Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo 2007 Prelegoj de la Malferma Tago spekteblaj

Prelegoj de la Malferma Tago spekteblaj

by Redakcio Laste modifita: 2007-12-06 07:00
— filed under:

Pli ol cent personoj ĉeestis la Malferman Tagon en la Centra Oficejo de UEA sabate la 24-an de novembro. Prelegis interalie Ulrich Lins, Stano Marček kaj Ziko van Dijk. Ĉeestis pluraj estraranoj de UEA, kaj okazis diskutoj pri la estonta reta strategio de UEA. Dum la sekva tago, dimanĉo, okazis tuttaga seminario pri informado kun dekkvino da aktivuloj. Andrej Grigorjevskij filmis plurajn el la prelegoj dum la Malferma Tago. La filmoj nun spekteblas pere de Libera Folio.

Entute ĉeestis dum la Malferma Tago 106 personoj, iom malpli ol pasintaŭtune, kiam la kvanto de ĉeestintoj estis 125.

Ĉefprelegisto en la ĉi-jara Malferma Tago estis la konata germana historiisto Ulrich Lins. Li faris superrigardon pri la historio de Esperanto en orienta Azio, precipe Japanio. La centra temo estis: kiel rilati al la modernigo - ofte: okcidentiĝo - de Japanio en la 19-a kaj frua 20-a jarcento. Laŭ li, la malŝato de azianoj kontraŭ neologismoj estis ĉiam pli forta ol ĉe eŭropaj esperantistoj - tute kompreneble, se konsideri la lingvan fonon.

En la dua prelego, priskribante sian aliron al Zamenhof, li ankaŭ kaj precipe parolis pri la ekzistanta literaturo pri la temo. Tiun interesan superrigardon sekvis priskribo de lia redaktado de la nova eldono de la "Vivo de Zamenhof", verkita de Privat en 1920.

Ziko van Dijk prezentis sian novan verkon kun la titolo "Informado praktike", kaj ĝia longa estiĝo. La nova libro priskribas praktikajn situaciojn kaj teknikojn, ekzemple konsilas pri la aspekto kaj enhavo de informiloj, pri la aranĝo de standoj kaj retpaĝoj kaj pri la interrilato kun ĵurnalistoj. Li precipe emfazis ke gravas memkritike observi sian propran sintenon kaj laŭnecese adapti ĝin. Laŭ li, informado estu ĉefe portata de pozitiva sinteno (ŝato de Esperanto), ne de negativa (ekzemple malŝato de la angla).

Aliajn verkojn aperintajn ĉi-jare prezentis Ionel Oneţ, la respondeculo de la libroservo de UEA. Laŭ li, en la jaro 2007 ĝis nun aperis jam pli ol 150 diversaj libroj en aŭ pri Esperanto.

La plej popularaj varoj en la libroservo daŭre restas diversaj lernolibroj, sed unu el la plej venditaj libroj dum la Malferma Tago tamen estis "Fraŭlino Maitreyi", romano pri malpermesita amo inter juna eŭropano kaj eĉ pli juna bengalino, tradukita de Ionel Oneţ mem.

Reprezentantoj de la projekto E@I dum la aranĝo renkontiĝis kun aktivuloj de UEA kaj TEJO por diskuti siajn retajn planojn kaj eventualan kunlaboron. La celo de E@I estas starigi profesian multlingvan informportalon pri Esperanto surbaze de la litova paĝaro www.emozaika.info.

E@I krome proponas krei la paĝarojn por UK kaj IJK en 2009. Laŭ E@I la kunordigo de tiaj retejoj de UEA kun helpo de E@I multe plifaciligus la laboron de la organizaj teamoj de UK kaj IJK, ĉar ne plu estus bezono ĉiujare rekomenci de nulo.

Dum renkontiĝo kun estraranoj de UEA iu el la publiko demandis, kiun rolon ludos la centjariĝo de UEA venontjare en la kongreso. Laŭ la respondo de Claude Nourmont, estrarano pri kulturo kaj kongresoj, la temo de la kongreso estos alia, sed la estraro ankoraŭ pensos kiel tamen enplekti la centjariĝon apude en la programo.

Dum la sekva tago, dimanĉo, okazis tuttaga seminario pri informado kun dekkvino da aktivuloj, kiun enkondukis kaj gvidis Barbara Pietrzak. Prezentojn faris Ziko van Dijk, Andrej Grigorjevskij, kaj Peter Baláž kun Jevgenij Gaus.

La vizitantoj de la Centra Oficejo povis dum la Malferma Tago ekscii pri novaj stabanoj de la oficejo. La rearanĝo de la stabo fariĝis necesa pro la forpaso de la longtempa oficisto Marvin Stanley.

Ekde la 1-a de novembro la ĝisnuna sekretario de la Centra Oficejo, Ralph Schmeits, laboras en la librotena fako. Li estas nederlandano kaj naskiĝis en 1979. Oficisto de UEA li estas ekde novembro 2005. La postenon de oficeja sekretario transprenos ekde la 1-a de decembro Katarzyna Marciniak, kiu de novembro 2006 laboris kiel volontulo de TEJO. Ŝi venas el Pollando kaj naskiĝis en 1978.

Pluraj filmetoj pri la ĉi-jara malferma tago, faritaj de Andrej Grigorjevskij, spekteblas ĉi tie:



Agoj pri dokumento

nomo kaj titoloj

Afiŝita de Jorge Camacho je 2007-11-26 10:24
Bedaŭrinde nur, ke sur la ekrano mia nomo aperas kiel "Georgo" anstataŭ "Jorge". Cetere, la tri libroj kiujn mi prezentis estas mia poemaro "Eklipsas", la plena verkaro de Baldur Ragnarsson "La lingvo serena" kaj la unua numero de "Beletra Almanako", ĉiuj eldonitaj en 2007.

Teknologio ho!

Afiŝita de Bjørn A. Bojesen je 2007-11-26 23:00
Mirinde tiel spekti la prelegojn.
Se oni ignoras la lokan etoson (malpostan, postan kaj kompreneble duman), la sola afero mankanta fakte estas tridimensieco…
(Kaj eble odoroj, sed ne tiom gravas ĉi-kaze, ĉu?)

Ĉu ne estus bona ideo pli vaste utiligi ĉi teknologion ĉe ni?
Ekzemple filmi ĉiujn UK- aŭ KEF-prelegojn por homoj sen eblo iri al UK aŭ KEF?
Negativajn efikojn tio apenaŭ havus, miakrede. (Kiuj povas, supozeble ĉiam volas fizike ĉeesti.) Kaj la reklaminfluo je ankoraŭnekongresintaj esperantanoj estus granda.


eĉ kun subtitoloj... :)

Afiŝita de Chuck Smith je 2007-11-28 20:51
Eĉ pli mirinde estus spekti la prelegon de Stano kun subtitoloj! Andrej ankaŭ alŝutis la filmon al dotsub kie oni povas alŝuti filmon, transskribi ĝin en la originala lingvo, kaj poste traduki ĝin plurlingven. Pri la prelego de Stano, oni nun simple devas transskribi ĝin kaj poste oni povas inviti tradukantojn... Vidu ĉe http://www.dotsub.com/films/stanomarek .

Elŝutebligu

Afiŝita de Andreas van Cranenburgh je 2007-11-30 12:37
Ankaŭ mi tre ĝojas ke la prelegoj estas spekteblaj. Sed mi preferus se oni uzus alian formaton / paĝaron. Ipernity malpermesas al nepagantoj elŝutadon de la dosierujoj, dum Ipernity ne kreis la dosierujon! Estas sensence, laŭ mi.

Alia afero, mi kredas ke multaj homoj ne povas spekti tiajn filmojn, ĉar ili uzas ekzemple poŝtelefonon aŭ alian multekostan retkonekton. Por ili, tre taŭgus oferi nur la sonon, kiel MP3 (kun malalta "bitrate").

Malgraŭ la aserto de Ipernity, mi sukcesis elŝuti la filmon (en la fonto "embedurl" referencas al la filmo), kaj nun mi klopodas konversi tion al alia formato.. Mi povus havebligi la rezulton, se estus intereso.

faru, faru... kaj laŭeble aldonu subtekstojn

Afiŝita de Jorge Camacho je 2007-11-30 15:10
Estus interese havi kolekton da tiaj filmetoj kun prelegoj, prezentoj k.s. Des pli interese, se oni povas aldoni subtekstojn.

jes, oni ĉie filmu, ekzemple en Kuenko

Afiŝita de Jorge Camacho je 2007-11-26 23:08
Jes, oni filmu en UK, IJK, IS, KEF, MT de CO ktp ktp ktp. Ekzemple ankaŭ en la venonta Hispana Kongreso, en Kuenko (Cuenca), 3-6 julio 2008, kie prelegos, krom mi, ankaŭ aliaj anoj de la ibera skolo, kiel Miguel Fernández kaj Miguel Gutiérrez Adúriz (Liven Dek).

krom la anonimemulojn

Afiŝita de Bjørn A. Bojesen je 2007-11-26 23:39
Ĉie-ĉie oni tamen ne filmu… ;-)

Kaj oni ne senaverte disfilmu en diskoteko aŭ teejo. Se esperanteco signifos filmotecon, ni perdos lernantojn…

(Jam multaj el ni spertis la perceptaton kiel ”antropologia kuriozaĵo”… Bonŝance ni ne tiom pokas kiel la fluparolantoj de la Kornvala (kaj de aliaj komunumomalgrandegaj lingvoj riĉlandaj), el kiuj ĉiu riskas iĝi fotobjekto en lernolibro…)

TEJO-volontulino

Afiŝita de TEJO-volontulo je 2007-11-28 10:37
Saluton kara Redacio,

sxajne vi mistrefis min dum la Malferma Tago de CO en Rotterdamo kaj ankaux la informon de TEJO en sia retpgxo (http://www.tejo.org/en/node/557) kaj mia foto en la UEA-retpagxo de CO-kunlaborantoj. Alikaze vi certe ne skribus, ke TEJO ankoraux sercxas volontulon.

Kore, Julia.

Ups

Afiŝita de Redakcio je 2007-11-28 16:46
Mi ne povis mistrafi vin en la CO, ĉar mi ne estis tie... La misa frazo venis el malnova gazetara komuniko de UEA, mi nun forigis ĝin.

Kalle Kniivilä
redaktoro de Libera Folio