Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Vortaro peza, utilo meza

Vortaro peza, utilo meza

de Redakcio Laste modifita: 2007-07-05 08:54
Laŭ la opinio de Ulrich Matthias, la nova granda germana-esperanta vortaro de Erich-Dieter Krause estas grandioza verko de unuopulo kaj enhavas nur relative malmultajn erarojn aŭ maltaŭgajn tradukojn. Tamen la vortostoko estas neekvilibre elektita. "Miaopinie oni povus forstreki el la vortarego duonon de ĝia enhavo, ĉar temas pri vortoj, kiujn oni tre malofte uzas en la germana, aŭ pri derivaĵoj aŭ vortkunmetoj, kiujn oni povas – kun bazaj scioj de Esperanto – mem konstrui. Aliflanke, indus aldoni dekmilon da vortoj, kiuj foje, aŭ eĉ ofte, estus utilaj", li skribas en teksto, verkita surbaze de lia prelego farita en la 3-a Visbadena (laŭ Krause: Vizbadena) Esperanto-Tago, la 17-an de junio 2007.

Erich-Dieter Krause, Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto, Buske 2007, ISBN 978-87548-466-3, 98 eŭroj.

Kiam renoma vortaristo publikigas vortaron en renoma eldonejo, oni povas atendi bonkvalitan verkon. Sekve mi ne hezitis antaŭmendi la Grandan Vortaron Germana-Esperanto de prof. d-ro Erich-Dieter Krause. Komence de junio 2007 mi ricevis la vortaregon – 1.679 paĝojn dikan kaj (pro relative granda skribo) 2,25 kg pezan. Efektive la verko aspektas tre profesi-nivele, kun tre malmultaj tajp-eraroj. Se oni komencas provlegi ĝin, oni rapide konvikiĝas, ke ĉirkaŭ 99 % de la kapvortoj estas tre bone tradukitaj. Kiel teston, mi kontrolis la "mezan" paĝon 840. Mi ekhavis kelkajn ideojn por plibonigo. Ekzemple, sub "Leistung" mi mencius ankaŭ la tradukojn "servo" kaj "subteno"; mi aldonus "Leistungsempfänger" - "ricevanto de servo" aŭ "ricevanto de subteno"; mi aldonus ĉe "Leitbild" - "modelo", "idealo" ankaŭ "gvidprincipoj" (memoru pri la "gvidprincipoj de GEA"); mi forstrekus la tre malofte uzatan terminon "Leistungsherz" - "atlet-koro". Sed mi trovis neniun maltrafan tradukon kaj neniun veran eraron.

Sur la dorsa flanko de la vortaro troviĝas la informo, ke la verko entenas pli ol 160.000 kapvortojn, i.a. la kompletan leksikon de la ĉiutaga lingvo. Post kelktaga uzo, mi tamen konvinkiĝis, ke tiu ĉi aserto estas trompa: Mankas en la nova Krause abundo da gravaj, ĉiutagaj vortoj kiel "Hauptschule" ("baza mezlernejo" laŭ Vikipedio), "herunterladen" ("elŝuti"), "klicken" ("kliki"), "Fernleihe" ("interbiblioteka pruntado"), "Fronleichnam" ("Kristokorpa Festo"), "Achterbahn" ("onda fervojo" laŭ Vikipedio), "Müsli" ("grenkaĉo" aŭ "muslio"), "Sperrmüll" ("grandampleksa rubo") kaj "Toner" ("printila inko"). Precipe mankas multaj ofte uzataj vortoj el la angla lingvo kiel "Browser" ("TTT-legilo" laŭ Vikipedio), "online" ("konektite", "rete", "surreta", "enreta", …) kaj "Workshop" ("laborgrupo").

Aliflanke, mi trovis en la vortarego abundon da vortoj, kiujn mi neniam ajn aŭdis antaŭe. Mi serĉis ilin en Guglo, kaj konstatis, ke kelkaj el ili tute ne troveblas en la reto. Ekzemploj estas "Chezroniter" ("ĥecronidoj"), "Schwarzbraunelle" ("nigragorĝa pronelo") kaj "Schwarzschuppenröhrling" ("strobilforma boleto"). Unuafoje mi legis ankaŭ "Weinlaubgiraffe" ("masaja ĝirafo"), kiun Guglo trovis sur ekzakte unu retpaĝo. Kelkdek pliajn vortojn Guglo trovis sur malpli ol 10 retpaĝoj.

Kaj eĉ ankoraŭ rimarkeblas en la vortarego, ke ĝia antaŭulo – la 596-paĝa "Wörterbuch Deutsch-Esperanto" de 1983 – devenas el GDR. Ekzemple Krause plu indikas, ke la honora ordeno "Held der sozialistischen Arbeit" estas en Esperanto "Heroo de Socialista Laboro", dum la nuntempe plej grava ordeno en Germanio, la "Bundesverdienstkreuz" ("Federacia Meritkruco" laŭ "Vikipedio") mankas. Kaj oni trovas "Arbeiter-und-Bauernstaat" ("laborista-kamparana ŝtato", nun kun indiko, ke temas pri historia afero), dum "Rechtsstaat" ("konstitucie jura ŝtato") mankas.

Kiel asekura matematikisto, mi kontrolis ankaŭ la fakan leksikon uzatan en mia ĉiutaga laboro – kaj konstatis, ke la vortarego ĉi-rilate estas tute mizera. Gravaj terminoj mankas, ekzemple "Barwert" ("aktuala valoro" aŭ "kontanta valoro"), "Rückstellung" ("rezervo"), "Entgeltumwandlung" ("prokrastita salajrado" aŭ "ŝanĝo de salajro kontraŭ pensio"), "Sozialleistungen" ("socialaj avantaĝoj"), "Altersteilzeit" ("antaŭpensia partatempa laboro"), "Elternzeit" ("gepatra forpermeso"), "Sterbetafel" ("mortotabelo"), "Berufsunfähigkeitsversicherung" ("asekuro pri malkapablo plu labori en difinita profesio"), "Pflegeversicherung" ("flega asekuro") kaj "Direktversicherung" ("entreprena vivasekuro"). Ĉu Krause opiniis la misteran fungon "Schwarzschuppenröhrling" pli grava ol tiajn terminojn, nun pli kaj pli ofte legeblajn ankaŭ en ĵurnaloj?

Fakte enestas la termino "Versicherungsnehmer". Krause aldonas tie en krampoj "Versicherter", kaj tradukas ĝin per "asekurito". Sed tio estas grava fuŝaĵo, ĉar oni inventis la terminon "Versicherungsnehmer" (angle: "policyholder") ĝuste pro tio, ke la posedanto de asekura poliso (ekzemple firmao) estas tre ofte iu alia ol la asekurita persono (ekz. ĝia dungito), kun gravaj konsekvencoj el vidpunktoj de juro kaj kontado. La "Asekura terminaro seslingva" de Marc Vanden Bempt tradukas "Versicherungsnehmer" tute ĝuste per "asekurpreninto" kaj "polistenanto". Domaĝe, ke Krause ne uzis tiun ĉi bonkvalitan 324-paĝan terminaron el la jaro 2005.

Ankaŭ ĝenerale en la sfero de financoj kaj ekonomiko la nova Krause ne plenumas la atendojn. Mankas multaj gravaj terminoj kiel "Bausparen" ("konstrua sparado"?), "Börsengang" ("alborsiĝo", "unuafoja emisiado de akcioj", "unuafoja publika ofertado"), "Einzugsermächtigung" ("debetpermeso") aŭ "Vermögenswirksame Leistungen" ("salajra aldono por ŝparado"). Se mi volas traduki mian monatan salajrokalkulon, la nova vortarego laŭ mia impreso ne pli utilas ol ĝia malpli dika antaŭulo de 1983, ĉar ambaŭ lasas al mi multe da terminologia laboro.

Iom surprize, ni trovas en la vortarego la – jam malaktualiĝintan kaj nun daŭre malgraviĝantan – terminon "Ich-AG". Sed la traduko "unupersona firmo" donas tro malprecizan imagon pri ĝia signifo; fakte temas pri "subvenciata eta firmao, kiun senlaborulo rajtis fondi inter januaro 2003 kaj junio 2006 en Germanio". Pli grava, precipe el internacia vidpunkto, estas alia vere aktuala termino, kiu mankas: "Europa-AG" ("Eŭropa Kompanio" aŭ "Eŭropa Akcia Kompanio" laŭ Vikipedio).

Mi kontrolis ankaŭ la ekleziajn terminojn. Ankaŭ tie ni rimarkas ioman malkompletecon, ekzemple mankas (krom la jam menciita "Fronleichnam") ankaŭ "altkatholisch" ("prakatolika"), "Krankensalbung" (sankt-oleado de malsanuloj"), "Laudes" ("matena laŭdo") kaj "Stundengebet" ("liturgio de la horoj"). Ĉe "Kirchentag" ni trovas nur "sinodo", kio estas tute maltrafa kompare kun la termino "eklezia foiro" iam enkondukita de Adolf Burkhardt (kaj nuntempe trovebla ankaŭ en Vikipedio). Ĉe "Lektionar" ni trovas nur "lekcionario", dum la oficiala katolika "Lektionar" en Esperanto (aperinta en 1995 kun vatikana imprimaturo) nomiĝas "Legaĵaro".

Relative ampleksaj estas la leksikoj el biologio, medicino – kaj el seksa vivo. Tamen, ĉu vere necesis aparte indiki sub "ficken", ke "im Stehen ficken" signifas "starante fiki"? Tute ĝenerale, ni trovas abundon da superfluaj kapvortoj. Kial indiki krom "Tiger" - "tigro" ankaŭ "Tigerin" - "tigrino"? Kaj kial aparte indiki "Kurpfuscher" ("ĉarlatano"), Kurpfuscherei" ("ĉarlateneco"), "kurpfuscherisch" ("ĉarlatana"), dum ekzemple "Kurhaus" ("kuracloka domo") mankas?

Malgraŭ ĉia kritiko, la granda Krause estas, se ni rigardas ĝin kiel verkon de unuopulo, grandioza verko. Ni trovas nur relative malmultajn erarojn aŭ maltaŭgajn tradukojn (al kiu apartenas laŭ mi ankaŭ la traduko de "Alltag" per "ordinara tago", "labortago", dum miaopinie ĝi signifas "ĉiutaga vivo"). Krause faris tiom, kiom unu homo kapablas. Sed certe ni povas kritiki lin pro tio, ke li evidente ne serĉis la kunlaboron kun esperantistoj, kiuj profunde konas la terminologion el plej diversaj fakoj.

Miaopinie oni povus forstreki el la vortarego duonon de ĝia enhavo, ĉar temas pri vortoj, kiujn oni tre malofte uzas en la germana, aŭ pri derivaĵoj aŭ vortkunmetoj, kiujn oni povas – kun bazaj scioj de Esperanto – mem konstrui. Aliflanke, indus aldoni dekmilon da vortoj, kiuj foje, aŭ eĉ ofte, estus utilaj. Eble pasos kelkaj jardekoj, ĝis kiam tia vortaro – malpli peza, sed pli utila – aperos en presita formo. Bonŝance dume daŭre kreskas Vikipedio kaj retaj vortaroj, tiel ke en la praktiko la relative multaj mankoj de la vortarego ne tiomege gravas.

Ulrich Matthias

Verkita surbaze de prelego farita de Ulrich Matthias en la 3-a Visbadena (laŭ Krause: Vizbadena) Esperanto-Tago, la 17-an de junio 2007. Troviĝas ankaŭ en la retejo de Ulrich Matthias.

arkivita en:
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2007-07-05 11:04
Dana Esperanto-Asocio fondis laborgrupon kiu klopodas aperigi novan Danan-Esperantan vortaron por anstatauxigi tiun de Grønborg de 1949. La bazo de la laboro estas komputile farita inversigo de la Esperanta-Dana vortaro de Eckhard Bick de 1997.

Ni evitos unu malavantagxon de Krause, cxar la kapvortoj estas elektitaj laux ofteco en granda Danlingva korpuso, kiu enhavas multe da gazetaj artikoloj. Nia laboro ankaux estas rete bazita; ni cxiuj havas aliron al la sama datumbazo, kun legorajto al cxiuj literoj kaj redaktorajto al unu aux kelkaj literoj deciditaj de la grupo. La granda avantagxo estas ke ecx homoj kun modesta Esperantoscio povas kontribui al la laboro, se ne alimaniere, do per tajpado de la difinoj troveblaj en la Grønborg-vortaro. Cxiuokaze, cxiu vorto estas rigardata de almenaux tri personoj.

La malprofesieco de la Esperantomovado esprimigxas en kolektivaj tradukoj de beletraj verkoj kaj individua verkado de vortaroj. Sed sxajnas ke la teknika evoluo ebligas solvi almenaux la unuan problemon.

pistike65
pistike65 diras:
2010-05-01 08:08
Kaj nun mi legas ke la Dana-Esperanta vortaro aperis! Gratulon. Chu Jens eble rakontos al ni pli?

amike antaudankas
Istvan Ertl
Marcos
Marcos diras:
2007-07-05 16:34
La ĝusta traduko de "klicken" estas "klaki" kaj ne "kliki".

Tamen multan dankon al Ulrich Matthias pro ĉi tiu tre bona recenzo. Ankaŭ mi iomete elreviĝis studinte la vortaron, sed mi tamen ne bedaŭras ke mi antaŭmendis ĝin.
edmundo
edmundo diras:
2007-07-10 15:29
Ĝi plenigas la spacon de dek romanoj, kaj oni tute ne povas kunporti ĝin. Eĉ teni ĝin en la manoj estas malagrable, do oni bezonas tablon por konsulti ĝin. Ŝajne oni elektis maltaŭgajn paperon kaj tiparon. Ĉu vere la merkato postulas, ke vortaro ne nur havu multajn vortojn, sed ankaŭ estu fizike granda?