Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Konisi Gaku kaj Endre Dudich honoraj membroj de UEA

Konisi Gaku kaj Endre Dudich honoraj membroj de UEA

de Redakcio Laste modifita: 2007-08-06 19:35
Konisi Gaku el Japanio kaj Endre Dudich el hungario estis elektitaj honoraj membroj de UEA. La decido, farita de la komitato de UEA sabate, estis anoncita en la inaŭguro de la Universala Kongreso de Esperanto en Jokohamo en dimanĉo. En la inaŭguro faris sian adiaŭan paroladon la eliranta prezidanto de UEA, Renato Corsetti. Dimanĉe kunsidis ankaŭ la laŭtemaj subkomitatoj de UEA, kaj komenciĝis la prelegoj de la Internacia Kongresa Universitato.

Konisi Gaku naskiĝis en 1934 kaj eklernis Esperanton en la aĝo de 13 jaroj. Li estis interalie membro de la Akademio de Esperanto kaj ano de la konsilio de Japana Esperanto-Instituto. Li amplekse tradukis el la japana, interalie la romanon "La Neĝa Lando" de Yasunari Kawabata. Li ankaŭ verkis origine en Esperanto. Kolekto de liaj sciencfikciaj verkoj aperis sub la titolo "Vage tra la dimensioj". Li verkis krome lernolibrojn, estis ĉefo de la redakta komisiono de la Nova Esperanto-Japana Vortaro kaj ĝenerale aktivis plurkampe.

Endre Dudich samkiel Konisi Gaku naskiĝis en 1934. Li eklernis Esperanton en 1962. Li estis profesoro pri geologio en la universitato de Sopron en Hungario, kaj verkis multajn sciencajn publikaĵojn en Esperanto, interalie la librojn "Ĉu vi konas la teron?" kaj "La lumo nutranta". Li krome amplekse tradukis al Esperanto el multaj lingvoj. Li estas honora prezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio ekde la jaro 2006.

La nomoj de la novaj honoraj membroj estis anoncitaj en la solena inaŭguro de la kongreso, kiu okazos dimanĉmatene ekde la 10-a horo. Dum la solena inaŭguro faris paroladon Renato Corsetti, la eliranta prezidanto de UEA. La teksto de lia parolado jam pli frue aperis en Libera Folio.

Same dimanĉe estis inaŭgurita la preleg-serio de la Internacia Kongresa Universitato, kaj okazis kunsido pri la kongresa temo. Ankaŭ la subkomitataj kunsidoj komenciĝis dimanĉe. En la subkomitato pri financoj oni decidis, ke la baza membrokotizo de UEA altiĝos je unu eŭro, de 57 al 58 eŭroj jare. Dimanĉe oni eksciis ankaŭ, ke Japanio nun estas la lando kun plej multaj individuaj membroj de UEA, pli ol 800. Kutime plej multajn individuajn membrojn havas Francio, sed pro la kongreso pli da japanoj aliĝis al UEA.

Dum la dimanĉaj kunsidoj klariĝis aldone, ke Meksika Esperanto-Federacio plu povos konservi sian statuson kiel landa asocio de UEA en Meksikio. Dum iom da tempo aspektis, ke la asocio ne plu plenumas la necesajn kriteriojn, ĉar ĝia membrokvanto falis sub 25, sed intertempe venis informo, ke la asocio denove havas sufiĉe da anoj. Pasintjare vekis iom da atento la aliĝo de Meksika Esperanto-Federacio al la Civito, des pli, ke pluraj gvidantoj de la asocio eksciis pri la aliĝo nur post kiam la afero estis disanoncita de la Civito.

Dimanĉe vespere en salono Zamenhof okazis la nacia vespero kun kvar programeroj, du tradiciaj japanaj dancoj kaj du muzikaĵoj. Kiel parton de la prezento de la japana nacia kulturo oni povus konsideri ankaŭ la sistemon de rezervitaj sidlokoj en salono Zamenhof. Se oni volis sidi kun amiko, oni devis eniri kune, por ricevi biletojn por apudaj seĝoj. La kongresanoj krome anticipe ricevis averton, ke ne eblas eniri la salono dum la programeroj, sed nur dum la paŭzoj inter ili.

Ambaŭ rimedoj ŝajne estis enkondukitaj por malhelpi la oftan ĝenon, kaŭzatan de kongresanoj kiuj eniras, eliras, aŭ ŝanĝas sidlokon dum la prezentado de programeroj.

Vespere dezirantoj povis partopreni komunan vesperan promenadon ĉe la marbordo. Aliĝis tamen nur kelkdek homoj. La vetero en Jokohamo en la kongresaj tagoj ĝis nun estas varma, kaj ne pluvas. La varmo ne tro ĝenas la kongresanojn, ĉar estas klimatizo ĉie, eĉ en la vagonoj de la metroo.

La kongresejo de la ĉi-jara UK estas tre granda, kaj la esperantista kongreso uzas nu du el ĝiaj etaĝoj. En aliaj partoj de la granda kongresejo okazas aliaj aranĝoj.

arkivita en: ,