Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Sveda politikisto publike pledas por komuna EU-lingvo

Sveda politikisto publike pledas por komuna EU-lingvo

de Redakcio Laste modifita: 2007-08-26 19:05
Eŭropa Unio bezonas komunan lingvon, argumentas la konata sveda politikisto Per Gahrton en ampleksa artikolo, aperinta en prestiĝa sveda ĵurnalo. Per Gahrton estas unu el la fondintoj de la sveda verdula partio, multjara parlamentano kaj EU-parlamentano. Lia artikolo sub la titolo "EU bezonas komunan 'lingua franca'" aperis lunde la 13-an de aŭgusto en la gazeto Sydsvenska Dagbladet, la plej granda matena ĵurnalo de suda Svedio, kun ĉiutaga eldonkvanto de 130.000 ekzempleroj. Laŭ li taŭgaj alternativoj por komuna EU-lingvo estus la franca, latino, aŭ Esperanto. Esperanton aŭ latinon laŭ li eblus enkonduki ene de unu-du generacioj, la francan multe pli rapide.

La ampleksa debat-artikolo de Per Gahrton aperas en videbla loko apud la redakcia ĉefartikolo, kaj aliĝas al aktuala debato pri la rolo de la sveda kaj angla lingvoj. La plej grandan publikecon en la debato ricevis la 28-an de junio profesoro Marian Radetzki, kiu en la prestiĝa ĉefurba ĵurnalo Dagens Nyheter proponis, ke svedoj forgesu la svedan kaj transiru al la angla. Li samtempe konstatis, ke lia propono apenaŭ estos akceptita: "Lige kun la regantaj valoroj, proksimas al nulo la probablo, ke miaj pripensoj povus transformiĝi en praktikan planon de agado."

Fine de julio Emily von Sydow, sveda ĵurnalisto en Bruselo, daŭrigis la debaton en Sydsvenska Dagbladet, pledis por la sveda lingvo, atentigis pri la mankoj en komunikado, al kiuj gvidas la uzo de aĉa angla lingvo en EU-institucioj, kaj aparte akcentis, kiel grava estas la interpretado al kaj el la sveda lingvo.

Al tiu debato nun kontribuas ankaŭ Per Gahrton, kiu konstatas, ke interpretado evidente estas grava kiam temas pri formala, publika parolado. Li atentigas, ke li mem siatempe riproĉis la svedan EU-komisionanon Anita Gradin, kiam ŝi parolis angle en la Eŭropa Parlamento. Samtempe li konstatas, ke en kunsidoj de la verdula grupo de la EU-parlamento li spite la ĉeeston de interpretistoj plej ofte parolis angle:

En sia partia grupo oni parolas rekte al siaj kolegoj. Kaj mia sperto estas, ke kiam mi parolis svede, kaj la plej multaj devis aŭskulti tra interpretisto, la nivelo de atento draste sinkis. Kiam mi transiris al la angla, preskaŭ ĉiuj ekaŭskultis.

Tio ilustras, ke ekzistas lingva dinamiko direkte al unu ĉeflingvo, lingua franca. La dinamiko realiĝos tra la "libera merkato". Aŭ oni faras politikan decidon.

En sia rezonado Per Gahrton eliras de la demando de komuna eŭropa identeco, kiun laŭ li multaj EU-entuziasmuloj forte subtenas. Li miras, ke tiuj entuziasmuloj "uzas grandan energion por debati diversajn manierojn por pli kunveldi la eŭropanojn pere de superŝtataj formoj de decidado kaj komunaj simboloj. Sed mirinde ili preskaŭ komplete preteratentas du bazajn demandojn."

Tiuj demandoj laŭ Per Gahrton estas:

- Kial oni havu komunan identecon? Ĉu ne tiukaze EU devus esti io alia ol malbona kopio de Usono?

- Se oni seriozas pri eŭropa identeco kiu diferencus de la usona, ĉu oni do ne devas tuŝi la plej doloran punkton en la tuta EU-sistemo: la lingvon? Ĉu sendependa EU, kiu provas iĝi alternativo en la tutmonda interagado, povas havi la saman komunan lingvon kiel Usono?

En multaj partoj de la mondo oni ekkomprenis, ke lingvo estas identeco, li diras, kaj poste skizas kvar alternativajn lingvajn estontecojn por EU:

1. Oni povas sekvi la ekzemplon de Israelo kaj revivigi malnovan lingvon kun forta pasinteco en preskaŭ la tuta regiono - en la kazo de EU latinon.

2. Oni povas elekti tute artefaritan lingvon, kio donus ŝancon al Esperanto.

3. Oni povas elekti jam ekzistantan EU-lingvon, kiu ne jam estas okupita de iu alia superpotenco, sed tamen estas disvastiĝinta kaj havas longan historion kiel dua lingvo en grandaj partoj de la regiono. Tiukaze apenaŭ iu lingvo povas superi la francan.

4. Oni povas kapitulaci al la libera merkato kaj akcepti ke la angla superregos kaj iĝos la komuna lingvo de EU.

Laŭ li ankoraŭ ne estas tro malfrue haltigi la anglan lavangon en EU:

Kompreneble tio eblas, se oni volas. Se EU elektos latinon aŭ Esperanton, daŭros maksimume unu aŭ eble du generaciojn de la decido ĝis la funkciado. Kaze de la franca tio povus okazi multe pli rapide, ĉar la lingvo jam ekzistas en la EU-strukturo, kaj estas regata kiel dua lingvo de milionoj da homoj en ĉiuj EU-landoj.

Per Gahrton aparte atentigas, ke ankaŭ la kvara alternativo, fari nenion, estas politika decido:

La kaŝita, nedecidita elekto de la angla kiel la komuna lingua franca de EU ne havas malpli da politikaj aspektoj ol malferma kaj demokratia elekto de la franca - aŭ de latino, aŭ de Esperanto. Temas pri tio, kian EU-estontecon ni volas havi.

La tuta artikolo de Per Gahrton en la sveda: EU behöver lingua franca

La persona retejo de Per Gahrton

Foto: Kristoffer Talltorp
arkivita en:
Tarducci
Tarducci diras:
2007-08-15 18:31
Pozitive parolis pri Esperanton, politikisto Gahrton, do bezonus kontakti lin, por iniciati raportadon institucie, kaj kapti energion por fortigi Esperanta idearo kaj agado.
edmundo
edmundo diras:
2007-08-16 22:23
amaso da esperantistoj-frenezuloj ĝenadu kaj embarasu lin, ĝis li bedaŭros, ke li iam menciis Esperanton!