Kunveno planata por fintraduki Openoffice.org
OpenOffice.org estas projekto kiu celas kunlabore krei liberan, senpagan, bonkvalitan, internacian oficejan komputil-programaron, kiu funkcios per ĉiuj gravaj operaciaj sistemoj. La programaro jam ekzistas en multaj lingvoj, sed la esperanta traduko ankoraŭ ne pretas.
Jam en 2001 esperantistoj faris la unuajn iniciatojn, kaj pli ol jaron
teamo de volontuloj laboras por esperantigi la ampleksan liberan
programaron kun la nomo OpenOffice.org. Aŭtune de la jaro 2004 la laboro ricevis oficialan
rekonon de la internacia teamo de OpenOffice.org, kaj en la oficiala
paĝaro de la organizaĵo aperis ankaŭ sekcio pri la esperantiga projekto. Tamen ĝis nun la traduk-laboro ne estas finita.
Por korekti la situacion, oni planas por la nordhemisfera somero de 2007 specialan semajnfinan kunvenon en Kembriĝo, Anglio, por helpi fintraduki la esperantan version de OpenOffice.org.
Esence oni bezonos kaj tradukantojn kaj komputikemulojn; la plejparto de la laboro konsistos el tradukado de .po-formataj dosieroj de la angla en Esperanton helpe de diversaj fakvortaroj, sed ankaŭ necesos homoj, kiuj povas pretigi testversiojn de la programoj (ĉu per Vindozo, ĉu per Linukso). "Aparte bonvenas spertuloj pri la programoj QA Tools kaj simile", informas la reta komuniko dissendita de TEJO.
Pliaj informoj pri la aranĝo troviĝas en aparta retpaĝo, kie eblas ankaŭ indiki preferon pri la dato de la aranĝo.
Mi dankas al vi
Mi kuntradukis http://www.netvibes.com esperanten. Ĝi estas perreteja RSS-flua legilo.
Netvibes
Se vi volas, mi povas provi helpi vin fintraduki.
Certe...
La stato; nuntempe ni tradukis 46 %
A, D.
Esperanta traduko de programoj
http://wwwm.meebo.com/index-eo.html