Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Propono pri estraro revivigas Kroatian skismon

Propono pri estraro revivigas Kroatian skismon

de Redakcio Laste modifita: 2007-06-20 22:59
La propono de la elekta komisiono, ke Marija Belošević el Kroatio iĝu estrarano de UEA kun speciala respondeco pri servoj al "naciaj asocioj" kaŭzis iriton speciale en Kroatio. Ŝi komence de la 1990-aj jaroj fondis kaj plu gvidas asocion, konkurantan kun la oficiala landa asocio de UEA en Kroatio. Spomenka Štimec, la reprezentanto de Kroatio en la komitato de UEA, atentigis, ke Marija Belošević tute ne membras en la landa asocio de UEA en Kroatio kaj malutilas al la agado de la asocio. Edvige Tantin Ackermann, ano de la elekta komisiono, replikis, ke UEA ne bezonas la permeson de landaj asocioj kiam ĝi elektas estraranojn.

Lige kun la disfalo de Jugoslavio komence de la 1990-aj jaroj, disfalis ankaŭ la organizita Esperanto-movado. En 1992 la komitato de UEA oficiale konstatis, ke la konsistigaj partoj de la iama Jugoslavia Esperanto-Ligo iĝis memstaraj landaj asocioj, kaj decidis akcepti tiujn organizaĵojn kiel landajn asociojn de UEA.

Tiam montriĝis, ke en Kroatio jam ekzistas du konkurantaj asocioj: Kroatia Esperanto-Ligo kaj la novfondita Kroata Esperantista Unuiĝo de Marija Belošević. La komitato de UEA ricevis la informon, ke Kroatia Esperanto-Unuiĝo baldaŭ estos malfondita, kaj decidis akcepti kiel landan asocion Kroatian Esperanto-Ligon. La promesita malfondo de la konkuranta asocio tamen neniam okazis.

La komplika situacio en Kroatio estis amplekse diskutata en la kunsido de la komitato de UEA en Adelajdo en 1997, ĉar la estraro de UEA en sia jara raporto menciis, ke "iom ĝenis" la laboron de Kroatia Esperanto-Ligo la ĉeesto de konkuranta asocio "pretendanta tutlandecon". Forte reagis al la mencio Edvige Tantin Ackermann:

- La du frazoj pri Kroatio estas kritikindaj. Ja estas vero, ke Kroatia Esperanto-Ligo agis modele, sed ĉu oni rajtas enmeti en ER aserton, ke pluekzisto de alia tutlanda asocio estas ĝena? Kial tiu alia ne estas menciita laŭnome? Kiu rajtas juĝi la preferon de kroataj e-istoj aliĝi al tiu aŭ jena?

La tiama prezidanto de UEA, Lee Chong-Yeong, atentigis, ke Kroatia Esperanto-Ligo fakte estas landa asocio de UEA.

- La estrara raporto parolas pri "iom ĝena" situacio el la vidpunkto de la rilatoj de UEA al tiu lando. Estus strange, se la estraro ne rajtus diri tion, krome la vortumo estas tre milda, diris Brian Moon.

Post voĉdonado majoritato de la komitatanoj aprobis la mencion, ke la ekzisto de Kroatia Esperanto-Unuiĝo "iom ĝenis". En la sekva estrara raporto estis menciita "pozitiva evoluo" en Kroatio, "kie progesis la movada unuecigo kadre de Kroatia Esperanto-Ligo. En 1998 KEL decidis ŝanĝi sian nomon al Kroata Esperanto-Ligo, kaj samtempe konsilis, ke Kroata Esperantista Unuiĝo registriĝu kun aldona nom-atributo, ekzemple "Katolika".

De tiam ne aperis publikaj plendoj pri la ekzisto de du konkurantaj tutlandaj asocioj en Kroatio, sed ili plu ekzistas, kaj eĉ havas preskaŭ identajn nomojn en la kroata. Kroata Esperanto-Ligo nun havas iom pli ol 300 pagantajn membrojn kaj estas unu el la plej aktivaj landaj asocioj de UEA. Kroata Esperantista Unuiĝo ne ŝajnas multe aktivi, kaj pri ĝia membrokvanto nenie aperas informoj. Marija Belošević mem estas B-komitatano ekde la jaro 2001, kaj estis reelektita en la senelekta elekto pli frue ĉi-jare.

La konflikto pri la du asocioj reaktualiĝis, kiam aperis la rekomendoj de la elekta komisiono de UEA. Laŭ la komisiono Marija Belošević estu elektita estrarano de UEA kun la direktiĝo "faka agado, informado, servoj al lokaj kluboj, naciaj asocioj, fakaj asocioj, individuaj membroj". Estas rimarkinde, ke en la rekomendo oni uzas ĝuste la terminon "naciaj asocioj" kaj ne parolas pri la landaj asocioj de UEA.

Pluraj membroj de Kroata Esperanto-Ligo minacis eksiĝi el UEA, se efektive la gvidanto de la konkuranta organizaĵo elektiĝos estrarano de UEA. En la komitata diskutejo, la A-komitatano por Kroatio, Spomenka Štimec, malfermis diskuton pri la problemo.

- Permesu atentigi, ke Marija Belošević ne membras en kroata Landa Asocio, ke ŝi fondis kaj gvidas ekde 1991 sian apartan Esperanto-asocion konkurencan al Kroata Esperanto-Ligo. Marija Belošević ne kontribuas al harmonia agado pri Esperanto en Kroatio. Ŝia agadmaniero kaŭzis al Esperanto-Movado en Kroatio plurajn damaĝojn.

Edvige Tantin Ackermann respondis al la kritiko. Ŝi estas ano de la elekta komisiono, sed ne respondis oficiale je ĝia nomo. Anstataŭe ŝi subskribis sian mesaĝon "komitatano C".

- La fakto ke Belošević ne estas membro de KEL havas nenian gravecon. Mi supozas ke en Kroatio, ekde iom da tempo, ne estas devige aparteni al iu difinita organizo.

Laŭ Edvige Tantin Ackermann la minacoj eksiĝi el UEA montras nur, ke kroatiaj esperantistoj ne komprenas, kion signifas demokratio. Spite la kritikon, la elekta komisiono ne intencas fari alian rekomendon. Laŭ komitatano Yves Bellefeuille, kiu mem kandidatas por la posteno de ĝenerala sekretario, tio eĉ ne necesas.

- La komisiono faris sian raporton, kaj la fina decido pri la estraro nun estas ĉe la komitato. Mi jam diris ke mi konsideras la nunan proceduron terure maldemokratia, ĉar oni apenaŭ povas paroli pri elektoj se estas nur unu kandidato.

Yves Bellefeuille mem ne estis rekomendita por ajna posteno de la elekta komisiono, kaj eĉ lia memprezento ne estis sendita al la komitato, kvankam tion postulus la Elekta Regularo de UEA.

Marija Belošević ĝis nun ne komentis la aferon publike. Libera Folio turnis sin al Kroata Esperantista Unuiĝo por ricevi komenton.

arkivita en:
Jorgos ESPERANTO
Jorgos ESPERANTO diras:
2015-10-07 02:22
Kiom da "landaj" aù "naciaj" asocioj U.E.A. povas, rajtas, volas anigi al si ?
Mi paske '98 diris al estroj de SAT-Amikaro, ke ili devus sin proponi, kiel perantoj por UK en Montpellier kaj mi tiam certis, ke ili kapablis arigi pli da gekongresanoj el Francujo ol la oficiala "landa asocio" (U.F.E.) ...sed mi e*c ne imagis, ke ili povus ankaù ali*gi, kiel "landa asocio" *car ilia agad-kampo estas en Franclingvujo, pri kio multaj francujaj E-istoj konfuzas.