Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / La kongresa rezolucio

La kongresa rezolucio

de Redakcio Laste modifita: 2007-08-11 12:11
La ĉi-jara kongresa rezolucio atentigas pri "la akuta neceso konsciiĝi pri interkulturaj problemoj en kaj ekster la Esperantokomunumo, kaj rilati kun instancoj kaj asocioj kiuj jam okupiĝas pri tiaj problemoj". Ni publikigas la tutan rezolucion, akceptitan de la komitato de UEA vendrede la 10-an de aŭgusto.


Rezolucio de la 92a Universala Kongreso de Esperanto

La 92a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninta en Jokohamo (Japanio) kun 1900 partoprenantoj el 57 landoj kun la temo "Okcidento en Oriento: akcepto kaj rezisto",

Konstatinte, ke ideoj kaj influoj moviĝas ambaŭdirekte inter "Okcidento" kaj "Oriento", sed ke pro la aktualaj neegalecoj tiu reciprokeco iĝis nevidebla,

Konstatinte, ke tiu sama kaŭzo malhelpas ankaŭ la fluon de ideoj kaj influoj inter aziaj landoj,

Notinte, ke tro rigidaj konceptoj pri "Okcidento" kaj "Oriento" malhelpas interlokajn dialogojn, kaj

Notinte kun kontento, ke la 2008a jaro estas proklamita fare de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj kiel Internacia Jaro de Lingvoj,

Rekomendas, ke la rilatoj inter civilizoj kaj kulturoj baziĝu ne sur konflikto sed sur interkompreniĝo, justeco kaj paco,

Konfirmas la potencialon de Esperanto por interponti homojn de diversaj lingvoj kaj kulturoj,

Atentigas samtempe pri la akuta neceso konsciiĝi pri interkulturaj problemoj en kaj ekster la Esperantokomunumo, kaj rilati kun instancoj kaj asocioj kiuj jam okupiĝas pri tiaj problemoj,

Deklaras, ke la ekesto de regiona kunlaboro ankaŭ en Azio kaj aliaj mondopartoj estas esenca antaŭkondiĉo por la plua disvolviĝo de Esperantaj agadoj tie,

Esprimas la senkondiĉan subtenon de la Esperanto-komunumo al vera plurlingvismo kiel rimedo por akceli unuecon en diverseco, kaj kuraĝigas esperantistojn energie labori por la plenumo de la celoj de Unuiĝintaj Nacioj por la Internacia Jaro de Lingvoj.

arkivita en: ,
pquintana
pquintana diras:
2007-09-01 00:01
Surprizas min:

* La simpla divido de la mondo inter "Okcidento" kaj "Oriento".
* Ke oni parolu pri civilizoj.
* La naiveco de la rekomendo, "ke rilatoj inter civilizoj kaj kulturoj basiĝu ne sur konflikto sed sur interkompreniĝo, justeco kaj paco".
* ...
pquintana
pquintana diras:
2007-09-01 00:03
Fakte, ĝi surprizas min. ;)
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2007-09-01 14:56
Rimarkeblas ankaŭ la frazo "Esprimas la senkondiĉan subtenon de la Esperanto-komunumo". Se estus skribite "de UEA" aŭ "de UK", bone, sed nek UEA nek UK, nek iu alia persono aŭ organizo, havas mandaton paroli por "la Esperanto-komunumo"; des malpli aserti ĝian "senkondiĉan subtenon" al io ajn.
Jorge
Jorge diras:
2007-09-01 20:04
Vi plene pravas pri tiu vortumo.
Loren
Loren diras:
2007-09-02 07:15
Vi pravas, ke tiuj kaj aliaj eroj estas strangaĵoj. Sed en kongresaj rezolucioj, ne plu restas speco de hontindaĵo kiu povus surprizi min.

Antaŭpreparu vin kontraŭ surprizo pri la 93-a: Verku mem unu priplorinde absurdan kiel la kutimaj, sed jam ĉi-foje <i>ĝuinde</i> absurdan, kaj unu tian, kian vi efektive volonte mem subskribus!