Neniu prezidanto de TEJO estis elektita
Male ol informis la vjetnamia novaĵ-agentejo VNA, Nguyen Thi Minh Nguyet ne estis elektita prezidanto de TEJO. Anstataŭe ŝi iĝis prezidanto de VEJO, la vjetnamia landa asocio de TEJO. Tion konfirmis la antaŭa prezidanto de VEJO, kiu ankaŭ petis, ke VNA dissendu korekton de la erara informo. La malnova estraro devos ofici ĝis la komitato de TEJO denove kunvenos.
- Mi konfirmas, ke ĵurnalisto en Vjetnamio konfuzis la aferon kaj envere temis pri nova prezidanto de VEJO. Mi tuj telefonis al ili kaj demandis tuj korekti tiun eraregon. Nome de ili, mi ege pardonpetas nian karan Prezidanton de TEJO David Emil Wickström pri tiu eraro kaj ŝoko, skribas Hai Ly, la antaŭa prezidanto de VEJO, en letero kiun ŝi sendis al komitatanoj de TEJO.
Laŭ la regularo de TEJO, por ke la komitato estu decidopova, devas ĉeesti minimume la duono el la komitatanoj. Ĉar tiu kvorumo ĉi-jare mankis, elekto de nova estraro ne povis okazi.
Laŭ David Emil Wickström, la nuna estraro de TEJO ŝajne devos plu ofici, ĝis la komitato povos kolektiĝi kvorume kaj elekti novan. Laŭ li, la estraro pretas plu ofici provizore.
- Ŝajne jes, sed tio kompreneble dependas de kiam estos balotoj...
La regularoj de TEJO ne permesas, ke estraro kaj prezidanto estu elektitaj retpoŝte. Se oni ne volas atendi ĝis la sekva IJK, la elekto povos okazi en eksterordinara kunveno. Tia kunsido laŭ la reglamento de TEJO povas okazi "kiam tion postulas aŭ la Estraro, aŭ kvinono de la komitatanoj, aŭ la Estraro de UEA se ĉi tiu opinias ke la Estraro de la Organizo ne funkcias kaj ke tiu nefunkciado devas esti urĝe traktata."
Eksterordinara komitatkunveno devas okazi en urbo kie estas oficejo de UEA - praktike en Roterdamo - aŭ en internacia Esperanto-renkontiĝo tiucele aprobita de la Estraro de TEJO.
amuze!
Estus bone havi UN-sistemon kaj por TEJO kaj por UEA: ĉiu nova prezidanto devas esti de alia mondoparto. Per la nuna disvastiĝo de Eo mi tamen miras ĉu eblus…
Azianoj kiel TEJO-prezidantoj
Iusence (necivitanece), unu aziano tamen estris. Ecx vjetnamo. Kiom mi scias, Joseph Truong el Usono, estis vjetnamdevena.
Lia ekzemplo ankaux montras, ke ne ekzotika deveno (aux ekstereuxropeco) faras iun bona prezidanto. Cxar li konis en Euxropo neniun, li ne sukcesis krei teamon, ne sukcesis ion fari - kaj post unu jaro demisiis. Kaj ecx, sxajne, kabeis.
Re: Azianoj kiel TEJO-prezidantoj
mi ne dirus, ke li kabeis, sed li nuntempe aktivas en aliaj, por li, pli gravaj organizoj. kiam mi retpoŝtis kun li antaŭ jaro li loĝis kaj laboris en washington dc.
Amuze
Do, la sensacio ne okazis. TEJO plu restas okcident-eŭropa. :)
Krom israelano Amri Wandel neniu aziano iam ajn estris ĝin, ĉu?