Katalunaj esperantistoj pripensas siajn principojn
Ĉu vi scias kial vi estas esperantisto? Ĉu ĉiuj aliaj esperantistoj samopinias? Kial ekzistas UEA kaj SAT, internacie, kaj kial ekzistas Kataluna Esperanto-Asocio kaj Kultura Asocio Esperanta, en Katalunio? Preskaŭ ĉiuj parolas pri la boneco de "lingva diverseco", tamen, se esperantismo estas afero lingva kaj ĉiuj defendas "lingvan demokration", kial samteritoriaj asocioj estas apartigitaj? Tion, kaj multon alian demandis al si aktivuloj de Kataluna Esperanto-Asocio, kiam ili ekverkis principaron pri la celoj kaj valoroj de la asocio. Ili esperas, ke aliaj movadaj aktivuloj donos sian opinion kaj helpos profundigi la programajn dokumentojn.
Ĉu vere nia afero estas nur lingva? Ĉu nia afero povas esti nur lingva? Ĉu entute indas lobii ĉe naciaj aŭ internaciaj organizoj por enkonduki esperanton ĉi tie aŭ tie, aŭ ĉu en la nuna stato de la aferoj, konsidere de la malforteco de niaj rimedoj kaj la malgranda socia bazo nin subtenanta, esperantistoj prefere rigardu internen de sia komunumo kaj plifortigu ĝin?
Certe oni povas aldoni plej diversajn demandojn al tiuj. En la historio de la Esperanto-movado estas ja deklaracioj kaj manifestoj, celintaj respondi al ĉiuj ĉi demandoj.
De pluraj jaroj aktivuloj de Kataluna Esperanto-Asocio rimarkas la mankon de dokumento apoganta nian agadplanon sur debatita kaj interkonsentita fundamento. Ĉi tiu manko malhelpis nin ĝis nun difini strategian planon. Samtempe ĝi montriĝis nemalhavebla por difini la konstruatan asocian identecon, kiu gvidos nian inform-politikon kaj starigos solidan bazon por reagi al novaĵoj, kiel okaze de la ĉi-jara enkonduko de la angla en la unuaj jaroj de baza edukado en Katalunio, kaj de la planoj por igi ĝin pera lingvo de la instruado de pluraj lernofakoj en ĉiuj lernejoj post kelkaj jaroj. Samtempe la manko de tia dokumento malebligis solide kontakti organizaĵojn aŭ aliajn asociojn por prezenti gravajn projektojn.
Sekve, ni eksentis la bezonon analizi la historion de esperantismo, aparte en Katalunio, kaj niajn nunajn bezonojn por trovi vojon antaŭ ni. En tiu kunteksto ni klopodis esplori, ĉu la aliaj Esperanto-asocioj jam faris tiun analizon. Se aliaj jam ĝin faris, ni vidu je kiu profundeco la tasko estas plenumita kaj ĉu estas punktoj, kiujn ni povus alpreni. Aliflanke, se oni ne faris tion, ni demandu nin kial. Cele al tio okazis kunvenoj en la lastaj katalunaj Esperanto-renkontiĝoj kaj estis kreita laborgrupo por antaŭenigi proponon. La sintezo estis longa kaj kompleksa, sed el ĝi rezultis malneto de difino de la asocio esprimanta ĝian agadpolitikon.
Nia propono baziĝas ĉefe sur tri dokumentoj: la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, la Universala Deklaracio de Lingvaj Rajtoj (ambaŭ eksplicite cititaj en la statuto de Kataluna Esperanto-Asocio) kaj la Manifesto de Prago. Ĝuste, inter la Esperanto-dokumentoj ĉi tiu montriĝis la plej proksima al niaj starpunktoj. Tamen ni sentis la bezonon enprofundiĝi en ĝiajn tezojn cele al pli klara kompreno nia- kaj ĉiesflanka.
La Manifesto de Prago difinis la pozicion de la Esperanto-movado en tempo de profunda transformo kaj de Eŭropo kaj de la asocia movado en ĝi, sed ĝi ne konkretigis lingvopolitikon, ĉar ne tion ĝi celis. Manke de posta pli profunda prilaboro, ni sentas, ke ĝi fariĝis kolekto da sloganoj por multaj Esperanto-aktivuloj, kiuj malfacile povas pravigi la asertojn, sed kontentiĝas pri ties frapfrazoj. En si mem, ne temas pri problemo sole de la esperantistoj, ĉar ofte mankas klara konscio ĉe homoj pri la preciza signifo de enmodiĝintaj esprimoj: ekde la klasikaj libereco, frateco kaj egaleco, tra la ne tiom longe modaj progreso kaj solidareco, ĝis la eĉ pli freŝa paradigmo de daŭrigebla disvolvo, diverseco ktp. Tamen por prezenti ideojn, des pli ideojn ne ĝenerale akceptatajn, necesas transiri la kliŝojn.
Krome, ni sentis tro grandan fokusiĝon de la eŭropa Esperanto-movado sur la lingvopolitiko de Eŭropa Unio, kaj neglekton de konkretaj agadoj por la defendo de minoritataj lingvoj en ties landoj. Eĉ asocioj agantaj en agnoskite plurlingvaj ŝtatoj kaj laŭdire subtenantaj la principojn de Prago, bazas sian internan kaj eksteran informadon sur la ŝtata lingvo, kion ni sentas kontraŭdiro. La lingva diverseco en Eŭropo kaj en la mondo kuŝas ĉefe en la starigo de lingvopolitikoj favoraj al la lingvoj sen ŝtata agnosko, pli ol en la defendo de privilegioj de ŝtataj lingvoj en internaciaj organizoj.
Tial ni sentis la bezonon pliprofundiĝi en la Manifeston de Prago kaj pli klare skizi celatan lingvopolitikon. La propono rezultanta el tiu laboro klare spegulas la katalunan devenon de la teksto, kun referencoj al ŝlosilaj ideoj de la kataluna sociolingvistiko kaj de aliaj ideoj lanĉitaj antaŭe, en la 1930aj jaroj en la kataluna esperantismo, kiujn ni tamen taksas de sufiĉe ĝenerala valido, almenaŭ en la eŭropa kadro.
Entute, temas pri labor-dokumento malfermita al la debato kaj al la modifoj. El nia asocia vidpunkto, ni intencas unuflanke helpi starigi internan diskuton pri la asocio kaj ĝiaj celoj, kaj aliflanke fiksi larĝe adoptitajn konkludojn por faciligi postajn pli profundajn ideologiajn debatojn, kaj ĉefe por evoluigi precizajn laborplanon kaj informpolitikon.
En la kataluna Esperanto-medio ni komencis diskuti la dokumenton interne de niaj retlistoj, por ĝeneraligi la debaton inter la tuta aktivularo, kaj atingi vaste interkonsentitan dokumenton por ties aprobo en la venonta jara asembleo de la asocio, en februaro. Aliflanke, ni konsideris interese aŭskulti la opinion de homoj agantaj por la lingvodiverseco kaj de aktivuloj por la kataluna lingvo. Ankaŭ riĉige por ni estus ricevi vidpunktojn ekster la kadro de nia nacia Esperanto-movado. Krome, ni opinias, ke la dokumento povas fariĝi diskutbazo por aliaj asocioj, kaj ni tre ĝojus, se ĝi instigus pli detalan analizon de lingvopolitiko celanta daŭrigeblan kulturdiversecon, en kiu Esperanto centre rolus.
Ideale tiu propono ne devus difini nur horizonton, kiun ni strebu atingi, kiel ni provis fari per nia principaro, sed ankaŭ vojojn por ĝin atingi.
Laste, ni volas aldoni, ke ni plene konscias, ke la socio evoluas, same kiel la societoj kaj la homoj. La samajn okazaĵojn oni sendube komprenos ne sammaniere post kelka tempo. Do, perioda revizio kaj ĝisdatigo de dokumentoj kiel tiu, kiun ni proponas, estas normala kaj dezirinda, same kiel okazas pri la cel-deklaro de UEA, staranta ĉekape de ties dekjara strategia laborplano. Eĉ pli: ni komprenas, ke ju pli detala estas teksto, des pli diskutinda kaj velkema ĝi estas.
Tamen, ni surprenas la respondecon kaj kuraĝigas vin profunde diskuti la proponon kaj esprimi libere vian opinion por riĉigi ĝin per viaj kontribuoj.
Ferriol Macip
Gemma Armadans
Guillem Sevilla
Hèctor Alòs
Joan Inglada
Lluís Batlle
Celoj de la Asocio
a) Instigi en la katalunlingva teritorio la uzadon de la propra lingvo kaj de esperanto, kiel neŭtrala internacia helplingvo, kiel la plej bona eblo por lingva demokratio, garantianta la valorojn de la lingvaj rajtoj, de la lingva diverseco kaj de la rajto al plena komunikado inter homoj kun malsamaj lingvoj
b) Diskonigi la katalunan kulturon en la mondo kaj aliajn kulturojn en la katalunlingvaj teritorioj
Valoroj de la Asocio
a) La lingvaj rajtoj, komprenitaj kiel nedisigebla komplemento de la homaj rajtoj
b) La lingva diverseco, komprenita kiel esenca parto de la kultura diverseco
c) La rajto al plena komunikado inter homoj kun diversaj lingvoj, kiel rimedo por venki la antaŭjuĝojn, survoje al packulturo
Kiuj estas niaj principoj?
En nia aktivado por la lingvaj rajtoj ni konsideras, ke:
- La lingvaj rajtoj, disvolvitaj surbaze de la homaj rajtoj, estas esenca elemento de libereco kaj paco.
- La egalecon de lingvaj rajtoj eblas akiri nur en situacio de funkcia samniveleco inter la lingvoj, tiel ke nenio instigus miskompreni, ke ekzistas lingvoj pli taŭgaj por difinitaj celoj, kvankam la plej privilegiitaj tavoloj de la hegemoniaj komunumoj ofte instigas tion pensi al multaj per sia milita, ekonomia aŭ politika potenco.
- La diverseco estas garantio de kultura riĉo. La sennombraj formoj fari kaj diri estas parto de la komuna homa heredaĵo, akumulita dum jarmiloj. Ni volas kontribui al la vivtenado de la kultura diverseco kaj, aparte, de la lingva.
- La komunikado inter la diversaj komunumoj estas necesa por interkonatiĝo, helpanta al la libereco de ĉiu el ili, kio estas fundamento de paco. La flueco de komunikado inter la komunumoj kreskigas senton de solidareco kaj samtempe ebligas, ke la diversaj kulturoj reciproke riĉigu unu la alian. Ni volas kontribui al tio, ke la informfluoj fariĝu vere multflankaj.
- Ni konsideras nesufiĉa la pretendon korekti la preskaŭ-monopolon de unu nacia lingvo en la monda interkomunikado per oligopolo de malmulto da lingvoj.
- Ni konsideras la dividon inter lingvoj internaciaj, naciaj kaj regionaj, manifestiĝo de lingva imperiismo. Neŭtrala lingvo, kiel esperanto, povas agi kiel ponto, favorante kaj substrekante la plenan egalecon de la lingvoj.
- La uzado de neŭtrala internacia helplingvo, aŭ interlingvo, ne devas negative influi la ĉiutagan vivon de la lingvaj komunumoj kaj oni devas ĝin rezervi, pere de taŭgaj lingvopolitikoj, por specifaj funkcioj, por ne damaĝi la ekologian ekvilibron inter ili.
- Cele al la kontribuo al tiu ekvilibro, ni konsideras necesa pozitivan diskriminacion por atingi la normaligon de la minorigitaj lingvoj en ties teritorio kaj tiel defendi la lingvan diversecon.
- La uzado de interlingvo ne ekskludas tiun de aliaj lingvoj: ni konsideras konvene instigi la lernadon de fremdaj lingvoj, ĉefe de tiuj geografie kaj kulture proksimaj. La pasiva plurlingveco estas taŭga eblo por helpi la komprenon de pliaj lingvoj sen damaĝi la propran.
- La uzo de interlingvo neŭtrala kaj facila estas grava, sed malsufiĉa per si mem. Kvankam ĝi estas praktika pruvo de la egaleco inter la lingvoj, kaj ni konstatas, ke tiu justa starpunkto enradikiĝas en konsiderinda parto de la esperantolingvanoj, ni konsideras, ke estas grava la plua edukado al la valoroj de la egaleco de rajtoj, aparte de la lingvaj.
Normaleco = Egaleco ≠ Egaligo
Mi ankaŭ dubas vian aserton ĉefe vidinte kaj spertinte la realan kaj kalkuleblan solidaremon de katalunaj esperantistoj (kaj malesperantistoj) rilate al okcitana lingvo kaj kulturo.
En ĉiu momento la dokumento de la katalunoj parolas pri lingva teritorio, tute ne pri lando nek nacio. En la oficiala teritorio hispania nomata Katalunio, la okcitana lingvo ankaŭ estas plene oficiala lingvo samnivele al kataluna, nur pro eta okcitanlingva valo. En la cetera okcitanlingva teritorio, la lingvo havas nenian rajton, kaj mi ja dezirus plenan aplikadon de pozitivan diskrimacion tie, samkiel certe deziros konsciaj arpitanoj, bretonoj, korsoj, eŭskoj, frisoj, soraboj, kimroj, skotoj... eĉ irlandlingvaj irlandanoj en sendependa ŝtato daŭre lingve kolonigita.
La mannifesto parolas nur pri lingvaj teritorioj kaj postulas lingvajn rajtojn sendepende de nacioj, landoj, respublikoj kaj reĝlandoj.
Bonvolu rimarki la fakton ke oni ne mencias lingvojn "minoritataj" sed "minorigitaj", nur tiu lasta nuanco jam pravigas la okan punkton kiel homan rajton.
La avantaĝoj de ne tro rigida konsekvenceco
Respekto al diverseco
La pozitiva diskriminacio de loka lingvo nenial forpuŝas diversecon. Ĉiuj lingvoj de la mondo havas lingvan teritorion, ankaŭ la romaa, la jida kaj la sefarda. Ĉiuj, krom Esperanto. Tial pozitiva diskriminacio de lingvo en ties teritorio protektas ĝin el la hegemoniaj ŝtataj lingvoj, nuntempe ĉie okazanta. En la mondo estas pli oll 6000 lingvoj kaj nur 250 ŝtatoj. Kaj tial ni celas respekton por ĉiuj lingvoj dum klopodas ke franca ne forpuŝu la okcitanan, germana ne forpuŝu la soraban, nederlanda ne forpuŝu la frisan, pola ne forpuŝu la kaŝuban, kaj tiel plu senfine...
Unu aŭ pluraj asocioj? Strategioj
Pri la menciitaj aliaj du asocioj mi ne povas juĝi. Sed ja povas esti bonaj kaŭzoj por havi pli ol unu asocion. Se ekzemple la du Esperanto-parolantoj s-ro A kaj s-ino B ne ŝatas unu la alian, eble ili ne longe eltenos en la sama loka klubo. Tio signifas, ke verŝajne unu el ili perdiĝos por Esperanto, se ekzistas nur unu klubo - kaj ili ambaŭ povos plu esperantumi, se estas du kluboj. Tial (kaj pro sociologia kaŭzo) du kluboj de po dek membroj post eventuala kuniĝo verŝajne ne atingos dudek, sed nur dek kvin membrojn.
Eble ankaŭ la E-aktivuloj s-ro C kaj s-ino Ĉ havas malsamajn opiniojn pri strategiaj deklaroj - eble C opinias, ke necesas en E-asocio instigi ankaŭ la uzadon de la propra lingvo kaj diskonigi la propran kulturon; dume Ĉ opinias, ke E-asocio limigu sin al Eo, ĉar ja jam ekzistas asocioj, kiuj engaĝiĝas por la nacia lingvo. Eble D opinias, ke en la informado necesas komuniki, kiom belajn feriojn eblas pasigi en la internacia etoso de Esperanto-renkontiĝoj. Dume E ne ŝatas varbi homojn, kiuj ĝuas Esperantujon, sed volas varbi batalantojn por Eo - li do atentigas pri lingvaj rajtoj kaj subpremataj minoritatoj. Eble F ŝatas la vortojn "esperantisto" kaj "E-movado", dum G preferas paroli pri "Esperanto-parolantoj" kaj "E-komunumo".
En tiaj kazoj estas malfacile kunlabori kaj komune krei tekstojn. Se ekzistas nur unu E-asocio, eble po unu el la nomitaj homoj rezignas pri E-aktivado. Se ekzistas du asocioj, ili eble ambaŭ trovos sian lokon por paralele progresigi Esperanton. Ja ekzistas sufiĉe da homoj por varbi al Eo, ĉu ne?
Mi cetere kredas, ke estas tre malfacile decidi, kiu el la nomitaj (kaj aliaj) starpunktoj estas "ĝusta"; ankaŭ ne indas perdi multan energion en diskutoj. Temas pri malsamaj opinioj - eble Eo povas progresi surbaze de ambaŭ.
La esenca kriterio por E-asocio, ĉu ĝi entute bone agas, estas laŭ mi ĝuste tio: Ĉu ĝi sukcesas disvastigi Esperanton, ĉu ĝi kreas novajn E-parolantojn, ĉu la membronombroj kreskas de jaro al jaro? Se oni aplikas tiun kriterion, ŝajne io misfunkcias ĉe UEA kaj la landaj asocioj - ja la nombro de individuaj membroj de UEA stagnas ĉe ĉ. 5000 homoj dum la pasintaj ses jarcentoj; kaj ankaŭ la landaj asocioj ne progresas. La Manifesto de Prago tion ne ŝanĝis - eble do ĝi ne montras la vojon al progreso.
Se ekzistus alia iom granda internacia E-organizo, simile neŭtrala, oni povus eble decidi, ĉu temas pri principa neebleco disvastigi Esperanton aŭ ĉu la kaŭzo dependas de strukturaj kriterioj. Tia organizo ne ekzistas, la Civito estas tre malgranda kaj ankoraŭ tro juna.
Cetere kadre de la Civito-fondiĝo oni povis konstati fortan kritikadon kontraŭ ĝi kaj la fakto, ke fondiĝis plia strukturo. Kial? En la movado por mediprotektado ekzistas multaj diversaj organizoj kaj same en aliaj movadoj - kial ne ankaŭ en la E-movado? Same ekzistas multaj diversaj organizoj en Francio kaj Hispanio, sen centra tegmento - kial ne ankaŭ en Esperantujo? Mi opinias, ke plureco funkcias pli bone ol monopolismo. Ni ne timu la konkurencon en tio, sed ĝoju, ke ni povos lerni el spertoj akiritaj laŭ pluraj malsamaj vojoj. (Eble indas aldoni, ke mi gvidas la asocion EsperantoLand, kiu estas sendependa de la UEA-strukturo.)
Pri strategioj
Antaŭ kelkaj monatoj mi legis kun granda intereso libron de Jim Collins kaj Jerry I. Porras kun la angla titolo "Built to last. Successful Habits of Visionary Companies" (Konstruita por daŭri. Sukcesaj kutimoj de viziaj kompanioj). Kvankam ĝi traktas komercajn entreprenojn, mi havas la impreson, ke oni povas lerni el ĝi, se oni okupiĝas pri strategioj. Estas pluraj ekzemploj de valorokolektoj, kutime en po du ĝis kvin vortoj. Oni krome trovas atentigojn kiel "Ne eblas 'krei' aŭ 'difini' filozofion de entrepreno, sed nur malkovri." Kaj oni atentigas, ke la tuta teksto ne valoras multe, se oni ne aplikas ĝin praktike. Eble ni demandu nin, kie la pragaj tezoj senteblas en la praktika vivo de E-asocioj.
Kial du?… Sed ĉu vere “du”?
La komparo ne similas al, ekz., Newton kaj Galileo, sed inter ajna el tiuj du kaj kreteno kiu opinias ke la Tero platas.
Esperant*ist*a
"Esti aŭ ne esti, jen la demando!"
Ĉu esti aŭ ne esti, — tiel staras nun la demando
Mi ne komprenas
Kiel unu el la kulpantoj de la manifesto, mi klarigos ke ni, estas pro lingva diverseco kaj samrajtigo de ĉiuj lingvoj. Jen unu el ĉefaj kialoj de nia esperantigo. Oni nur parolas pri lingvaj teritorioj kaj al samdigneco kaj samrajtigo de ĉiuj lingvoj ni celas agi.
Mi ankaŭ ne komprenas kial vi taksas fian la 8an punkton. Pozitivan diskriminacion ricevas ĉiu ŝtata hegemonia lingvo en siaj ŝtatoj, almenaŭ ĉiuj en Eŭropo krom Irlando. La privilegiojn de la pola en Pollando, kaj tiujn de la dana en Danio, ni petas ne nur en ŝtatoj sed en ĉiuj lingvioj.
Kvankam ĉiuj landoj estas plurlingvaj (eĉ Portugalio!), malmultas landoj kiel Belgio pritraktantaj ĉiujn lingvojn samrajte.
Konklude, ĉu fias postuli ke, rilate al lingvoj, oni ne politiku laŭ ŝtatoj sed laŭ lingvaj teritorioj?
Mi ankaŭ ne komprenas
Se ekzistas nur la ebleco esti Katalunisma aŭ ne, ekzistas multaj gradoj kaj manieroj de Danismo. Plurismo, ne purismo, estas konsiderata Dana valoro, do Danaj naciistoj devas sufiĉe multe peni por sukcesi. (Bedaŭrinde ili estas pli penemaj ol oni povus esperi.)
Ĉu vi parolas sole?
Ĉu danlingvano en Kopenhago rajtas spekti televidon en propra lingvo? Ĉu oni povas aĉeti kelkajn ĵurnalojn en la dana? Ĉu eblas aŭskulti diversajn radiojn dane? Ĉu la indikiloj estas en la dana? Ĉu la menuoj en la restoracioj? Ĉu vi rajtas uzi la danan en tribunalo? en kortumo? en la oficialaj dokumentoj? Ĉu vi uzas la danan por plenigi viajn dokumentojn pri taksoj aŭ kiun alia ajn registara dokumento?
PAROLANTOJ DE PLIMULTO EL LINGVOJ DE NIA PLANEDO NE HAVAS TIUJN RAJTOJN!
Pri danismo mi multon ne scias. Mi ja subtenus ĝin en danlingva Danio kaj malsubtenus ĝin frislingva Danio, en Feroaj Insuloj aŭ en Grenlando.
Frislingva Danio eksas…
Sed laŭ ĉiuj ĵusaj raportoj kiujn mi vidis pri la lingva situacio de Danio, la lasta Dania frislingvano mortis antaŭ kelkaj jardekoj. :-(
Sed ni jes havas kelkajn germanlingvanojn en la suda parto de Jutlando. Miascie ili nur parte havas plenrajtojn, ekzemple kiam iu Dania germano proponis ke la urbo Aabenraa ankaŭ aperu stratŝilde kiel Apenrade (la Germana nomo de Aabenraa), ekis fortaj protestoj en la loko. Se vi iom kapablas danlegi, vidu je http://jp.dk/arkiv/?id=955295
La titolo signifas ”Ĉu Aabenraa nomiĝu Apenrade”?
Cetere, en Danio multaj homoj (precipe junuloj) spektas preskaŭ nur Anglalingvajn televidprogramojn (tamen plejofte dane subtekstitajn).
Lingvaj rajtoj
Alia afero estas la publikaj institucioj. Baze ĉio estas en la Dana, kaj mi ne havas superrigardon kiom oni tradukas kaj interpretas, devige kaj libervole; mi tamen kredas ke ekzistas reguloj garantiantaj, ekzemple, al neDanlingva akuzito interpretadon. Pli problema estas la gepatralingva instruado al eksterland-devenaj infanoj en la publika bazlernejo; ĉi tie la Danismo vere detruis multe dum la lastaj jaroj. Antaŭe ĝi estis pli detrua en Gronlando kaj Ferooj, sed tie nuntempe okazas kuraĝiga rekonstruado.
Ĝuste pri Gronlandanoj kaj Feroanoj necesas atenti ke ili individue havas lingvajn rajtojn ne nur en sia devenlando, sed ankaŭ en Danio, kaj ne nur je sia gepatra lingvo, sed ankaŭ je la Dana. Se tiuj nordAtlantikaj insuloj havu kvalifikitajn kuracistojn, geologojn, ekonomiistojn ktp., necesas ke ili sendu kelkajn studentojn eksterlanden, kaj superan edukon ili ne povos akiri, se ili ne jam infanaĝe lernas la fremdan lingvon en kiu ili studos. Aliflanke, dum la studentoj estas ĉi tie, ili havas rajtojn koncerne sian denaskan Gronlandan aŭ Feroan. Pluraj Kopenhagaj bibliotekoj abonas la gazetojn Atuagagdliutit, SermitsiaK kaj Dimmalætting, ekzemple. Mi tamen imagas, bedaŭre, ke tio ne estas leĝe garantiita, sed okazas pro memvola iniciato de la bibliotekoj. Aliaj rajtoj plenumiĝas pro la teknika evoluo; ekzemple la ĉiutaga televida novaĵelsendo de KNR (la Gronlanda Radio) estas spektebla ĉe ĝia hejmpaĝo.
Do, jes, mi opinias ke lingvo estas persona afero, ĉar alie ne havus sencon paroli pri lingvaj rajtoj. La devo de la socio estas garantii al ĉiu sia ano la eblecon fieri pri sia denaskaj lingvo kaj kulturo, aŭ almenaŭ aktive malhelpi ke iu hontos pri ili. La lukto por gepatralingva instruado en la bazlernejo kaj la lukto por konservi la rolon de la Dana lingvo en la plej supera edukado estas unu sama lukto -- sed tion ne komprenas primitiva Danismo, kaj mi dubas ĉu Katalunismo povos instrui al ni tre multe pri tio.
Lingvoteritorioj en Danio
Krome, mi sxatus rimarkigi, ke la oka punkto tekstas, ke lingvoteritoriojn oni uzu por defendi minorigitajn lingvojn, ne lingvajn plimultojn. Gxi ekzemple neniel asertas, ke oni cxie starigu la principon kaj dividu la mondon per lingvolimoj. Tial oni neniel povus gxin uzi en teritorio kiel Danio por ekz. malhelpi la enkondukon de la lingvoj de enmigintaj grupoj en la lernejojn. Male, tio estus plenplene kongrua kun la principaro, kaj ecx la nauxa punkto instigus la instruadon de tiuj lingvoj ankaux inter danlingvanoj.
La teksto klare konsideras la starigon de lingvolimoj rimedo por la dauxrigo de la lingva diverseco. Eventuale, eblus diskuti, cxu tiu rimedo (ekz. kontentige funkcianta en plurlingvaj sxtatoj kiel Svislando, Kanado kaj Belgio) kauxzas pli da malbono, ol la celata bono. La principaro konsideras, ke indas gxin uzi, tamen samtempe proponas agadojn, kiuj kontrauxstaras eventualajn miskonsekvencojn (ekz. en la nauxa kaj deka punktoj).
Kroma diskuto povus stari cxe tio, kion oni konsideru endangxerigita lingvo, cxar evidente inter naciistoj (ekz. la "danistoj", kiujn vi priskribas; por mi pli proksimas franciaj sintenoj) ilia lingvo staras en dangxero, kvankam temas pri cxiutage kaj cxiunivele uzataj lingvoj. Mi ne kredas, ke tia teksto devus enkonduki mezurilojn por distingi efektivan endangxerecon kaj naciisman paranojon.
Elemente
Ne lingvoj sed homoj
Povas stari principa problemo pri tio, kiam lingvokomunumo akceptas sian malaperon, tamen neniam temas pri unuvocxaj akceptoj kaj ecx la principaj akceptantoj ofte diras ion, sed agas male: estas ja multaj ekzemploj de homoj taksantaj, ke ilia denaska lingvo estas fusxajxo, sed tamen gxin plutransdonas al la sekva generacio kaj uzadas gxin en amikaj, fermitaj rondoj (kvankam ili jam regas la hegemonian kodon).
En si mem la problemo kusxas en tio, ke ekzistaj homoj konsiderantaj, ke ili parolas fusxan lingvon: "fusxa lingvo" ne ekzistas. La celo estas malaperigi la fonton de la ideologio kreanta tiujn antauxjugxojn. Temas pri tre kompleksa celo, sed jen la cxefa strebo. Kaj la celo ne staras pro la beleco de kolektado, sed pro la propra sperto, ke en tiaj okazoj, la parolantoj de sxrumpantaj lingvokomunumoj fartas malbonege: neniu sxatas, ke oni konsideru lin strangulo, malnovulo, naciisto k.s. Ni kontrauxbatalas la mankon de memestimo de tiuj homoj, pro la sola fakto, ke ili parolas lingvon, kiun la oficiala ideologio konsideras acxajxo (aux, eventuale, muzeindajxo).
nur informe
Pri lingva teritorieco
"La principo de la teritorieco de la lingvaj rajtoj povas esti ekvivalenta al la koncepto de protektitaj spacoj de la naturaj ekologiaj sistemoj. Temas pri la konservado de difinita ekosistemo cele al tio, ke plu ekzistu en gxi specifa tipo de lingva organizado -aux, almenaux, kun la minimumaj adaptaj sxangxoj".
La teksto estas originale verkita en la kataluna kaj estas pensita por kataluna kunteksto, kie la koncepto sxajnas tre konata. Fakte la Universala Deklaracio pri Lingvaj Rajtoj ricevis kritikojn, pro tio, ke kelkaj taksas, ke la principo de teritorieco ne estas universale enkondukebla (i.a. en Baraton). Tial en nia enkonduko ni emis substreki, ke kvankam "ni taksas [la principojn] suficxe ĝeneralaj, almenaŭ en euxropa kadro", ili ja estas pensitaj por difinita socio en difinita tempo.
pluinforme
"Sxajne gxis nun levis kontrauxstaron nur la oka punkto" -- Hector, ĵuse
Dankon pro la ridige aŭ okulfrape rekta kaj konscia nego ke ĵusa diro mia eĉ estas diro. (Mi celas la diron mian tuj antaŭ la via ĉi-supre, titolitan "nur informe".) Ne tute regule mi trafas sperton vere tian; ĝi estas plisanigema, kaj ignoro plena povas foje efiki pli agrable ol ignoro netuta.
Mi eksplicitigos, kaj laŭ via bontrovo eble vi same ignoros:
Ĉe mi la respektivaj punktoj de la koncerna labor-dokumenta teksto levas:
Celoj de la Asocio
a) kontraŭstaron
b) subtenon
Valoroj de la Asocio
a) kontraŭstaron stabilan, pro la krominformo ke per "la lingvaj rajtoj" la verkintoj celas temigi interalie la idearon de la UDLR ("Uuuuu, doloro!")
b) mildan procirkonstancan subtenon, sed nealiĝon al la valorigo de tio kion la verkintoj evidente komprenas kiel lingvan kaj kulturan diversecojn
c) kontraŭstaron stabilan, pro la supozenda signifaro de "rajto" kaj "plena komunikado" celita de verkintoj ĉirkaŭbrakantaj la UDLR
Principoj
1) malkonsenton
2) malkonsenton
3) nealiĝon pro ĝia mispensado
4) partan konsenton
5) partan konsenton
6) partan konsenton
7) malkonsenton
8) preskaŭ abomenon, same post via plua parolo ĉi-supra
9) nealiĝon pro ĝia mispensado
10) pri ĝia plejparto precipe konsenton, sed pri ĝia konkludo kontraŭstaron
Mi tamen pensas ke agado gvidata de tiu dokumento helpus al iuj bonaj sekvoj.
Peto pri pliklarigo
en ordo
Ĝojigas kaj admirigas min via teama esploro pri tiuj indaj temoj kaj via celado al plia klareco pri tut-asocia deziraro. Via dokumento rezultas tre fremda al mia deziraro pri tio, kiel homoj kaj homgrupoj traktos unu la alian rilate al neinterkomprenebleco de iliaj lingvoj.
Mi dankas ke vi instigis min ja legi la Universalan Deklaracion pri Lingvaj Rajtoj, malgraŭ la hororo de la sperto -- hororo por la homoj kiuj ŝajne sincere verkis aŭ subskribis tian tekston. Iuj eroj el ĝia analizo estas eĉ tre trafaj, kaj la artikolojn 31-34, pri propraj nomoj, mi ja subtenas, sed la cetero...
La Manifesto de Prago estas nemalbona, sed tamen danĝeroriĉa. Mi neniam alproksimiĝis al aliĝo al ĝi kiel tuto. Mi kaj eble ankaŭ vi pensas ke ne troveblas en ĝi spuroj de unu malantaŭa lingvopolitiko kohera kaj rivelebla kiel gvidinta ĝin aŭ esence ĝia. Via provo "enprofundiĝi en ĝiajn tezojn cele al pli klara kompreno nia- kaj ĉiesflanka" ŝajnas al mi liveri nenion ajn kiun eblas kompreni kiel aplikadon de la Manifesto al la katalunlingva situacio sen kunaplikado de multegaj kromaj principoj kredeble eksteraj al la Manifesto.
La proponatan unuan celon de la asocio mi kontraŭstaras ĉar ĝi nomas valoroj aferojn, kiujn vi plu priskribis sub "Valoroj de la Asocio" kaj pri kiuj mi jam skizis (ĉu nekompreneble?) mian neakcepton, kaj ĉar mi kredas:
1) ke neniam povos esti sencohave aŭ eĉ dece, priparoli "lingvajn teritoriojn"; (vi nepre bezonos anstataŭigi tion per alinuancara termino -- rapidu trovi ĝin!)
2) ke ne ĉe ĉiu homo unu el la homaj lingvoj estas ties "propra lingvo"; (kvankam preskaŭ ĉiu havas ĉefan lingvon, lingvon plej regatan)
3) ke la lingvopolitiko, kiun laŭ mia kompreno skizas tiu unua celo, efikus pli maldemokratie ol demokratie!
Eble jen montriĝas iuj fundamentoj de nia malkonsentaro pri tiaj aferoj:
- El la multaj renkontitaj de mi analogioj inter lingvo kaj vivaĵo aŭ specio, mi taksas validaj nur kelketajn tre modestajn.
- Mi agnoskas ĉe neniu rajton al ia komunikado kun iu ajn alia homo. Do ankaŭ ĉe mi ne.
- Ĉe komunikado ene de organizo aŭ inter homo kaj organizo (ekz. registaro, laborejo aŭ lernejo), por malfavori precipan unulingvecon de organizo kies propraj ekzistokialoj ne mem temigas plurlingvecon mi bezonus neordinaran situacion kiel kialon.
- Mi ne kredas ke, kiam ni volas ke ĉiuj homoj havu certan dezirindan sperton aŭ situacion, tiam ĝenerale taŭga kaj deca vojo al tio estas elpensado kaj proponado de ne antaŭe agnoskataj rajtoj, kaj persvadado celanta por ili vastan agnoskiĝon, ekz. en internacia juro. Mi ankaŭ ne kredas ke ĝi estas taŭga aŭ deca vojo specife en la klopodado mildigi kaj iam finigi la malfeliĉojn de homoj rilate al lingvoj.
- Ĉu vi miras ke mi nomas min unu el la "homoj agantaj por la lingvodiverseco", do tiuj pri kies opinioj pri via dokumento vi kunverkintoj esprimis intereson? Mia agado por lingva diverseco celas ankaŭ specife lingvodiversecon (t.e. multnombreco de distingeblaj homaj lingvoj, kaj diverseco specife inter tiuj distingeblaj lingvoj, kaj klopodoj malhelpi malpliiĝon de tiu multnombreco kaj tiu diverseco), sed mi devas koncedi ke laŭŝajne tia lingvodiverseco principe malpli valoras al mi ol al vi. La lingva diverseco kiun mi volas heredota de ĉiuj estontaj estas multe pli ampleksa ol tio. Vi neniel devas voli la samon.
pri rajtismoj
Nekompreno
kieloj de rajtado
Oni malfortigas sin, kredante je rajtoj. Ĉiuj rajtoj de ĉiuj ekzistas sole kiel abstraktaĵoj konstante dependantaj de la bonfarado de aliaj homoj en la mondo. Rajtoj ekzistas kiel interkonsentoj interkonsentitaj de iuj -- neniam de ĉiuj (ĉu vi rimarkis?), malgraŭ la kutimaj kontraŭaj asertoj devigitaj de 250-jara tradicio. Rajtoj ekzistas kiel interkonsentoj plenumataj -- pli-malpli plenumataj! -- per la konstanta agado de multegaj kontribuantoj.
Kaj kiel oni traktu la kunprovizantojn de rajtoj/bonoj kiujn ĝuadas aliaj aŭ oni mem? Kiel oni traktu la homojn kiujn oni volas kiel kunprovizontojn de rajtoj/bonoj kiujn ĝuadu aliaj aŭ oni mem? Kiel oni alparolu ilin?
Ne martelante pri rajtoj! Nek pri iliaj devoj.
Plej ofte estas senutile, kaj efikas kontraŭcele, kaj alie malutilas, paroli kvazaŭ iuj ies rajtoj ekzistas nesubjektive, al alparolato kiu ne agnoskas tiujn rajtojn. Homo aŭ homgrupo tiel parolanta normale ŝajnas al la alparolatoj aroganta -- malaŭskulta -- senrespekta -- malpli facile respektebla. "Libervole mi igas min via instruanto pri la veraj rrrrajtoj de mi/ni/ili, la kompatinduloj kiujn vi tiele mistraktas!" Aŭ nemalofte, "Fiularo, plenumu vian esencan devon (deklaritan de mi)!" Parolmaniero surda kaj absurda, entreprenite de homo kiun la alparolato ne antaŭe konsentis akcepti en la rolon de instruanto pri vivo. Tiurilate mi atentigu pri la angla verbo "to hector" (ĉu kun alilingvaj kuzoj?) kiel averto kiun tamen en unuopula parolo ne bezonas nia Hèctor.
Homoj dezirantaj helpon al pli bona situacio por aliaj aŭ por si ne diligente ridindigu sin tiel, kvazaŭ tio venigos tion, kion ili volas. Anstataŭe ili parolu pri la bono kiun ili volas por iuj aŭ ĉiuj, elmontrante la bonecon de tiu bono kaj la bonecon, por la kunprovizontoj, de la klopodado provizadi ĝin, kaj agnoskante la malfacilojn de tiu provizado kaj helpante al solvoj pri ili. Ili memoru ke ili estas petantoj kaj ĝoju en taŭga petado. Plej grave, ili mem nun agadu por provizi al homoj ĝuste tiun bonon! kaj provizi al neniu la malon!
(Kaj mi opinias ke agado gvidota de via nuna dokumento provizos al iuj la malon.)
Pri aliaj aferoj, Ferriol, mi esperas ke povas helpi la ĉi-supra komento titolita "en ordo".
Normaleco = Naciismo