi jam defendis la rajton de Corsetti fari tion, do mi ne povas rifuzi ĝin al mi mem - mi opinias ke la rajton decidi al kiu ŝtato apartenu certa regiono havas la loĝantoj de tiu regiono. Do pri tibeta problemo decidu nek Pekino nek Palestrino, sed la loĝantoj de Tibeto (senkonsidere de etneco).

Simile estas, cetere, pri Tajvano, kiu neniam estis laŭfakte parto de la Ĉina Popolrespubliko (nur de la Ĉina Respubliko).

Mi atentigas ankaŭ ke la ideo pri "eksporto de socialismo" ne estas akceptata de ĉiuj socialistoj. Laŭ la liberecana socialismo - ekzemple socialisma anarkiismo kaj revolucia sindikatismo - validas ĝuste la loka decidrajto supre menciita. Laŭ tiu socialisma frakcio, socialismo devas esti konstruita desube, pro la volo de la popolo mem kaj ne de iu memelektita avangardo.

decidrajto sen ekzisto

Afiŝita de Slavik Ivanov je 2007-08-01 00:46
>Laŭ la liberecana socialismo - ekzemple socialisma anarkiismo kaj
>revolucia sindikatismo - validas ĝuste la loka decidrajto supre
>menciita.

Alia demando estas, ĉu eblis loka decidrajto sub la antaŭa tibeta reĝimo.
Eĉ plia demando estas, kie en la moderna mondo, krom la disfaligata Jugoslavio, oni reale uzis «lokan decidrajton» por solvi ajnajn limajn aferojn?

Loka decidrajto

Afiŝita de Jens Stengaard Larsen je 2007-08-02 18:48
Slavik: "...kie en la moderna mondo, krom la disfaligata Jugoslavio, oni reale uzis «lokan decidrajton» por solvi ajnajn limajn aferojn?"

La landlimon inter Germanio kaj Danio oni fiksis per loka decido kaj en paco en 1920. La nova, iom pli suda limo estis agnoskita de ambaŭ partioj tiel klare ke nek Hitler antaŭ, nek la Dana registaro post la dua mondmilito intencis rekonkeri disputitan teron.

Lastatempa ekzemplo de paca decido povus esti Orienta Timoro, do oni neniel komencis rezigni pri paca reĝustigo de landlimoj. La problemo nur estas ke oni kutime organizas referendumon nur post la katastrofo. Eble ĉiuj landlimoj devus esti pribalotataj de tempo al tempo.

Subteno de krimaj diktaturoj?!?

Afiŝita de Peeter Aitai je 2007-07-31 18:35
Renato Corsetti: "Mi subtenas eksportadon de socialismo en chiuj ghiaj formoj." Socialismo en formo de komunista diktaturo (Stalina Sovetio, Pol-Pota Kampucxio k.a.) ertas krimo kontrau homaro. Cxiu kiu deklaras subtenon de tio estas ankau mem krimulo (almenau el morala vidpunkto). Tre bedaurinda eldiro kiaj povas forte damagxi UEA-n kaj la movadon gxenerale. Peeter Aitai

Eksporto de socialismo

Afiŝita de Gunnar Gällmo je 2007-07-31 19:14
Mi povas cetere aldoni ke Unesko, en konsultaj rilatoj kun UEA, esprimis maltrankvilon pri la ĉina maniero trakti la arkitektan heredaĵon de Tibeto - vidu

http://www.buddhistchannel.tv/index.php?id=46,4568,0,0,1,0

La bildo de Potalo malantaŭ malpli antikvaj aferoj donas al mi la impreson ke oni eksportas socialismon kun kapitalisma vizaĝo...

Eksporto de socialismo

Afiŝita de Marc Bavant je 2007-07-31 20:54
Nu, ŝajnas, ke Corsetti parolis pri la socialismo de la epoko de tiu invado. Evidente la nuna ĉina komunismo estas speco de aŭtoritata kapitalismo. Povas esti, ke la tibeta teokratio estus pli bone ŝirminta Tibeton de kapitalismo, ol faras la nuna formo de socialismo...

Social- kaj kapital-ismo havas siajn proprajn avantagxojn

Afiŝita de Wang Xigen je 2007-08-07 11:38
Cxu social-,cxu kapital-ismo, ambaux hanvas siajn proprajn avantgxojn, la plej grava kaj diferenca devenas de pratikadoj.

kuraciloj

Afiŝita de Loren Mitchel je 2007-08-14 03:25
Kiu turnas sin al s-ro Corsetti aŭ al prezidanto de UEA por kompara takso de la maljusteco-sumoj de diversaj homgrupoj?

Kia ŝanĝego okazus se la korbestro s-ro Corsetti same trudus al sia propra parolado la pesilecan principon kiun li ŝajne celas per "Oni ne rajtas paroli pri unu fenomeno, ne parolante pri la aliaj"!!

Mi skribis al li interalie, "Mi deziras al vi personan interkonon kun kelkdek tibetanoj — egalas al mi, kiuj kaj kiaj tibetanoj — kaj personan
interkonadon kun pluraj elektitaj de vi tibetanoj."

Powered by Plone CMS, the Open Source Content Management System

Ĉi tiu retejo sekvas la jenajn normojn: