Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo 2007 Montara Esperanta Septembro
Agoj pri dokumento

Montara Esperanta Septembro

by Redakcio Laste modifita: 2007-04-19 15:27

Krakova Societo ESPERANTO afable invitas partopreni en Montara Esperanta Septembro, kiu okazos en la tagoj 1–10.9.2007. La feriado okazos en belega, la plej longa en Pollando vilaĝo Zawoja, kondukanta al Babia Góra (Virinaĉa Monto).

Kio
Kiam 2007-09-01 02:25 ĝis
2007-09-10 20:25
Kie Zawoja, Pollando
Kontakta retadreso
Aldonu eventon en la kalendaron. vCal
iCal

La loko estas facile atingebla de Krakovo per aŭtobusoj kaj busetoj (ĉ. 2.5 h. de vojaĝo kontraŭ 12 zl). La adreso: 34-222 Zawoja Centrum 1518.

Dum la restado oni ofertas:

1. Facilajn kaj malfacilajn ekskursojn montaren 2. Busan ekskurson al Slovakio 3. Esperanto-kursojn por komencantoj kaj progresantoj kaj kurson konversacian 4. Vesperajn lingvajn ludojn, komunan kantadon (sub gvidado de fakulino) 5. Renkontojn kun interesaj homoj 6. Dancadon kaj bierumadon en lokaj amuz-lokaloj 7. Bivak-fajron kun konvenaj atrakcioj

Kostoj kaj kondiĉoj de la partopreno:

Aliĝkotizo kostas: a) ĝis fino de IV. 2007 – 60,- zl (18,50 Є) b) ĝis fino de VII. 2007 – 65,- zl (20,00 Є) c) surloke – 70,- zl (21,50 Є) La organizantoj preferas enpagon en polaj zlotoj. Aliĝkotizo enhavas i.a. koston de la ekskurso al Slovakio, estas neredonebla, sed eblas cedi sian aliĝon al alia persono. Aliĝkotizon bonvolu enpagi al la konto: Grażyna Porada 15 8589 0006 0001 0029 4047 0001 kun alskribo: „MES-2007". Oni rajtas partopreni kaj pli longe kaj pli mallonge ol la planita tempo, sed post la pli frua postulo ĝis fino de julio. Unudiurna restado (3 manĝoj + tranokto en 3 aŭ 4-persona ĉambro) kostas 40,- zl. Por pli kurta restado ol 5 tagoj la diurno kostas 45,- zl. Por la tuta restado oni pagos surloke, tuj post la alveno.

La ripozejo konsistas el domo kaj dometo de familio Malik (sume 32 lokoj); se necesos oni povas dormi en apuda domo de parencoj (posedanta sume 30 lokojn). Al duŝejoj kaj necesejoj oni eniras el koridoroj. La manĝejo servos poste kiel laborsalono, oni povas labori ankaŭ en salono por „ping-pong" en dometo; ĉe bela vetero oni povas labori eĉ ĉe tabloj en vasta ĝardeno.

Plenigitan aliĝilon, post la enpago de aliĝkotizo, bonvolu sendi paperforme laŭ adreso: Krakova Societo ESPERANTO, ul. I. Krasickiego, 18-20 31-515 Kraków aŭ elekronike: kolpand@poczta.onet.pl aŭ konsilo@com.pl

La informojn bonvolu peti perletere: Krakova Societo ESPERANTO, ul. I. Krasickiego, 18-20 31-515 Kraków

En aliĝilon oni devas enmeti: 1. Nomon kaj antaŭnomon, naskiĝdaton kun loko de naskiĝo 2. Adreson kaj telefon-numeron/retpoŝton 3. Datojn de alveno kaj de forveturo kaj kiam vi pagis aliĝkotizon 4. Kun kiu vi deziras loĝi kaj en kiu E-kurso vi deziras partopreni


Powered by Plone CMS, the Open Source Content Management System

Ĉi tiu retejo sekvas la jenajn normojn: