Esperanto trarompas spamajn barojn
Rubaj retpoŝtaĵoj, aŭ spamo, estas kutima ĝeno, kiu tamen malutilas ĉefe al anglalingvanoj. Ĉar la rubopoŝto plej ofte estas anglalingva, alilingvanoj - kiuj ne kutimas ricevi poŝton en la angla - facile povas distingi, kio estas rubo. Tamen, jam ne eblas supozi, ke nur movadaj aktiveguloj dissendadas esperantlingvajn mesaĝojn al centoj da adresoj. Nun ankaŭ dissendantoj de anglalingva rubopoŝto ekuzis la translimajn eblecojn de Esperanto por trapasi rubofiltrilojn.
Ekzistas diversaj teknikoj por forfiltri rubopoŝton antaŭ ol ĝi atingas la leganton, sed ĉiuj havas komunan trajton: per ruza trompo eblas trairi la filtrilon.
Speciale grava en rubopoŝto estas la tem-linio, ĉar ĝi devas esti sufiĉe okulfrapa por allogi la atenton de leganto, sed samtempe sufiĉe rutina kaj nekomprenebla por ne allogi la atenton de la filtra programo. Ofte la rubopoŝtistoj uzas kombinojn de majuskloj, minuskloj, ciferoj, apostrofoj kaj aliaj signoj, kiuj foje kaŝas la reklamajn vortojn por komputiloj, sed ne por homaj okuloj.
La rubofiltrado tamen daŭre evoluas kaj sekvas novajn elpensaĵojn de la amas-poŝtistoj. Eble tial aperis novaj provoj trairi la filtrilojn, uzante esperantlingvajn frazojn en la temlinioj de reklam-mesaĝoj. La celo supozeble estas igi la ricevanton miri pri la stranga lingvo, kaj tial malfermi la mesaĝon, por vidi pri kio temas.
Fine de aŭgusto aperis la unuaj raportoj pri tia trarompa uzo de Esperanto. Verŝajne la dissendado de esperante titolitaj spamaĵoj daŭras jam de iom da tempo, sed la plej multaj ricevantoj simple ne komprenis pri kio temas.
Tamen, en aŭgusto tia mesaĝo aperis en la poŝtkesto de Eugene Buckley, asista profesoro pri lingvistiko ĉe la Universitato de Pennsylvania en Usono. Li iam studis ankaŭ Esperanton, kaj tuj rekonis la lingvon. Post iom da serĉo li komprenis ankaŭ, pri kia teksto temas.
- Surbaze de tio, kion mi lernis antaŭ pli ol 20 jaroj - kaj konsiderante la evidentan konvencion, ke "x" signifas "akcentu la antaŭan literon", ĝi diras: "Tio estis stultaĵo, certe, kvankam kaŭzita de katastrofaj sociaj moviĝoj de la dua kvarono de la antaŭa jarcento", li klarigas anglalingve, en mesaĝo aperinta en prilingva retpaĝo ĉe la universitato.
Reta serĉo montris, ke la esperantaj vortoj venas el la sciencfikcia romano Gravitavio "Carido" de Vjaĉeslav Ribakov, tradukita de Jurij Finkel kaj aperinta en lia retejo. Ŝajne la teksto estis kopiita el alia rusa retejo kie ĝi aperas ikse, sen veraj supersignoj.
Proksimume samtempe similan mesaĝon ricevis ankaŭ alia usona lingvisto kun scio de Esperanto, kiu menciis ĝin en sia blogo. La rubmesaĝo kiun ŝi ricevis havis titolon prenitan el la sama tradukita romano, tamen el alia ĉapitro.
Ankoraŭ ne estas klarigite, kiel la mesaĝoj kun esperantlingvaj titoloj trairis la rubofiltrojn. Oni povas esperi, ke novaj versioj de rubofiltriloj ne forfiltros ĉiujn esperantlingvajn mesaĝojn.
amuzaj helikoj...
Ne erarighu
amuzaj helikoj
amuzaj helikoj VERAJ
Ĉar LaLoko jam antaŭanoncis sian disiĝon, oni povas demandi al si ĉu tiu retpoŝto estas ”spamo”. Iusence Daniel ja proprareklame ekspluatas la dissendoliston kiu devus esti malaperinta kune kun LaLoko.
Nu, mi amikeme rigardas la retpoŝton kiel ĝentilan adiaŭon de duono de tiu arta teamo.
Ĉar la enhavo estis tute neprivata, jen ĝi:
”
Saluton al cxiuj,
Jen ligilo al mallonga filmo de prelego kiun mi faris cxi somere cxe Schloß Solitude en Stutgarto. La titolo estas 'Esperanto kaj la seksa vivo de la heliko'. La unua parto estas mallonga enkonduko al la bela esperanta gramatiko kaj la dua parto temas pri la reproduktado de la helikoj. Cxu vi sciis ke ili estas hermafroditaj?
Fartu bone!
Daniel
http://www.dailymotion.com/video/x2thla_esperanto-und-das-sexualleben-der-s_anim
”
(Korekteto)
Pli frua ekzemplo
Mi dubas, ĉu spamistoj intence elektas Esperanton. Verŝajne iu programo prenas tekston tute hazarde kaj eĉ ne atentas la lingvon.
amuzaj helikoj...