Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo 2007 Jarcento de originalaj romanoj esperantaj

Jarcento de originalaj romanoj esperantaj

by Redakcio Laste modifita: 2007-09-14 13:16
— filed under:

En 1906 aperis la rakonto "Urso" de Henri Sentis. Ĝin oni povus konsideri la unua originala romano en Esperanto, sed ĉar ĝi havas nur 83 paĝojn, tiun honoron oni kutime donas al la 515-paĝa "Kastelo de Prelongo", verkita de Henri Vallienne kaj aperinta en 1907. La verkoj de Vallienne hodiaŭ eble estus klasataj kiel banale romantika kioska literaturo. En la periodo inter la du mondmilitoj kreskis la kvanto kaj kvalito de la esperantaj romanoj, sed la dua mondmilito por longa tempo interrompis la evoluon. Nur en la 1960-aj jaroj la esperanta romanarto rekomencis ĝermi, kaj en la 1980-aj jaroj ĝi atingis almenaŭ kvantan pinton. "En la tridekaj jaroj, la apero de nova romano vekis grandan atenton. Hodiaŭ eble nur oscedon. Sed tiu evoluo ne estas apartaĵo de la esperanta mondo", skribas Sten Johansson en sia statistika trarigardo.

Antaŭ cent jaroj aperis la unua originala romano en Esperanto. Aŭ eble antaŭ cent unu – dependas de la difino, kio estas romano. Laŭ diversaj taksoj aperis inter 150 kaj 180 originalaj romanoj en la ĝisnuna historio de Esperanto. La listo trovebla en la retejo OLE, Originala Literaturo Esperanta  ĉe ĉi-momente enhavas 172 romanojn.

Se oni studas tiun liston kronologie (tia listo troviĝas ĉi tie), oni trovas interesan variadon en apero-ritmo dum la pasintaj 100 jaroj.

En la dek kvin jaroj inter 1906 kaj 1920 aperis nur naŭ romanoj (aŭ eble nur sep, denove depende de la difino...) Pluraj el ili estis verkoj eksmode romantikaj. Poste la apero-ritmo kreskis, kaj en la dek kvin jaroj 1921-1935 aperis dudek kvar romanoj. Inter tiuj oni trovas verkojn de pluraj aŭtoroj konataj eĉ hodiaŭ, kiel Julio Baghy, Jean Forge, Raymond Schwartz, Vladimir Varankin kaj Stellan Engholm. Evidente, ne nur la kvanto sed ankaŭ la kvalita nivelo altiĝis.

La sekva periodo estis katastrofa, ne ĉefe por Esperanto-romanoj, kiel konate. En la dek kvin jaroj 1936-1950 tamen aperis dek unu romanoj, interalie de Emba kaj Cezaro Rossetti, kaj pluaj de Baghy kaj Engholm. Sed eble surprizas pli multe, ke en la sekva periodo de dek kvin jaroj, do 1951-1965, aperis eĉ malpli multaj, pli precize naŭ romanoj – aŭ fakte nur ok, ĉar unu verko estis premiita de UEA kaj poste perdiĝis manuskripte. Inter la nomoj videblas Ferenc Szilágyi kaj Jean Ribillard, do du el la plej elstaraj stilistoj esperantaj.

Nu, ni plupaŝu tra la jarcento. En dek kvin jaroj inter 1966 kaj 1980 la esperanta romanarto rekomencis ĝermi. Aperis dek sep verkoj, el kiuj dek kvar en la lasta jarkvino. Ĉi-epoke aperis romanoj de verkistoj kiel Lorjak, Johán Valano, Miyamoto Masao kaj John Francis. Jam videblis diverseco, jen verkoj distraj, jen historiaj atestoj pri militotempoj.

Kaj poste, inter 1981 kaj 1995 aperis sesdek unu originalaj romanoj en dek kvin jaroj. Jen eksplodo! Tio estas same multaj kiel en la jaroj 1906-1976. En la du pintaj jaroj 1984 kaj 1987 aperis po ok romanoj. Jen ni trovas nomojn kiel István Nemere, Spomenka Štimec, Karolo Piĉ, Deck Dorval, Trevor Steele, Serĝo Elgo, Manjo Austin, Corrado Tavanti, R C Gates, Eli Urbanová. Do, romanoj el diversaj ĝenroj kaj sur ege diversaj literaturaj niveloj. Temas pri krimromanoj, amromanoj kaj aliaj verkoj kun ĉefa celo distri, sed ankaŭ verkoj eksperimentaj kaj psikologie penetraj.

La lasta periodo ankoraŭ ne atingis dekkvinjaran daŭron, sed en la dek unu jaroj 1996-2006 aperis kvardek romanoj. Povas esti ke la romanfuroro iomete ŝrumpis post la okdekaj jaroj, tamen tute ne draste. En ĉi lasta epoko ni trovas ekzemple verkojn de Manuel de Seabra, Sabira Ståhlberg, Gerrit Berveling, Anna Löwenstein, Abel Montagut, Mikaelo Bronŝtejn kaj aliaj. La granda vario pri ĝenroj kaj nivelo plu daŭras.

En la tridekaj jaroj, la apero de nova romano vekis grandan atenton. Hodiaŭ eble nur oscedon. Sed tiu evoluo ne estas apartaĵo de la esperanta mondo.

Sten Johansson

Agoj pri dokumento

gratulon kaj dankon!

Afiŝita de Jorge Camacho je 2007-09-12 13:58
Gratulon kaj dankon pro tiu chi konciza superrigardo. Feliche vi evitis la tedan temon pri difinado kaj nomado de periodoj. Demando: chu konatas la titolo kaj autoro de la perdighinta romano premiita de UEA? La manuskripto trovighas certe ie... ie en Roterdamo? (bona temo por romano).

La perdita romano

Afiŝita de Sten Johansson je 2007-09-12 15:06
Temas pri:
ZODEL, Stephan ; Senkonsila amo ; ; premiita de UEA sed malaperinta ; 1956; ; ;
Jen ĉio kion mi scias. Eblas legi novelon de Zodel, Venĝo de musoj, ĉe http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/np/np5602/vengxo_musoju.html

Jes, bona temo de romano. Ĉu ni avertu la amikon Ertl?

retrovinda romano

Afiŝita de Jorge Camacho je 2007-09-13 11:20
Indus esplori kiuj estis jhurianoj en tiu konkurso; chu iu el ili, au el iliaj posteuloj, konservas kopion de la skripto (mana au tajpa); chu kopio kushas ie en Roterdamo; chu la posteuloj de la autoro konservas kopion...

[Jes ja, tre bonaj ideoj, sed kiu okupighos pri tio? Kiu audacos priesplori la sorton de chi retrovinda romano?]

chu tamen eldonita?

Afiŝita de Jorge Camacho je 2007-09-13 11:32
Che http://members.chello.cz/malovec/ROMANOJ.HTM mi jhus trovis chi informon: "ZODEL, Stephan: Senkonsila amo (Bezradná láska, 1956)". Bedaurinde mi ne scias kion signifas la chehhaj vortoj "Bezradná láska": chu nomo de eldonejo? chu "perdita por eterne"? chu "manskriptoj ne forbrulas"?

Senkonsila amo

Afiŝita de Sten Johansson je 2007-09-13 11:53
Bezradná láska evidente signifas senkonsila amo.

Imagu ke la konkurso okazis en 1956, Zodel mortis en 1963, la ĵurianoj sendube ne plu tre viglas...

La informon mi sendube trovis en 33 rakontoj el 1964, kie aperas la nomita novelo de Zodel. Sed ankaŭ la redaktoroj de 33 rakontoj estas for.

Perditaj romanoj

Afiŝita de Istvan Ertl je 2007-09-13 22:40
Cxe UEA, en la Biblioteko Hodler, trovigxas ankaux romano de Clelia Conterno,
"Ho, tomboj de l'prapatroj!", aux io tre simila. Historia
romano mezlonga - sed mi cxion forgesis, krom la suficxe bona impreso
legada en 1994. Conterno sendis la manuskripton al la
romankonkurso Raymond Schwartz, kiun UEA lancxis, mi kredas, en 1980,
kaj kiun gajnis "Kiuj semas plorante", malgraux ke partoprenis ankaux
"La litomisxla tombejo".

En Bib. Hodler iuj bretoj gxemas sub manuskriptoj: kelkaj eldonitaj, aliaj prave forgesitaj, triaj tute eldonindaj. Inter tiuj mi trovis siatempe (praversion de) "Havenoj" de Nervi...

Sed kie povas esti la dua poemaro de Sadler...?
Amike
Istvan Ertl

Esperanta filologio

Afiŝita de Mauro Nervi je 2007-09-14 06:31
Dankon al Sten pro cxi tiu interesa superrigardo, kiu vekis intereson cxe Jorge kaj aliaj. Mi gxojas ne nur pro la ekatento al la romana flanko de nia literaturo, sed cxefe pro cxi tiu filologia diskuto pri perditaj verkoj, kiuj eble ankoraux kusxas ie en manuskripto kaj riskas malaperi senspure. (Kurioze, antaux kelkaj tagoj mi parolis gxuste pri tio kun Baldur Ragnarsson en Pisa, kaj ankaux li parolis pri tiu dua poemaro de Sadler, kiu certe troveblas, cxar la auxtoro ankoraux vivas). UEA, kiu certe devus okupigxi ankaux pri kulturo, ja povus pagi kelksemajnan restadon en la CO al juna filologo, kiu klasifiku kaj tralegu la manuskriptojn en Biblioteko Hodler, kaj produktu finan, ampleksan raporton. Certe EVA povus iel auxspicii cxi tiun iniciaton.
En la Itala Nacia Kongreso en Pisa (strange literaturema kongreso, pri kiu eble Libera Folio baldaux raportos?) oni seminarie diskutis ankaux pri aliaj, tre interesaj punktoj. La poemaro de Sadler estis unu el ili; sed ni kolektis informojn pri la originalo de la fama letero de Kalocsay al Régulo Perez, en kiu KK malakceptis antauxparoli la unuan poemaron de Ragnarsson (kaj kies eroj aperas en la antauxparolo de Régulo mem); aux pri neeldonita kaj gxis nun nekonata poemo de William Auld, moketanta Lapenna-n, verkita en Hamburgo 1975 kaj iam en posedo de Humphrey Tonkin.
Estus bele, se la esperantlingva kritikarto transirus de senkondicxa kaj sendistinga lauxdado de cxiu verdajxo al respektoplena filologio de nia plej memorinda tradicio. (La kritika eldono de la leteroj inter KK kaj Waringhien, legebla en la reto, estis jam admirinda, kvankam ne dauxrigita entrapreno).

leteroj inter KK kaj GW

Afiŝita de Jorge Camacho je 2007-09-14 08:56
Kie en la reto legeblas la kritika ekdono de la leteroj inter KK kaj GW? Mi ne trovis ligon en la pagharo de EVA.

37 leteroj Kalocsay-Waringhien legeblaj rete

Afiŝita de Istvan Ertl je 2007-09-14 09:00
http://www.vanoostendorp.nl/interlinguistiek/kalocsay.kaj.waringhien/

Amike
István Ertl

ligo al la leteroj inter KK kaj GW

Afiŝita de Mauro Nervi je 2007-09-14 09:50
Jorge, vi pravas. Mi tuj aldonis la ligon al nia ligpagxo: http://www.everk.it/index.php?ligoj
Dankon pro la atentigo.

Scienc-nivelaj teksto-dosieroj

Afiŝita de Joxemari Sarasua je 2007-09-14 12:14
Probable mia nefakula demando estas naiva kaj stulta, sed, kial ne simple (almenaŭ intertempe) skani kaj enretigi la originalojn? Okuloj kaj pacienco de interesatoj dankegus! Post la invento de fotokopioj, ĉi lastaj sukcesas redoni multajn nuancojn de la originaloj, eble same bone kiel scienc-nivelaj transskriboj. Sed, mi ripetas, mi ne estas filologia fakulo.

Enretigo de manuskriptoj

Afiŝita de Mauro Nervi je 2007-09-15 13:48
Fakte tiu estas bona ideo, Joxemari. La posedanto de la originalaj leteroj - kie ajn ili estas - povus simple skani kaj enretigi ilin, eventuale en PDF-formo. Tio jam estus bela kontribuo al konservado de nia tradicio kaj historio.