Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Kvar RET-anoj savitaj el la maro

Kvar RET-anoj savitaj el la maro

de Redakcio Laste modifita: 2007-09-10 09:31
Kvar partoprenintoj de Rusiaj Esperanto-tagoj estis savitaj, post kiam ilian akvobiciklon fortega vento forportis de la bordo.

Azova maro en suda Rusio estas renoma pro sia malprofundeco (la plej profunda loko en ĝi estas proksimume 12 m). Tial ĝi estas speciale taŭga por familia ripozado - la profundeco kreskas tre malrapide, oni bezonas iri centon da metroj for de la bordo antaŭ ol la profundeco iĝas sufiĉa por naĝi.

Tio allogis al RET-07 (Rusiaj E-tagoj, 15-25.08.2007) multajn esperantistajn familiojn kun infanoj. Inter la 183 partoprenintoj el 8 landoj estis 21 infanoj de diversaj aĝoj. Sed pro alloga programo venis ankaŭ multaj pliaĝuloj kaj gejunuloj. Ja estis planitaj pluraj koncertoj - interalie de JoMo, Georgo Handzlik, Mikaelo Bronŝtejn - diskotekoj, kursoj, kaj aliaj interesaj programeroj.

Por pli aĝaj homoj la malgranda profundeco estis konstanta instigo iri ien tre for de la bordo, por povi bone naĝi. Por tiu celo oni foje uzis unu el la akvobicikloj de la bazejo.

En unu tago, esperantista kompanio el kvar personoj (pli ol permesite), akvobiciklis for de la bordo - kaj ne kapablis reveni, kiam subite ekblovis fortega vento. La akvobiciklo estis rapide forportata de la bordo, malgraŭ ĉiuj klopodoj.

Oni provis unuigi la fortojn - uzante la fakton, ke sur la duloka akvobiciklo estis kvar personoj - kaj ekpedalumis po duope. Sed pro troa streco disŝirigis la ĉeno, kaj la akvobiciklo iĝis nura flosaĵo, vente pelata for de la bordo. La esperantistoj povus provi alnagi la bordon memstare - sed la ondado estis forta, kaj oni ne volis forlasi la difektitan akvobiciklon.

Ĉiuj kvar estis baldaŭ savitaj de la savista servo, kiu sendis motorboaton.

Laŭ informoj de amaskomunikiloj, samtage en la Azovan maron la subita forta vento forportis ankoraŭ kelkajn personojn - ĉefe sur aer-matracoj. Ne ĉiuj estis tiom bonŝancaj, ke oni ilin rapide savis. Unu knabo de la proksima urbo Ejsk estis retrovita nur sekvatage, dekojn kilometrojn for de la bordo."

Andrej Grigorjevskij

arkivita en:
slavik
slavik diras:
2007-09-11 07:04
Strange, mi estis tie kaj tute ne sciis pri la okazintaĵo! Necesis reveni hejmen kaj legi tion en la svedi-bazita reta ĵurnalo!.. :)