Svisaj parlamentanoj proponas Nobel-premion al UEA
Du svisaj parlamentanoj proponas, ke Universala Esperanto-Asocio ricevu pacpremion de Nobel. Laŭ la reguloj de la premio, interalie parlamentanoj rajtas oficiale proponi kandidatojn al la norvega Nobel-komitato, kiu decidas pri la pacpremio. La parlamentanoj Gisèle Ory kaj Francine John-Calame jam sendis sian kandidatigon al Oslo.
En sia kandidatigo, instigita de Svisa Esperanto-Societo, la du parlamentanoj skribas interalie, ke "Esperanto ebligas kontaktojn demokratajn, ĉar la dialogantoj estas egalrajtaj pro tio ke Esperanto ne havas politikajn aŭ historiajn ligojn kun iu ŝtato".
Pri la agado de UEA, kiu laŭ la parlamentanoj meritas pacpremion, la parlamentanoj skribas interalie: "En Afganio Esperanto estas instruata en rifuĝejoj kiel Lingvo de la paco. Ĝi permesas agi sen malamikaj sentoj akiritaj pro historiaj kialoj. En la tendaroj de junuloj el Japanio kaj Koreo, Esperanto kreas novajn kontaktojn surbaze de egaleco. La Internacia Lingvo, instruata kune kun komputilaj konoj al reprezentantoj de indiĝenaj popoloj, ebligas al ili spertointerŝanĝon pri protektado kaj validigo de siaj rajtoj."
En la kandidatigo la du parlamentanoj krome mencias la rezoluciojn de Unesko favore al Esperanto, kaj la centjariĝon de UEA en 2008.
La 22-an de novembro Svisa Esperanto-Societo aranĝos gazetaran konferencon kun partopreno de la du parlamentanoj.


franca deputito kaj eble franca Prof pri historio
Do, ek al la laboro por pliaj kandidatigoj !
Samcelane
Christian Lavarenne