EU-komisionano pri multlingveco kontraŭas Esperanton
Leonard Orban, la ano de Eŭropa Komisiono kun respondeco pri multlingveco, dum vizito en Hispanio eksplicite kontraŭis la ideon pri Esperanto aŭ alia komuna lingvo por Eŭropo.
La komisionano pri multlingveco dum sia vizito en Hispanio partoprenis en la debatforumo Foro de la Nueva Sociedad (Forumo de la Nova Socio) kaj anoncis ke Eŭropa Unio intencas ekde la venonta jaro stimuli multlingvecon en la membroŝtatoj per strategio kiu iru "trans la tradukadon".
Li ne akceptis la eblecon ekuzi komunan lingvon, similan al Esperanto, eĉ se tio ebligus komunikadon en pli simpla maniero.
- Mi kontraŭas, ĉar dum ni progresas direkte al integriĝo, ni devas konservi la diversecon. Tiu estas nia riĉo, kaj ni ne devas nin kompari kun Usono, li diris.
Dum sia vizito Leonard Orban vizitis ankaŭ lernejon, kiu partoprenas programon de la Madrida regiona registaro por dulingva edukado en la angla kaj hispana.
Leonard Orban el Rumanio estis la 12-an de decembro aprobita kiel nova ano de la Eŭropa Komisiono, kun respondeco pri multlingveco. Li havas nur unu klare difinitan taskon, la respondecon pri multlingveco. Tiel unuafoje en la Eŭropa Komisiono estos ano, kiu dediĉas sian plenan labortempon nur por prizorgi la lingvan politikon de la Unio.
Lige kun sia kandidatiĝo li diris, ke li subtenas la oficialan politikon, kiu celas kuraĝigi
EU-civitanojn lerni du fremdajn lingvojn aldone al sia propra lingvo.
Tamen ne estas difinite, kiujn fremdajn lingvojn oni unuavice lernu.
Aldone li diris, ke li subtenas la tekstan tradukadon de filmoj,
anstataŭ surparolado, por pliigi la kontakton de spektantoj kun aliaj
lingvoj.
Dum sia vizito en Hispanio Orban atentigis, ke en kvin jaroj la kvanto de oficialaj lingvoj en EU duobliĝis, sed la homaj kaj ekonomiaj rimedoj bezonataj por funkciigi la multlingvecon de EU pliiĝis je nur 20 procentoj. La kreskanta superrego de la angla, kiu estas uzata por pli ol 70 procentoj el oficialaj dokumentoj de EU, ne zorgigas lin. Laŭ li temas pri "kutima proceduro", kaj "pro efikeco" ne ĉiam eblas tradukado.
La oficialigo de la eŭska, galega, kataluna kaj valencia lingvoj en EU laŭ Orban tute dependas de Hispanio. La oficialigo povos okazi same kiel pasinjare oni oficialigis la gaelan, sed la registaro de la koncerna lando tion petos.
Leonard Orban efektive malmulte povas influi lingvorilatajn aferojn en la membraj ŝtatoj, ĉar edukado kaj kulturaj aferoj estas principe respondeco de la ŝtatoj kaj ne de la unio. Eŭropa Unio nun havas 23 oficialajn lingvojn.
[Laŭ informoj de Toño del Barrio]
Politika (tro)korekteco
Kaj mi ĉiam lernis ke la saman dialektaron/lingvon oni parolas en Katalunio kaj Valencio…
Kia tristigulo tiu Orban, kiu evidente cedis al la ĉantaĝumo de la (kontraŭ)naciistoj.
Politika (tro)korekteco
Orban ne povis fari alie ol paroli pri la lingvo kataluna/valencia (ne: "la lingvoj kataluna kaj valencia"). Certe pro politika kompromiso, siatempe la registaro de Hispanio mem petis agnoskon al cxi tiu sia regiona lingvo uzante la komplikan vortumon "la lingvo nomata kataluna en la Auxtonoma Komunumo de Katalunio kaj en tiu de la Balearaj Insuloj, kaj nomata valencia en la Valencia Komunumo", vidu ekz.
http://www.ciemen.org/mercator/butlletins/60-46.htm
Amike
Istvan Ertl
Kataluna-valencia
En la maja verdikto kontraŭ la dekstra valencia registaro, kiu neas la unuecon, la Supera Kortumo de Valencilando diras:
"Nur la obstino en la senscio kaj la kontraŭstaro al la scienciaj kriterioj, kiuj certigas la lingvan unuecon, montriĝas kiel la sola kaŭzo de la daŭra kontraŭstaro de la Valencia Registaro, des pli post la reaj juraj verdiktoj senbazigantaj tiujn argumentojn, kio devigas ĉi tiun Tribunalon memorigi, ke unu el la plej elementaj postuloj de jura ŝtato rekonita en nia konstitucia teksto estas la imperativa plenumo de la juraj decidoj, ĉefe fare de la publikaj potencoj, kiu devas objektive servadi la ĝeneralan intereson".
Neusono
Do, komencante de la angla.
> Aldone li diris, ke li subtenas la tekstan tradukadon de filmoj, anstataŭ surparolado, por pliigi la kontakton de spektantoj kun aliaj lingvoj.
Do, plej ofte oni kontaktu kun la angla.
Samtempe li diras, ke oni evitu komparon kun Usono. Strangete...
Kiam la britoj regos du fremdajn lingvojn?
Unuflanke ekzistas la landoj kun malgrandaj lingvoj. Orban diris ekzemple pri Bulgario: "Iri tien por motivigi al lernado de fremda lingvo estas nenecese, ĉar (tie) preskaŭ ĉiuj volas lerni fremdlingvon." ( http://www.euractiv.com/de/kultur/orban-mehrsprachigkeit-etwas-neues-aufbauen/article-164361 "Dorthin zu gehen, um zum Lernen einer Fremdsprache zu motivieren, ist unnötig, da (dort) fast alle eine Fremdsprache lernen wollen.") Aliflanke ekzistas ekzemple Britio. Pri ĝi oni asertas, ke 70 % de la loĝantaro parolas nur la gepatran lingvon. Laŭ Orban: "Ĉu vi scias, kio estas la plej granda problemo en la Unuiĝinta Reĝolando? Trovi la motivadon por lerni fremdan lingvon." (Sama fonto. "Wissen Sie, was das größte Problem im Vereinigten Königreich ist? Die Motivation zu finden, eine Fremdsprache zu erlernen.") Kiu kontraŭstarus lin pri tiu aserto?!
Resume: Multaj ĉiukaze lernos, aliaj ĉiukaze ne. Sendepende de deklaroj el Bruselo de bone pagataj oficistoj kaj politikistoj.
Kian statuson de Esperanto kontraŭas Orban?
Eble ĉi-kampe temas pri iom malafabla retorika truko: Oni troigas la proponon de la kontraŭulo kaj facile povas konvinki la publikon, ke tio estas neakceptebla. La fakton, ke la oficialaj proponantoj de Esperanto havas signife alian starpunkton, la publiko malfacile povas konstati, ĉar ni en la publika sfero estas malfortaj.
Eble pli grava demando sendepende de foraj revoj au ne-revoj estas, ĉu la teksto de la Eŭropa Komisiono pri <a href="http://ec.europa.eu/education/policies/lang/languages_de.html" target="_blank"> "Nova kadra strategio por multlingveco"</a>, n-ro 596 el novembro 2005, entenas diskriminacion kontraŭ Esperanto, kiam ĝi diras:
"La komprenado de aliaj kulturoj havas sian radikon en la ellernado de la koncernaj lingvoj, kiuj esprimas tiujn kulturojn. Tial la Komisiono ne subtenas la uzadon de artefaritaj lingvoj, kiuj laŭdifine ne havas kulturajn ligojn."
Pri la frazoj <a href="http://europo.eu/print_a.php?art=1&art2=13&art3=" target="_blank"> Jacques Delmoly</a>, ĉefo de la koncerna Komisiona Unuo, klarigis:
"Nia politiko stimuli lernadon de lingvoj kaj lingvan diversecon en multlingva Eŭropa Unio fontas el la deziro ne nur faciligi komunikadon inter unuopuloj, sed ankaŭ stimuli ŝtatanojn por kompreni kulturojn de najbaroj, tiel ke ili eniru la pensmanieron, kiun esprimas lingvo de najbaro. Kunmetita lingvo tion ne ebligas."
Do laŭ la Komisiono Esperanto ne helpas por "kompreni kulturojn de najbaroj". Ĝi ja eble faciligas la "komunikadon inter unuopuloj" - sed tio ne sufiĉas por ricevi subtenon de la Komisiono.
Ĉu temas pri diskriminacio kontraŭ Esperanto? Ĉu ni akceptu, ke la Komisiono decidas, kiuj lingvoj estas bonaj por la civitanoj? Ĉu tio estas Eŭropo proksima al la civitanoj?
Ĝustigo