Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo 2007 Svisaj parlamentanoj proponas Nobel-premion al UEA
Agoj pri dokumento

Svisaj parlamentanoj proponas Nobel-premion al UEA

de Redakcio Laste modifita: 2007-11-22 23:37

Du svisaj parlamentanoj proponas, ke Universala Esperanto-Asocio ricevu pacpremion de Nobel. Laŭ la reguloj de la premio, interalie parlamentanoj rajtas oficiale proponi kandidatojn al la norvega Nobel-komitato, kiu decidas pri la pacpremio. La parlamentanoj Gisèle Ory kaj Francine John-Calame jam sendis sian kandidatigon al Oslo.

En sia kandidatigo, instigita de Svisa Esperanto-Societo, la du parlamentanoj skribas interalie, ke "Esperanto ebligas kontaktojn demokratajn, ĉar la dialogantoj estas egalrajtaj pro tio ke Esperanto ne havas politikajn aŭ historiajn ligojn kun iu ŝtato".

Pri la agado de UEA, kiu laŭ la parlamentanoj meritas pacpremion, la parlamentanoj skribas interalie: "En Afganio Esperanto estas instruata en rifuĝejoj kiel Lingvo de la paco. Ĝi permesas agi sen malamikaj sentoj akiritaj pro historiaj kialoj. En la tendaroj de junuloj el Japanio kaj Koreo, Esperanto kreas novajn kontaktojn surbaze de egaleco. La Internacia Lingvo, instruata kune kun komputilaj konoj al reprezentantoj de indiĝenaj popoloj, ebligas al ili spertointerŝanĝon pri protektado kaj validigo de siaj rajtoj."

En la kandidatigo la du parlamentanoj krome mencias la rezoluciojn de Unesko favore al Esperanto, kaj la centjariĝon de UEA en 2008.

La 22-an de novembro Svisa Esperanto-Societo aranĝos gazetaran konferencon kun partopreno de la du parlamentanoj.

[laŭ informoj de Svisa Esperanto-Societo]

franca deputito kaj eble franca Prof pri historio

Afiŝita de Christian Lavarenne je 2007-11-18 22:45
Saluton, vi probable jam scias ke ankau almenau unu franca deputito sendis kandidatigon ? Kaj mi ankorau iom konfidence aldonas ke J.C. Lescure, Profesoro pri nuntempa historio che UPMF (Université Pierre Mendès France, en Grenoble), private promesis al mi same fari.
Do, ek al la laboro por pliaj kandidatigoj !
Samcelane
Christian Lavarenne

Ĉu Profesoro Selten povas helpi?

Afiŝita de Andrea Fontana je 2007-11-20 11:48
Ĉu Profesoro Selten ankoraŭ nun instruas ĉe universitatoj, aŭ ĉu li emeritiĝis?
Ĉu emeritiĝinta universitata porfesoro rajtas proponi nobelkandidatojn, aŭ ĉu tion povas nur nune instruanta profesoro?

Se Selten, kiu mem estas nobelpremiito, rajtas proponi nobelkandidatojn, estus bonege ke iu, kiu bone konas lin, proponu al li tion fari.

Ĉu iu el vi konas lin?
Ĉu iu el vi povas proponi tion al li?

Amike salutas,
Anĉjo PacHorano.

Difino de Nobelpremiito

Afiŝita de Gunnar Gällmo je 2007-11-20 16:57
Laux la regularo pri Nobelpremioj, Selten ne estas Nobelpremiito; li ricevis premion de la sveda regna banko "memore al Nobel", sed ne Nobelpremion.

Cetere ne estas bone, kaj versxajne ecx ne permesite, agadi por Nobelpremio al organizo, en kiu oni mem estas membro.

Respondo al Gunnar

Afiŝita de Andrea Fontana je 2007-11-20 19:14
Dankon pro via respondo.
Jes, tre verŝajnas ke nepermesatas agado por premii organizon, kies oni estas ano...

Amike,
Anĉjo.

Digna kandidato

Afiŝita de Gunnar Gällmo je 2007-11-21 18:48
Plej digna kandidato nun, laux mia opinio pli digna ol kaj UEA kaj Al Gore, estus All-Burma Monks Alliance (ABMA), kiu organizis la manifestaciojn en Birmo antaux kelkaj monatoj, kaj kies gvidanto U Gambira nun riskas mortopunon.

Mi ne scias, tamen, cxu gxi estas suficxe formale organizita por esti nomumita.

Oni povus nomumi ankaux U Gambira persone.

Sed mi ne havas nomumrajton.

listo de pac-nobel-premiitoj

Afiŝita de Ferriol Macip je 2007-11-21 18:52
http://nobelprize.org/nobel_prizes/peace/laureates/

Vidinte la liston, mi suspektas kelkajn interesojn en la nobelpremiitoj, laŭ mi, ne tro kredeblaj "paculoj" kuŝas en la listo.

listo de pac-nobel-premiitoj

Afiŝita de Joan Inglada Roig je 2007-11-24 16:42
Precize pro tio ke UEA ne multe diferencas de iuj kiuj estis nobelpremiitaj ne estus stranga ke ĝi estu premiita per la nobelpremio pri io sufiĉe for de la paca agado, kiel estas ke asocio por la paca lingvo-ponto permesas ke ŝtataj lingvogrupoj diskriminacias tiujn senŝtatajn.

Legita en "Le Temps"

Afiŝita de Daniel Schöni Bartoli je 2007-11-23 09:10
Hodiaŭ oni povas legi pri tiu afero en la ĵurnalo "Le Temps" (Ĝenevo) :
http://www.letemps.ch/template/regions.asp?page=7&article=219947

Eĥo en gazetaro

Afiŝita de Manuel Pancorbo Castro je 2008-02-03 17:41
Ĉu ankoraŭ neniu atentis la kandidatigon de UEA en inform-agentejoj?
http://tinyurl.com/2w9ydz

Hispanlingvaj medioj eĥas tion, iom fuŝe (ili konfuzas "esperanton" kun "UEA"):
http://tinyurl.com/2uzgre
http://tinyurl.com/39gdnb

Pere de Tonyo del Barrio.

Eĥo en gazetaro

Afiŝita de Manuel Pancorbo Castro je 2008-02-03 17:41
Ĉu ankoraŭ neniu atentis la kandidatigon de UEA en inform-agentejoj?
http://tinyurl.com/2w9ydz

Hispanlingvaj medioj eĥas tion, iom fuŝe (ili konfuzas "esperanton" kun "UEA"):
http://tinyurl.com/2uzgre
http://tinyurl.com/39gdnb

Pere de Tonyo del Barrio.

Powered by Plone CMS, the Open Source Content Management System

Ĉi tiu retejo sekvas la jenajn normojn: