IJK 2008 okazos en Hungario
La Internacia Junulara Kongreso de TEJO en 2008 okazos en Hungario. Tio iĝis konata vendrede la 5-an de septembro laŭ mesaĝo aperinta en listo de hungaraj esperantistoj. Aliaj fidindaj fontoj poste konfirmis la informon, kaj du tagojn post la apero de la novaĵo en Libera Folio TEJO oficiale diskonigis ĝin. La venontjara junulara kongreso okazos de la 26-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto, tuj post la Universala Kongreso de Esperanto en Roterdamo.
Laŭplane la kongreso okazos en la urbo Szombathely, kaj ĝin aranĝos internacia teamo, kiun estros anoj de HEJ, la junulara asocio en Hungario.
Post kelkaj semajnoj pri la venontjara IJK oni rakontos en aparta retejo, skribas la aŭtoro de la mesaĝo. La mesaĝo, aperinta en listo de hungaraj esperantistoj, aparte dankas al Gergő Dévai, "kiu venigis la IJK-n al Hungario".
En ĉi tiu jaro la elekto de la kongresurbo por la Internacia Junulara Kongreso nekutime longe prokrastiĝis. Pli frue aperis informoj, laŭ kiuj la kongreso okazos en Belgio, sed tiuj planoj ŝajne poste estis nuligitaj pro manko de aktivuloj kaj taŭga ejo.
- Oni scias ke ni ankoraŭ ne havas anoncitan gastiganton de la venontjara IJK. Kiel vi mem jam publikigis, mi povas diri ke ni havas kelkajn kandidatojn, kaj ni klopodas jam ĉi-monate fari formalan decidon pri IJK 2008. Ĝis tiam ni ne povas paroli pri tio pli konkrete. Mi scias ke aperis multaj "interesaj'" rakontoj rilataj al tio, sed mi mem ne vidas bezonon por brui tro laŭte pri tio, diris la provizora prezidanto de TEJO, Haris Subašić, komence de septembro.
Libera Folio petis lin komenti la novan informon pri IJK en Hungario, sed ĝis nun ne ricevis respondon. Du tagojn post la apero de la novaĵo en Libera Folio tamen aperis konfirmo de la informo en la retejo de TEJO.


Cxu retpagxo sxtelita?
http://uea.org/kongresoj/index.html
- kaj tie klikas sur la linio "Pri la aktuala IJK en la retejo de TEJO", oni venas al la adreso
http://aktivulo.com/ijk/
kaj la mesagxo:
Seems you’ve arrived at some magical location. How so? (Just see below):
HostICan Home Page
Earn Money - HostICan Affiliate Program
Furthermore, we’re happy to extend a welcoming discount of $30 off coupon! Just use the coupon "30forme-12" on the checkout page.
Kio okazis?