Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Turistoj povas aŭdi Strasburgon esperante

Turistoj povas aŭdi Strasburgon esperante

de Redakcio Laste modifita: 2007-10-18 19:58
Turistoj kiuj faras boat-ekskurson en la haveno de Strasburgo en Francio nun povas aŭskulti klarigojn en Esperanto. La tradukon kaj la sonregistron faris lokaj klubanoj. La sonregistraĵo estas aŭskultebla ankaŭ tra la retejo de la Esperanto-klubo en Strasburgo.

500 000 vojaĝantoj eniras la boatojn de la Strasburga Sendependa Haveno ĉiujare. Pro tio, kaj celante utiligi Esperanton, ni proponis al la haveno traduki al Esperanto la klarigojn pri promenadon tra la urbocentro kaj la eŭropa kvartalo.

La estro de la haveno akceptis la proponon, kaj transdonis la francan tekston al ni. Post adapto al la internacia publiko kaj traduko, helpitaj de Catherine Roux kaj Ginette Martin, la strasburgaj klubanoj surbendigis ĝin. Ni fine kontrolis la longecon de ĉiu sekvenco, kaj - dank' al la ĉina versio kiu estas ofte longa - ni havis sufiĉe da tempo por paroli klare.

Nuntempe, Esperanto aŭskulteblas sur la tegmentaj boatoj Nuée bleue, Belle Strasbourgeoise, Rouget de l'Isle kaj Petite France. Venontjare, la lasta tegmenta boato Gustave Doré, kaj la sentegmentaj boatoj ricevos ĝin post adaptiĝo de sia sonsistemo.

Esperanto nun fariĝas la deka lingvo aŭskultebla dum la vizito. Antaŭ ĉiu ekiro, la ŝipestro anoncas ĉiujn dek lingvojn per laŭtparolilo. Ĉiuj ĉeestantoj aŭdos la frazon "Por aŭskulti la ĉiĉeronadon per la internacia lingvo Esperanto, elektu numeron 10".

Ĉar eble vi ne havos tempon enŝipiĝi, aŭ vi ne ŝatas tiun rimedon por malkovri la urbon, vi povas elŝuti la sondosierojn kaj aŭskulti ilin per via mp3-ilo.

Klubanoj aldonos poste aliajn dosierojn, kiuj rilatos al la katedralo kaj placoj Kléber kaj Gutenberg.

Nia plano nun estas organizi inaŭguron de tiu nova uzebleco de Esperanto, venigante gravulojn kiel anojn de la Eŭropa Parlamentano. Ni planas filmi inaŭguran paroladon, aldoni bildojn de la urbo, kaj disvastigi ilin senpage al ĉiuj televidkanaloj en Eŭropo kiuj volos raporti pri la evento.

Raportis Cyrille Hurstel el Esperanto-Strasbourg

arkivita en:
pistike65
pistike65 diras:
2009-03-12 14:09
Laux Henri Masson, en http://groups.yahoo.com/group/reago/message/8458 :

Koran dankon al Louis Wunsch-Rolshoven (Esperantoland
<http://www.esperantoland.org/>) pro plenumo de mia deziro esprimita
hieraŭ pri transskribo de diraĵoj de la eks-urbestrino de Strasburgo kaj
eks-ministrino pri Kulturo kaj Komunikado :
http://www.dailymotion.com/search/Esperanto/video/x8c63e_catherine-trautmannespe\
rantoastrasb_news

"Je connais — je ne pratique pas — l'espéranto, mais j'ai appris à
connaître cette langue parce que j'avais des tantes institutrices qui
étaient ferventes espérantistes. Et ensuite, lorsque je travaillais sur
la loi qui concernait l'audiovisuel, la télévision, j'avais fait
reconnaître l'espéranto comme une langue, et je pense que l'espéranto
est une langue, créée, certes, à partir de différentes racines - c'est
une création /ex nihilo/ sauf qu'elle tient compte de la syntaxe et des
grandes langues. Et donc elle peut être apprise et pratiquée comme
n'importe quelle langue. Donc c'est important que cette langue puisse
être accessible. Les gens qui pratiquent l'espéranto sont des gens qui
voyagent. Ce sont des personnes qui sont très attentives au climat
européen, voir international, et donc je pense que c'est un signal très
positif que le port autonome puisse offrir un commentaire de la visite
en espéranto."

*Traduko : *

"Mi konas — mi ne praktikas — Esperanton, sed mi malkovris tiun lingvon
ĉar mi havis onklinojn instruistojn, kiuj estis fervoraj
esperantistinoj. Kaj poste, kiam mi laboris pri leĝo kiu koncernis la
aŭdvidan medion, la televidon, mi agnoskigis Esperanton kiel lingvon, ja
kreita, per diversdevenaj radikoj — ĝi estas kreaĵo /ex nihilo/ (el
nenieco) escepte ke ĝi prikonsideras la sintakson kaj la grandajn
lingvojn. Do, ĝi estas lernebla kaj praktikebla kiel iu ajn lingvo. Do,
gravas ke tiu lingvo estu alirebla. La homoj kiuj praktikas Esperanton
estas personoj kiuj vojaĝas. Ili estas personoj tre atentemaj pri la
klimato eŭropa, eĉ internacia, kaj sekve mi opinias ke tio estas signalo
tre pozitiva ke la aŭtonoma haveno povas proponi komentadon de la vizito
en Esperanto."
pistike65
pistike65 diras:
2009-03-12 14:12
memkorekte salutas la jxusa mesagxinto
István Ertl