Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Esperanto ricevis Michelin-stelon

Esperanto ricevis Michelin-stelon

de Redakcio Laste modifita: 2007-03-29 22:21
La relative nova Stokholma restoracio kun la nomo Esperanto ricevis unu stelon en la prestiĝa restoracia gvidlibro Michelin. La stelo tamen ne estas verda. Nun estas en Svedio naŭ restoracioj kiuj havas unu stelon de Michelin, kaj nur unu restoracio kun du steloj. La posedantoj de restoracio Esperanto ne estas konataj kiel esperantistoj, sed ŝajne elektis la nomon pro ĝia ekzoteco. En la mondo ekzistas multaj aliaj restoracioj kun la sama nomo, ekzemple en Argentino, Aŭstralio, Belgio, Britio, Rumanio, Rusio kaj Usono.

La manĝo-spionoj de Michelin vizitis la restoracion Esperanto en Stokholmo dufoje dum la pasinta jaro. La duan fojon ili malkaŝis sin post la vizito, kaj jam tiam la ĉefo de la restoracio eksuspektis, ke povos aperi stelo en la sekva eldono de la gvidlibro. La 15-an de marto la libro estis publikigita, kaj efektive montriĝis, ke Esperanto iĝis la deka restoracio en Svedio kun Michelin-stelo.

- Tio estas granda rekono, kaj donas internacian atenton, komentis Carl Stenson, reprezentanto de la gvidlilbro Michelin en Nordio.

Restoracio Esperanto en Stokholmo ne taŭgas por malriĉuloj - ĝi tute ne funkcias dum la lunĉ-horoj, kaj vespere ĝi proponas du plenajn menuojn inter kiuj la gastoj devas elekti. Ĉiuj ĉirkaŭ la sama tablo devas mendi la saman menuon, kaj la pli senpretenda menuo kostas proksimume 70 eŭrojn por unu persono. La luksmenuo kostas pli ol 90 eŭrojn, kaj trinkaĵoj ne estas inkluzivitaj. La menuo ŝanĝiĝas regule, kaj ĝi ne estas tradukita al Esperanto.

La relative nova restoracio Esperanto jam antaŭe ricevis grandan atenton en la svedaj amaskomunikiloj, ĉar aŭtune ĝiaj kuiristoj estis premiitaj kiel la steloj de la jaro de prestiĝa sveda gvidlibro pri restoracioj, kaj la tute nova restoracio estis taksata kiel la tria plej bona en la lando. Tamen la ĵurnaloj mencias la nekutiman nomon de la restoracio sen komento.

Post la nova sukceso de Esperanto la restoracio estis rimarkita ankaŭ de svedaj esperantistoj, kiuj diskonigis siajn gratulojn rete. Libera Folio turnis sin rekte al la restoracio por demandi, ĉu jam venis gratuloj de eksterlando, kaj kial la posedantoj decidis nomi la restoracion ĝuste Esperanto. Respondo ankoraŭ ne venis.

La retejo de restoracio Esperanto en Stokholmo estas nur svedlingva kaj tute ne mencias la originon de la nomo. Aliaj restoracioj kun la sama nomo ekzistas almenaŭ en Argentino, Aŭstralio, Belgio (Kallo, Bruselo), Britio, Rumanio, Rusio kaj Usono.

arkivita en:
Tarducci
Tarducci diras:
2007-03-17 21:55
Jam leteris al restoracion kie estas en Argentino. Krom en Italio estas hotelo atingebla lau www.esperantovacanze.it
jxano
jxano diras:
2007-03-30 13:14
...Sed tamen kun alia nomo ol "Esperanto". Temas pri "L'Etoile verte" (la verda stelo) tute apud la famega "Place de l'Etoile" (Stela placo).

http://www.restoparis.com/restaurant-english-paris-l'etoile-verte-1602.html?lg=en

Estas dirite en la komento, ke Esperantistoj kutimis kuniĝi en tiu loko dum la 50-aj, pro tio la nomo. La karto estas nur tradukita Anglen, kaj la ejon vizitadas multaj eksterlandanoj ; multaj ambasadejoj kaj plurnaciaj entrepren-sidejoj troviĝas apude.