Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Kroata Esperanto-Ligo oficiale protestas

Kroata Esperanto-Ligo oficiale protestas

de Redakcio Laste modifita: 2007-07-11 21:47
Kroata Esperanto-Ligo akre protestas kontraŭ la propono, ke Marija Belošević, kiu estras konkurantan asocion en Kroatio, iĝu estrarano de UEA. Laŭ la protesto de KEL, la propono de la elekta komisiono de UEA "malestimigas la laboron" de la landa asocio de UEA en Kroatio. La oficiala protesto estis sendita al la komitatanoj de UEA, al ĝia prezidanto Renato Corsetti, kaj al la ĝenerala direktoro Osmo Buller. La oficiala protesto krome aperis en la gazeto "Zagreba Esperantisto", kiu publikigis kvarpaĝan artikolon pri la temo.

La afero ĉirkaŭ la proponata estrara posteno de Marija Belošević leviĝis, post kiam la elekta komisiono de UEA proponis, ke Belošević iĝu estrarano de UEA kun speciala respondeco pri servoj al "naciaj asocioj". Ŝi komence de la 1990-aj jaroj fondis kaj plu gvidas Kroatan Esperantistan Unuiĝon, asocion, konkurantan kun la oficiala landa asocio de UEA en Kroatio.

Kroatiaj esperantistoj publike kaj private plendis pri la propono, kaj iuj elstaraj esperantistoj eĉ minacis eksiĝi el UEA, se la gvidanto de konkuranta landa asocio estos elektita estrarano de UEA. Al tiuj kritikoj akre reagis ano de la elekta komisiono Edvige Tantin Ackermann, kiu asertis, ke la minacoj retiriĝi el UEA estas minaco al la demokratio en la asocio.

Nun Zagreba Esperantisto sub la rubriko "skandale" siavice skribas, ke ĝuste Edvige Tantin Ackermann "laŭ bone informitaj fontoj, kaŭzis la tutan 'aferaĉon'. Komentante ŝiajn argumentojn, la aŭtoro de Zagreba Esperantisto skribas:

Belošević aktivas dum jardekoj en diversaj sferoj. Tion neniu povas kaj eĉ ne volas malkonfirmi. Tamen, ekzistas aferoj pri kiuj oni ne povas silenti, kvankam la kroatiaj esperantistoj silentas jam 15 jarojn kaj lasas ŝin labori. Sed, pardonu s-ino Ackermann, labori en loka, landa aŭ eĉ internacia kampoj estas io alia ol fariĝi estrarano de UEA, ĉar tiam estas bezonataj iomete aliaj kapabloj! Bele skribis en sia diskuto komitatano Sjoerd Bosga, ke li "persone elektus prefere tiujn kiuj serĉas solvojn kaj kapablas kompromisi ol tiujn kiuj serĉas problemojn kaj montras per fingroj al aliaj". Belošević certe estas persono kiu laboras kaj serĉas solvojn, sed neniel kompromisas.

Krom la kompleta teksto de la oficiala starpunkto de Kroata Esperanto-Ligo pri la afero, Zagreba Esperantisto publikigas ankaŭ leteron, kiun Radenko Milošević, eksprezidanto kaj kunfondinto de la konkuranta asocio KEU, direktis al Marija Belošević. Ĉar li ne ricevis respondon, li elektis publikigi sian leteron. Li proponas, ke Belošević almenaŭ portempe retiru sian kandidatiĝon:

La kialo de tiu mia propono estas, ke post dekjara silento mi decidis reagi pri la aferoj kiuj rilatas Vin kaj Vian agadon! Mi menciu nur la tempeston kiu okazis ene de Esperantujo, riproĉojn kaj laŭdojn pro via laboro diversflanke tra la mondo - ĉio ĉi estas malbona por Esperanto, nia Hejmlando Kroatio kaj, finfine, ankaŭ por Vi mem. Al mi ŝajnas, ke krom Via obstina strebado kaj viaspeca agemo, vi povus esti misuzita de iuj, al mi nekonataj, Esperantoaktivuloj.

Renato Corsetti, la prezidanto de UEA, en la komitata diskutlisto nur agnoskis la ricevon de la oficiala protesto de KEL.

- La tuta elekto-procedo estas gvidata de la Elekto-Komisiono, kiu certe ricevis vian tekston pere de la komitata listo, kaj kiu kompetentas reagi al ĝi, se ĝi tion deziras.

Oficiala reago de la elekta komisiono ĝis nun ne aperis en la komitata diskutejo, sed denove tre akre reagis unu el la anoj de la elekta komisiono, Edvige Tantin Ackermann:

- Estas fakto ke sub atako de Zagreba Esperantisto, KEL kaj ĝiaj reprezentantoj ne plu estas Marija Belošević (kvankam peze minacita de Radenko Milošević), sed la Elekta Komisiono kaj specife mi. Por mi ne tro gravas, mi ja bone konas la personojn kiuj tion entreprenis... kaj kun kiuj miaj rilatoj ĝis antaŭ kelkaj tagoj estis pli ol bonaj. Ege grava, serioza kaj pensiga estas la atako al la Elekta Komisiono, kiun vi bonvolos atente pristudi.

Marija Belošević mem ĝis nun publike ne komentis la aferon. Nek ŝi, nek KEU respondis al informpetoj de Libera Folio.

arkivita en:
redakcio
redakcio diras:
2007-07-13 11:22
Intertempe, la 9-an de julio, la Elekto-Komisiono aperigis la suban komunikon en la komitata listo.

Amike
István Ertl, ano de la EK

- - -

Al: S-ro. Vjekoslav Morankic, vicprezidanto de Kroata Esperanto-Ligo

Temas pri la raporto de la Elekto-komisiono.

La Elekto-komisiono legis vian mesaĝon cirkuligitan al la UEA- komitatanoj, 3 julio.

1. Se KEL havas opinion pri la rekomendo de la Elekto-Komisiono, bonvole skribu, nome de la prezidanto (se prezidanto mankas, nome de la aganta prezidanto, ne de vic-prezidanto) de KEL al la UEA-Komitato por konsidero.

2. EK supozas, ke la Komitato plene diskutos diversajn opiniojn kaj faros taŭgan decidon.

La Elekto-Komisiono