Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo 2007 Internacia Junulara Kongreso
Agoj pri dokumento

Internacia Junulara Kongreso

by Redakcio Laste modifita: 2007-01-08 11:49

VEJO estas la nova organizaĵo de vjetnama esperantista junularo kaj ankaŭ la plej nova membro de TEJO (la 44a landa sekcio). Nia organizaĵo landsekciiĝis celante kontribui al disvolviĝo de nia junulara movado de Esperanto kaj plilarĝigi solidarecon, amikecon, kunlaboron surbaze de reciproka komprenado inter juna esperantistaro. Nuntempe, ni havas sufiĉe multajn aktivajn junulojn, kiuj volonte kaj samidee kontribuos siajn fortojn por IJK.

Kio
Kiam 2007-07-27 11:00 ĝis
2007-08-03 20:00
Kie Hanojo, Vjetnamio
Aldonu eventon en la kalendaron. vCal
iCal

La pedagoga universitato de Fremdaj Lingvoj estis selektita kiel la kongresejo por IJK. La universitato situas proksime de la internacia flughaveno. Estas tre konvena por kongresanoj atingi tien per rekta aŭtobuso el flughaveno dum 30 minutoj. La universitato posedas 2 grandajn konferencajn salonojn (400 kaj 700 seĝoj); kaj pli ol 30 malgrandajn salonojn (30-60 seĝoj). En la universitato troviĝas interreto-ĉambro, kaj aliaj bezonataj ĉambroj. Ĉirkaŭ la universitato troviĝas multaj bazaroj, superbazaroj, manĝejoj, drinkejoj kaj vendejoj de ĉiuj aĵoj kaj ankaŭ multaj grandaj kaj malgrandaj hoteloj.

Pli da informo pri tiu evento...


Powered by Plone CMS, the Open Source Content Management System

Ĉi tiu retejo sekvas la jenajn normojn: