Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Neniu volas inviti IJK-n 2008

Neniu volas inviti IJK-n 2008

de Redakcio Laste modifita: 2007-03-29 21:12
Antaŭ pli ol tri monatoj pasis la limdato por inviti Internacian Junularan Kongreson por la jaro 2008, sed ĝis nun TEJO ne ricevis oficialan inviton de eĉ unu el siaj landaj sekcioj. La problemo de la venontjara IJK estos unu el la ĉefaj punktoj sur la tagordo de la TEJO-estraro, kiam ĝi la 31-an de marto kunsidos en Roterdamo. En 2007 la Universala Kongreso okazos en Japanio, kaj la IJK unuafoje en Vjetnamio. En 2008 UEA festos sian centjariĝon kaj la jubilea kongreso okazos en Roterdamo. Laŭ la originaj planoj ankaŭ la IJK devis okazi en Nederlando, sed la landa sekcio de TEJO tie apenaŭ funkcias.

En sia retejo TEJO daŭre informas, ke "venis la tempon [tiele] por kandidatiĝi por la IJK - ĉi-foje por la jaro 2008. La limdato estas la 15a de decembro 2006. Por kandidatiĝi vi devas plenumi la kongresan invitilon kaj pretigi buĝetan skizon. Vi povas pli detale legi pri IJK, la kandidatiĝa proceduro, kion vi povas atendi de TEJO kaj kion TEJO atendas de vi en la informilo Kiel kandidatiĝi por la IJK."

La ampleksa dokumento Kiel kandidatiĝi por la IJK estis ĝisdatigita en aŭgusto 2006. Ĝi klarigas, ke la invito devas esti preparita frue. "Ĉiam bonas frue anonci - ideale 2 jarojn antaŭe. Por oficiale kandidatiĝi vi devas al la TEJO- estraro prezenti buĝetan skizon kaj invitilon antaŭ la 15a de decembro (limdato) 1 1/2 jaro antaŭ ol vi planas organizi la IJK-n."

Tamen ne ŝajnas ke TEJO entreprenis iujn aktivajn paŝojn por certigi, ke venu invitoj. La reta aktualaĵ-bulteno de TEJO, TEJO aktuale, estis laste ĝisdatigita en septembro 2006. Serĉo en la arkivo de la bulteno ne donas ajnajn informojn pri la planoj por IJK 2008.  La regularo de TEJO ne starigas formalan limdaton por la invito de la kongreso, sed aliflanke postulas, ke IJK estu invitita de landa sekcio de TEJO, se tia ekzistas en la koncerna lando. Se landa sekcio mankas, la inviton povas fari alia "esperanta organizo".

La unua Internacia Junulara Kongreso en 1938 okazis en Nederlando, kaj la dua en 1939 en Belgio. Entute la IJK naŭfoje okazis en Nederlando, sed ĉefe en la fruaj jaroj de la aranĝo. En 1989 la 45-a IJK en Kerkrade havis 525 kongresanojn.

Kiam UEA decidis ke la UK en ĝia jubilea jaro 2008 okazu en Roterdamo, oni proponis ke ankaŭ la IJK unuafoje post 1989 okazu en Nederlando, sed pro la malaktiveco de la TEJO-sekcio en Nederlando tio montriĝis neebla. Kiel rezervan alternativon oni tiam ekkonsideris IJK-n en Belgio.

Laŭ la Jarlibro de UEA oni povus supozi, ke Nederlanda Esperanto-Junularo kun siaj 75 membroj facile povus trovi la homfortojn por aranĝi Internacian Junularan Kongreson, sed en la praktiko ŝajnas ke la landa asocio de TEJO en Nederlando ekzistas ĉefe surpapere. Laŭ la statistiko de UEA, TEJO pasintjare havis 12 individuajn membrojn en Nederlando.

En Belgio la landa asocio de TEJO nomiĝas Flandra Esperantista Junulara Asocio (FLEJA). Ĝi laŭ la Jarlibro de UEA havas nur 42 membrojn, kaj do devus esti eĉ malpli granda ol la landa asocio de TEJO en Nederlando.  TEJO havis pasintjare 14 individuajn membrojn en Belgio, do ne multe pli ol en Nederlando. Tamen en la praktiko FLEJA ŝajnas pli aktivi ol la nederlanda sekcio de TEJO,  kaj eĉ serioze konsideris aranĝi la Internacian Junularan Kongreson en 2008.

Tamen ankaŭ FLEJA ankoraŭ hezitas. Laŭ estraranoj de FLEJA, Belgio estas malfacila regiono por trovi taŭgan ejon por la kongreso, kaj krome oni dubas, ĉu sufiĉus la homfortoj de la asocio.

david-emil wickströmLa prezidanto de TEJO, David-Emil Wickström, konfirmas ke daŭre mankas kandidato por IJK 2008.

- La loko por la IJK 2008 ankoraŭ ne klaras, neniuj formalaj kandidatiĝoj venis. La landaj sekcioj, kiujn ni demandis, aŭ kiuj diris ke ili eble interesiĝus, ĉiuj respondis ke ili ne pretus por 2008, sed por 2009. Ni estas tamen interparolantaj kun landa sekcio kaj espereble post la estrarkunsido pli scios.

La decido pri la loko de la ĉi-jara IJK estis pritraktita de la estraro de TEJO jam en januaro 2006.  Kompare kun tio, la aranĝoj pri la sekva IJK tre malfruas. Laŭ la tagordoj de la retaj estraraj kunsidoj de TEJO, publikigitaj en la TEJO-vikio, la estraro komencis okupiĝi pri IJK 2008 nur en januaro 2007, kiam la limdato por kandidatiĝoj jam pasis.

arkivita en:
andrejg
andrejg diras:
2007-03-27 07:29
Eble la solvo estus, se TEJO mem invitus IJK-on, same kiel UEA mem
invitis UK-on por 2008.

TEJO ja havas oficejon en Roterdamo, la CO de UEA/TEJO. En gxi
konstante laboras TEJO-volontulo kaj estas cxiaj komunikaj kaj
laboraj eblecoj.

Oni tiukaze povus konsideri trovi por la sekva jaro volontulon kun organizaj spertoj - kiu kunordigus internacian preparteamon (kerne tio povus esti TEJO-estraranoj).