Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo 2007 Marvin Stanley forpasis

Marvin Stanley forpasis

by Redakcio Laste modifita: 2007-08-21 14:13
— filed under:

En la aĝo de 54 jaroj, post longa malsano, forpasis la multjara ĉefkontisto de UEA.

La 12-an de aŭgusto forpasis en Portadown, Norda Irlando, post longa elĉerpa malsano Marvin H. Stanley.

Li naskiĝis la 20-an de oktobro 1953. En 1975 li diplomiĝis pri ekonomiko kaj kontado, kaj en 1984 ankaŭ kiel bibliotekisto kaj informadikisto. Servinte kiel ŝtatoficisto en Belfasto, ekde septembro 1986 Marvin Stanley laboris en la Centra Oficejo de UEA kiel ĉefkontisto. Dum multaj jaroj li gvidis ankaŭ la agadon de Espermenso.

Unu el liaj ŝatokupoj estis ĝardenado kaj tial li volonte pasigis sian malmultan liberan tempon prizorgante la ĝardeneton de la UEA-domo.

[Gazetara komuniko de UEA]

Agoj pri dokumento

Marvin Stanley forpasis

Afiŝita de Marc Bavant je 2007-08-23 22:18
Malgaja novaĵo.

Baldau jam du jarojn...

Afiŝita de Istvan Ertl je 2009-07-15 23:38
... sen Marvin.

Memore
Istvan