Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo 2007 Gregor Hinker iĝis prezidanto de TEJO
Agoj pri dokumento

Gregor Hinker iĝis prezidanto de TEJO

de Redakcio Laste modifita: 2007-12-29 19:36

En eksterordinara komitata kunsido de TEJO en Germanio la 29-an de decembro estis elektita nova estraro de la organizaĵo. Prezidanto de TEJO iĝis Gregor Hinker el Aŭstrio.

La elekto de nova estraro devis okazi jam en aŭgusto, dum la Internacia Junulara Kongreso en Vjetnamio. Tamen, laŭ la regularo de TEJO, por ke la komitato estu decidopova, devas ĉeesti minimume la duono el la komitatanoj. Ĉar tiu kvorumo mankis dum la IJK, elekto de nova estraro ne povis okazi.

Anstataŭe oni kunvokis eksterordinaran kunsidon de la komitato dum la Internacia Seminario en Würzburg, Germanio. La nova estraro konsistas el Gregor Hinker (prezidanto) Anna-Laura H. Wickström (ĝenerala sekretario) Sergej Tyrin (kasisto), Rogener Pavinski kaj Vildana Delalić (estraranoj).

Anna-Laura Wickström jam en oktobro transprenis la taskon de ĝenerala sekretario. El la antaŭaj estraranoj de TEJO neniu restas en la nun elektita nova estraro.

Kuninventinto de la vorto "mojosa" :)

Afiŝita de Sonja Elen Kisa je 2007-12-29 21:56
Gratulon Gregor!

Se vi volas audi lian vochon, mi intervjuis lin antau kelkaj monatoj por Radio Verda: http://radioverda.com/programoj/2007/8/10/rv106-20070810.html

pri "mojosa"...

Afiŝita de Jorge Camacho je 2007-12-30 17:41
... legeblas ĉe:

http://eo.wikipedia.org/wiki/Mojosa

Mi ne konis la vorton, kaj trovas ĝin utila kaj simpatia.

Gratulon!

Afiŝita de Marco Trevisan Herraz je 2008-01-01 18:15
Geamikoj, gratulon pro via estrigo, kaj bonan laboron!

Gregor, nun vi igxis esperanta publika homo... Cxu vi kuragxus klarigi viajn polemikajn opiniojn, esprimitaj en Dublino pasintjare, pri la fakto, ke "la virinoj havas tro da akuzativoN"? Hehe! Bondezirojn el Irlando.

Powered by Plone CMS, the Open Source Content Management System

Ĉi tiu retejo sekvas la jenajn normojn: