Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / La komitato de UEA voĉdonis pri nova estraro

La komitato de UEA voĉdonis pri nova estraro

de Redakcio Laste modifita: 2007-08-06 19:36
La unua kunsido de la komitato de UEA, dum kiu estis diskutita la elekto de la nova estraro, okazis sabate la 4-an de aŭgusto. Estis decidite, ke estu elektitaj ne ok estraranoj, kiel proponis la elekta komisiono, sed sep. Tiel per formale senrilata decido de la komitato ŝajne estis elfermita el la nova estraro Marija Belošević, kies kandidateco kaŭzis malkontenton. La rezultoj de la unua fermita voĉdonado pri la nova estraro tamen ne estis diskonigitaj sabate, ĉar ĝis la fino de la komitata kunsido je 17.30 la nombrado ne estis finita. Povos esti bezonata dua voĉdonado antaŭ ol la konsisto de la nova estraro estos certa. En la dimanĉa solena malfermo ankoraŭ oficos la malnova estraro, kaj la konsisto de la nova kredeble estos diskonigita lunde, kiam ĝi plej frue povos ekofici. Laŭ la stato en sabato, estis 1.845 aliĝintoj al la UK en Jokohamo.

En la sabata komitata kunsido Povilas Jegorovas el Litovio proponis, ke estu sep estraranoj, ne ok, kiel proponis la elekta komisiono. Lia propono estis akceptita, kun forta majoritato: 40 voĉoj por, 5 kontraŭ, 5 sindetenoj. Tute ne estis akceptita por voĉdonado la rekomendo de la elekta komisiono pri kandidatoj por komitatanoj C. Per 20 voĉoj kontraŭ 19 la komitato akceptis balotilon kun nomoj de ĉiuj kandidatoj, sen la rekomendoj de la elekta komisiono.

- La komitatkunsido en Jokohamo estis plena fiasko al la elekta regularo kaj al la elektokomisiono, aparte por Edvige Tantin Ackermann, kiu ne nur ne elektiĝis al la nova komitato, sed kiu eĉ ricevis plej malmulte da vocoj el ĉiuj kandidatoj. La unua ero de nekontento al diktado de elektokomisiono okazis jam, kiam la komitato elektis, kiun voĉdonilon uzi por elekto de komitatanoj C. La komitato ankaŭ voĉdonis pri la nombro de estraranoj, kaj decidis kontraŭe al la propono de elektokomisiono, komentas komitatano Jukka Pietiläinen.

Iom malsame opinias komitatano Yves Bellefeuille.

- Mi pensas, ke estas troigo diri ke la elekta komisiono plene fiaskis, ĉar fine ĝia rekomendo pri komitatanoj C estis akceptita: la komitato elektis la 6 kandidatojn kiujn la komisiono plene rekomendis, kaj elektis 4 el la aliaj 8 kandidatoj, ankaŭ kiel la komisiono rekomendis. Aliflanke, la komitato evidente ne estis kontenta pri la laboro de la prezidanto de la komisiono kaj Edvige Tantin Ackermann ne estis reelektita kiel komitatano C. La funda problemo estas la proceduro preskribita de la elekta regularo, pri kiu estis pluraj plendoj dum la kunsido. Estas antaŭvideble, ke tiu regularo estos modifita.

Lige kun la elekto de nova estraro, la komitato longe diskutis, ĉu unue voĉdoni pri la teamo kiun rekomendis la elekta komisiono. Aŭdiĝis voĉoj por alia proceduro, sed oni decidis tamen unue voĉdoni pri la propono de la komisiono. Se la propono estos rifuzita, tiam oni povos elekti alian proceduron. Oni balotis aparte pri ĉiu kandidato proponita de la komisiono, ĉu por aŭ kontrau. Antaŭ la fino de la kunsido je 17.30 la rezultoj ne estis konataj, la rezulto de la unua voĉdonado estos konata nur komence de nova kunsido en lundo.

Kvankam la voĉoj en la elekto de la nova estraro ne estis finnombritaj dum la kunsido, estas neniu dubo pri tio, ke la nova prezidanto de UEA estas Probal Dasgupta: en la elekto de komitatanoj C li ricevis tre multajn voĉojn. El la 14 kandidatoj por komitatanoj C estis elektitaj Dasgupta - 39 voĉoj, Hori 36, Pietrzak 33, Wandel 33, Delforge 31, Braco 31, Demmendaal 30, Lipari 22, Hernandez 21 kaj Chauvignon 19. Ne elektitaj estis Choi (Hortenzio) 16, Huĝimoto 14, Sole 14 kaj Tantin Ackermann 14.

Inter la unuaj publikaj programeroj de la kongreso estis ekspozicio pri la blinda esperantista verkisto Vasilij Eroŝenko, kiu longe loĝis en Japanio, kaj verkis ankaŭ en la japana lingvo.

La solena inaŭguro de la kongreso okazos dimanĉe ekde la 10-a horo. Same dimanĉe estos inaŭgurita la preleg-serio de la Internacia Kongresa Universitato, kaj okazos kunsido pri la kongresa temo. Ankaŭ la subkomitataj kunsidoj komenciĝos dimanĉe. Dimanĉe vespere en salono Zamenhof okazos la japana nacia vespero, kaj poste dezirantoj povos partopreni komunan vesperan promenadon.

En lundo okazos la jam tradicia aranĝo Kleriga lundo, kaj vespere dezirantoj povos partopreni la bankedon kaj la kongresan balon. Estos ankaŭ aparta junulara bankedo en salono Eroŝenko. En mardo matene Centra Oficejo de UEA respondos al demandoj de interesiĝantoj. Marde estos ankaŭ la Tago de la Lernejo.

Merkredo laŭtradicie estos ekskursa tago, kaj en la kongresejo ne estos programo. Ĵaŭde matene la nova estraro sin prezentos en salono Hodler, kaj ĵaŭde vespere jam nova estraro partoprenos la akcepton ĉe la urbestro.

Vendrede estos diskonigitaj la rezultoj de la ĉi-jaraj belartaj konkursoj, kaj okazos publika kunsido kun la Akademio de Esperanto. Vendrede kunsidos ankaŭ la etnisma asocio IKEL, kaj okazos kunsido pri estontaj Universalaj Kongresoj. Vendrede vespere okazos la Internacia Arta Vespero.

Sabate je la 10-a horo komenciĝos la Solena Fermo de la ĉi-jara Universala Kongreso, kaj je la 14-a horo estos fermitaj la pordoj de la kongresejo.

Pli da fotoj de la unua kongresa tago videblas en la retejo de la LKK.

Bonvolu sendi al Libera Folio informojn pri la okazaĵoj dum la kongresa semajno por helpi al ni raporti rapide kaj interese. Eblas sendi retpoŝton al redakcio@liberafolio.org, aŭ poŝtelefonajn mesaĝojn al +46-70-3780890. Vi povas ankaŭ mem raporti rekte en Libera Folio.

arkivita en: ,