Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Aperis la plej granda dulingva vortaro de Esperantujo

Aperis la plej granda dulingva vortaro de Esperantujo

de Redakcio Laste modifita: 2007-05-24 15:00
Ĵus aperis ĉe la renoma germana eldonejo Buske monumenta, preskaŭ dumil-paĝa vortaro germana-esperanta de Erich-Dieter Krause. Pli frue aperis du eldonoj de lia renoma mezgranda vortaro germana-esperanta (unua eldono 1983, 594 paĝoj) kaj lia granda, preskaŭ 900-paĝa vortaro esperanta-germana (1999).

Erich-Dieter Krause estas emerita profesoro pri la indonezia lingvo ĉe la universitato de Lepsiko (Leipzig) en Germanio kaj vortaristo kaj leksikografo pri la indonezia kaj Esperanto. Li estas membro de la Akademio de Esperanto.

La nova verkego estas fortike bindita, pli granda kaj preskaŭ duoble pli dika ol Plena Ilustrita Vortaro. Ĝi enhavas 160 000 kapvortojn, kaj pro tio estas plej granda dulingva vortaro de Esperanto.

La nova vortaro estas la rezulto de 40-jara leksikologia kolektado kaj esplorado de plej variaj Esperanto-tekstoj el ĉiuj partoj de la mondo. La klara aranĝo de la kapvortaj artikoloj, la aldono de vasta gamo da indikoj pri faklingva uzo kaj aldonaj vortklarigoj faras la vortaron facile uzebla por kiu ajn, skribas Flandra Esperanto-Ligo en sia komuniko.

arkivita en: