Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo 2007 Andrej Grigorjevskij plu prezidos REU
Agoj pri dokumento

Andrej Grigorjevskij plu prezidos REU

de Redakcio Laste modifita: 2007-03-12 12:39

La 8-an de marto, dum la Rusia Esperanto-Kongreso en Tiĥvin, Andrej Grigorjevskij estis reelektita kiel la prezidanto de Rusia Esperanto-Unio.

Andrej GrigorjevskijAndrej Grigorjevskij naskiĝis en 1963. Li estas antaŭa estrarano de TEJO kaj UEA kaj nuna respondeculo pri multaj interretaj aktivadoj de UEA. Li prezidas Rusian Esperanto-Union ekde majo 2005, kiam li post voĉdonado estis elektita en Rusia Esperanto-Kongreso en Jekaterinburgo.

Li jam pli frue dum du periodoj estis prezidanto de REU, en 1994-95 kaj en 2000-2001. Laŭ la universitata eduko li estas instruisto kaj tradukisto de la angla lingvo.

[Laŭ Esperanto novosti]


Powered by Plone CMS, the Open Source Content Management System

Ĉi tiu retejo sekvas la jenajn normojn: