Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Unesko nuligis siajn oficialajn rilatojn kun ILEI

Unesko nuligis siajn oficialajn rilatojn kun ILEI

de Redakcio Laste modifita: 2007-11-07 18:07
Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) perdis siajn oficialajn rilatojn kun Unesko, la organizaĵo de UN por edukado, scienco kaj kulturo. La kialo de la nuligo ŝajne estis la neglekto de ILEI sendi raporton al Unesko pri sia kontribuo al la celoj de Unesko dum la pasintaj ses jaroj. La prezidanto de ILEI konfirmis la nuligon de la oficialaj rilatoj kun Unesko, sed ne volis komenti la aferon pli detale. Laŭ François Lo Jacomo, unu el la reprezentantoj de ILEI ĉe Unesko, la okazintaĵon eblos facile ripari, se tio necesos.

Universala Esperanto-Asocio havas oficialajn rilatojn kun Unesko ekde la jaro 1954. En 1996-1997 estis reformita la strukturo de la rilatoj de Unesko kun neregistaraj organizaĵoj, kaj malpli ol duono el la organizaĵoj, kiuj ĝis tiam havis oficialajn rilatojn kun Unesko, sukcese trairis la rearanĝon.

UEA post iom da klopodoj sukcesis reatingi la kategorion "operaciaj rilatoj" por siaj kontaktoj kun Unesko. Male al sia unua decido, Unesko fine donis ankaŭ al ILEI la statuson "operaciaj rilatoj". Tio signifis interalie, ke ILEI povis memstare partopreni la aranĝojn de Unesko por neregistaraj organizaĵoj.

Unesko atendas, ke organizaĵoj kun "operaciaj rilatoj" plenumu certajn minimumajn kondiĉojn por rajti plu havi tiun statuson. Unu el la postuloj estas, ke la organizaĵoj de tempo al tempo respondu al demandoj senditaj de Unesko.

Pasintjare Unesko sendis al ĉiuj organizaĵoj kun oficialaj rilatoj formularon kun demandoj pri tio, kiel la koncernaj organizaĵoj kontribuis al la agado de Unesko. Interalie surbaze de tiuj demandaroj la plenumkomitato de Unesko en marto ĉi-jare preparis sesjaran raporton pri la kunlaboro kun neregistaraj organizaĵoj. ILEI neniam respondis al la demandaro de Unesko.

Ŝajne jam en marto la sorto de la rilatoj de ILEI kun Unesko estis decidita, ĉar en la sama raporto la plenumkomitato de Unesko aparte listigas la organizaĵojn, kiuj ne respondis al la demandaro, sub la titolo "listo de neregistaraj organizaĵoj, kies manko de rilatoj devus aŭtomate konduki al nuligo de iliaj oficialaj rilatoj kun Unesko".

Krom ILEI, en la listo troviĝas 36 aliaj organizaĵoj. Sian oficialan rilaton kun Unesko nun perdis interalie la Asocio de Portugallingvaj Universitatoj, Eŭropa Federacio de Interkultura Lernado kaj Internacia Asocio de Instruistoj de la Rusa Lingvo kaj Kulturo.

La prezidanto de ILEI, Radojica Petrović, konfirmis ke ILEI perdis sian oficialan statuson ĉe Unesko, sed ne trovis tempon respondi al pliaj demandoj de Libera Folio.

François Lo Jacomo partoprenis la ĵusan konferencon de Unesko kiel unu el la reprezentantoj de ILEI. Laŭ li, ILEI ĝis nun ne havis grandan utilon de la oficialaj rilatoj kun Unesko, kaj ajnakaze eblos ripari la okazintaĵon, se tio necesos.

- Fakte, kiel antaŭ deko da jaroj, estis klopodo de Unesko precizigi, kion signifas "operaciaj rilatoj". Tio signifu, ke Unesko kaj la koncerna organizo efektive kunlaboras. La fakto, ke ILEI ne resendis sian sesjaran raportilon ne estas la sola kaŭzo de tiu ĉi nuligo de rilatoj: tiaj rilatoj utilos nur kiam ILEI havos komunan projekton kun Unesko, kaj tiam eblos rehavi relative rapide la operaciajn rilatojn. Pri tio laboras nun la reprezentantoj de ILEI ĉe Unesko. Ĝis tiam, ILEI konservas neformalajn rilatojn kun Unesko: ni partoprenis en la Ĝenerala Konferenco same kiel UEA, ni daŭre ricevas invitojn de Unesko kaj partoprenas regule en iliaj aranĝoj.

Konkretan utilon de la oficialaj rilatoj ILEI povus havi nur, se ĝi havus konkretajn projektojn, kiuj taŭgus por programoj de Unesko, kaj kiuj tial povus ricevi subtenon, komentas François Lo Jacomo.

- Sed estas fakto, ke nuntempe ILEI ne petas monon de Unesko: do objektive ĝi ne bezonas la operaciajn rilatojn. Ni devas trovi kialon por peti monon de Unesko aŭ minimume proponi nian kunlaboron en projekto ilia: tion ni esperas sukcesi en la venontaj monatoj.

arkivita en: