Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo 2007 IJK en Vjetnamio malfermita en varma etoso
Agoj pri dokumento

IJK en Vjetnamio malfermita en varma etoso

by Redakcio Laste modifita: 2007-08-02 09:41

La ĉi-jara Internacia Junulara Kongreso en Hanojo estis malfermita en solena etoso la 28-an de julio, kaj daŭros ĝis la 3-a de aŭgusto. Al la kongresanoj oni interalie proponis viziton en la maŭzoleo de Ho Chi Minh.

- Mi povas diri ke verŝajne neniam (certe ne dum lastaj jaroj) la malfermo estis tiel solena. Oni aŭdis nacian himnon kaj himnon de Esperanto. Estis multaj gravuloj parolantaj, kaj tio daŭris iom malkutime por IJK-a malfermo. Sed, kiel prezo por pacienco, alvenis tre abunda kaj interesa kultura programo farita de lokaj studentoj, skribas "hara" en sia blogo kiu sekvas la okazaĵojn.

Multaj fotoj jam spekteblas en la reta fotogalerio de "hara".



Powered by Plone CMS, the Open Source Content Management System

Ĉi tiu retejo sekvas la jenajn normojn: