Selten pri Esperanto en la EU-parlamento
Pro la Tago de Eŭropo la 9-an de majo, dek tri nobelpremiitoj estis invititaj en la Eŭropan Parlamenton. Inter ili troviĝis la esperantisto Reinhard Selten. Li estis prezentita de la prezidanto de la Parlamento kiel esperantisto, kaj li mem levis la demandon pri lingvaj problemoj kaj pri Esperanto dum sia parolado. Laŭ li, kelkaj interesitaj EU-landoj povus komune interkonsenti pri lerneja instruado de Esperanto, kaj pliaj landoj povus aldoniĝi poste. "La lingvo estas grava parto en la evoluigo de eŭropa identeco. Nun ne ekzistas taga gazeto, kiun oni legus ĉie en Eŭropo", diris Selten. La 16-an de majo la Eŭropa Parlamento publikigis filmeton pri la vizito de la Nobel-premiitoj. La filmo ekzistas nur en la angla lingvo, kaj la plej grandan spacon ricevas anglalingvaj Nobel-premiitoj.
Laŭ la unua oficiala komuniko de EU Reinhard Selten emfazis la rapidan ekonomian integriĝon de Eŭropo en la lastaj kvindek jaroj kaj diris ke la sukceso de la mona unuiĝo estis "io neimagebla". Grandparte tio laŭ li ŝuldiĝas al "la sendependeco kaj engaĝiĝo de la Eŭropa Centra Banko".
Poste Reinhard Selten konstatis, ke la ekonomia integriĝo ankoraŭ ne estas kompleta, kaj laŭ li, por tio oni unue devus lerni "sin senti eŭropanoj". La ĉefa problemo rilate tion laŭ li troviĝas en la lingva baro, kaj necesas solvo longperspektiva kaj justa.
- Neniu lando rajtas malgajni, li opiniis.
Do, neniu lingvo laŭ Reinhard Selten devus havi superecon super alia. Konsekvence, li alvokis al la lernado kaj uzo de Esperanto. Laŭ Selten, temas pri lingvo "facile lernebla" kaj li proponis ke en la landoj de la EU oni studu Esperanton kiel la unuan lingvon.
- Kelkaj landoj povus komenci la instruadon kiel pilot-projekton, kaj poste aliaj landoj povus sekvi, proksimume kiel okazis pri la Schengen-kunlaboro kaj pri la mon-unio, li proponis, laŭ la sveda versio de la oficiala komuniko.
Laŭ Hannariikka Nieminen ĉe la gazetara servo de la Eŭropa Parlamento, skriba versio de la parolado de Reinhard Selten ne haveblas. Ŝi mem aŭskultis la paroladon, kaj laŭ ŝi Reinhard Selten "tre entuziasme" argumentis por Esperanto.
Pri Esperanto Reinhard Selten laŭ ŝi diris, ke interesitaj landoj povus fari interkonsenton pri instruado de Esperanto, kaj aliaj landoj povus aliĝi poste, same kiel pri la Schengen-interkonsento kaj la komuna mono. Kvankam la hispanlingva gazetara komuniko povis ŝajni aludi ion alian, Selten efektive diris, ke Esperanton indus ekstudi kiel la unuan fremdan lingvon, rakontis Hannariikka Nieminen al Libera Folio la 15-an de majo.
- La lingvo estas grava parto en la evoluigo de eŭropa identeco. Nun ne ekzistas taga gazeto, kiun oni legus ĉie en Eŭropo, konkludis Reinhard Selten intervjuon, kiu aperis en la retejo de Eŭropa Parlamento la 16-an de majo.
Lige kun la plurlingvaj intervjuoj de la Nobel-premiitoj, la Eŭropa Parlamento la 16-an de majo publikigis ankaŭ kvinminutan filmeton, kiu estas nur anglalingva. En ĝi la plej grandan spacon ricevas anglalingvaj Nobel-premiitoj. Reinhard Selten estas montrata kelkajn sekundojn, kaj rajtas diri kelkajn vortojn pri la graveco de komuna eŭropa identeco - en angla lingvo kun forta germana akĉento. Mencio pri Esperanto ne aŭdiĝas en la filmeto.
“Unua lingvo”
Hispane
"...propuso que en los países de la UE se estudie como primera lengua y el idioma del Estado se estudie como lengua extranjera"
"...li proponis ke en la EU-landoj oni ĝin studu kiel unuan lingvon kaj la ŝtatan lingvon oni studu kiel fremdan".
Estas Tonyo del Barrio kiu atentigis pri la evento.
”unua lingvo”
Se li jes parolis Germane, ni havas tri eblojn:
1. Iu Hispanlingva interpretisto/ĵurnalisto/retpaĝisto erare tradukis.
2. Iu Hispanlingva interpretisto/ĵurnalisto/retpaĝisto malŝatas Esperanton, kaj intence mistradukis.
3. La traduko ĝustas, kaj Selten (dum momento) perdis sian mensan ekvilibron.
Nu, mi volas demandi al la Redakcio – kiel vi kompilis ĉi artikolon? Ĉu surbaze de la Hispana versio (laŭ atentigo de del Barrio), aŭ ĉu miksante informojn el la versioj diverslingvaj?
Kiom da Nobelpremiitoj?
La sveda regna banko elektis nomi sian premion tiel por paraziti la prestiĝon de la Nobelpremioj, sed estas grave ke Libera Folio - kaj ĉiuj ĵurnalistoj - ne intermiksu la aferojn.
Eĉ se la "Eŭropa Parlamento" - fakte ne eŭropa, nur eŭropunia, kaj diskutindas ĉu ĝi estas parlamento - faras tion.
Nobelpremiitoj
Via komento pri la Europa Parlamento iom mirigas min. Certe ghi ne tute kompareblas kun naciaj parlamentoj, sed kial vi opinias ke ghi eble ne estas parlamento?
Klaus
Plia rimarkigo
La literaturpremion disdonas La Sveda Akademio.
Nobel premioj
En antauxe publikigita franca teksto inter la parlamentaj dokumentoj, oni klare distingas la aferojn. Sed por la gxenerala publiko, tio ne tre gravas.
Mi ne komprenas, kial la euxrop(uni)a parlamento ne estus parlamento. Gxi estas elektita laux tute demokrataj proceduroj.
Ĉu parlamento?
(Alia amuza epizodo estis, kiam oni malkaŝis, per analizado de la mikrosoftaj dosieroj, ke iuj eŭropaj leĝoj estis verkitaj, kaj supozeble deciditaj, en Usono.)
Nu, la vorto "parlamento" havas saman etimon kiel "paroli", do eble ankaŭ nura "parolejo" povas esti nomata "parlamento".
Kiom da Nobelpremiitoj?
Yves Bellefeuille
Kio estas Nobelpremio?
Premio ne fondita de Nobel ne estas Nobelpremio.
Tutsimple.
Se oni nomas tiun distingon "harfendado" aŭ "ŝiboleto", oni malrespektas la lastan volon de Nobel; kaj se oni malrespektas ĝin, ne estas logike respekti liajn premiojn.
La ekzistorajto de la ekonomika premio estas ĉiujare debatata en la sveda gazetaro.
El la kvin Nobelpremioj, la scienca akademio ne decidas pri ĉiuj krom la paca; ĝi decidas pri du - fiziko kaj kemio, punkton. Pri la literatura kaj medicina decidas aliaj organizoj.
Do kvar organizoj por kvin premioj; kaj neniu el ili havas mandaton ŝanĝi la testamenton de Nobel.
Gunnar Gällmo
”unua lingvo”
Alikaze, li faris mavegan reklamon pri nia ”ĉies dua lingvo”.