Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo 2007 Fondiĝis la Esperanta Respubliko!
Agoj pri dokumento

Fondiĝis la Esperanta Respubliko!

de Redakcio Laste modifita: 2007-04-21 06:38

De la 4-a ĝis la 7-a de aprilo, 2007, okaze de la Antaŭlasta Tutmonda Kongreso de la Ibera Skolo en Santandero, Iberujo, la Esperanta Malpopolo unuanime aprobis la fondon de la Esperanta Respubliko, por realigi la idealojn de niaj revoluciaj pioniroj. Kiel duan oficialan lingvon por rilatoj kun la normala mondo, oni kaprice elektis la eŭskan. La devizo de la Esperanta Respubliko estas: “Libereco, Egaleco kaj Akuzativon!” (eŭske: “Eguzkitarako Betaurrekoak!”). Rajtas fariĝi dumviva r-ano (respublikano) ĉiu ajn persono sen limigoj, kontraŭ pago de 130 eŭroj monate. Ni publikigas kelkajn fotojn por eternigi kaj ankri en la tempo tiel historian okazon.

resp107 Miguel Fernández (Ministro pri Tujaj Buraskoj kaj Sonoraj Soloj) kaj Carmen Muñoz (Ministrino pri Transporto inter Madrido, Santandero kaj Katina Kaporalo).

resp111 Riitta Hämäläinen (Prezidentino de la Esperanta Respubliko kaj Ministrino pri Militaj Aferoj) kaj Jussi Liski (Boprezidento kaj Ministro pri Bemoloj kaj Betonigo).
resp112 Montserrat Martí (Ministrino pri Ratifado kaj Aliaj Likvoroj), Abel Montagut (Ministro pri Kanta Briĝo kaj Universe Famaj Arkeoj) kaj, fone, Miguel Gutiérrez (Ministro pri Sferoj Dek, Liven 10 kaj Aliaj Pseŭdonomoj).

resp125 Prezidentino Hämäläinen (fone), MKB Montagut, Antonio Valén ( Ministro pri Misvojoj, Neurĝaj Aferoj kaj Sakrado Hispanlingva, kaj Supera Veziro de la Esperanta Respubliko) kaj Jorge Camacho (Ministro pri Seksaj, Eklipsaj kaj Eksteraj Rilatoj kun la Esperanta Civito).

resp131 Hsiu-Chen Huang (Ministrino pri Buĝeto, Fisko, Financoj kaj Bakŝiŝoj) kaj Joxemari Sarasua (Ministro pri Jozefaj Potaĵoj kaj Sun-Okulvitroj).
resp136 Nuria Cano (Ministrino pri Transporto inter Bilbao, Santandero kaj Kikerlando).
resp153 Ŝtona gasto anstataŭanta la Ministron pri Saŭdado kaj Senkorpa Mistero Gonçalo Neves.
resp144 MLDAP Gutiérrez, MTBSS Fernández, Pedro Ullate (Ministro pri Amas- kaj Malamas-Loĝejoj) kaj MMNASHSV Valén voĉdonas en la Referendumo pri Blazono, Himno kaj Mon-Unuo de la Esperanta Respubliko.
resp150 Blazono de la Esperanta Respubliko, ratafiita de la Sekureca Konsilio: Koraka Bovino sur Ermena Kampo en Purpura Ŝildo.
resp126 Ordinara Kunsido de la Ĉambro de la Lordoj de la Esperanta Respubliko.
resp129 Eksterordinara Noktomeza Kunsido de la Plejsupera Tribunalo de la Esperanta Respubliko (sub prezido de estra r-ano).
resp133 Ĝenerala Asembleo de la Avangardo de la Revolucio.
resp163 Neleĝe perfida kunveno de la reakcia opozicio (alinome, “la bufoj”).
resp173 Mon-Unuo de la Esperanta Respubliko: (merluĉa) fiŝbulo.
resp142 13 fiŝbuloj = 1 kikera potaĵo
resp174
13 kikeraj potaĵoj = 1 glaseto da prunelbrando aŭ ratafio (13 glasetoj da prunelbrando aŭ ratafio = 1 kojono de Antikristo).
resp185
Fernández kaj Gutiérrez kantas, esperante, La Esperon.
resp186
Fernández kaj Gutiérrez kantas, eŭske, la himnon de la Esperanta Respubliko: “Eguzkitarako Betaurrekoak!” (“Vivu la Respubliko kaj la Revoluci’!”).

Raportis: Jorge Camacho

Posteno vaka sed grava!

Afiŝita de Alexander Wenzel je 2007-04-10 00:09
Mankas Ministr(in)o Pri Fikipedio. Mi mem rezignas pri partopreno en via registaro (tro riska afero, mi preferas vivi sekure), tamen mia senlima modesto ne malhelpas al mi sciigi al vi ke mi volonte akceptos dumvivan pension de eksministro. Se necese, mi tiucele transprenos (por unu tago) la oficon de Ministro sen Emo al Ago.

Kaŝspionado?!

Afiŝita de Sergeo Tyrin je 2007-04-10 21:21
Ĉu vi rimarkis ke s-ro r-ano Joxemari Sarasua estas agento de la reakcia opozicio ene de la registaro?

sunokulvitroj

Afiŝita de Ferriol Macip je 2007-04-11 09:00
EGUZKITARAKO BETAURREKOAK!!!!! (baita akusatiboa ere!)

O tempora o mores!

For la civiton, vivu la respublikon!!!!!!!

sun-okulvitroj

Afiŝita de Jorge Camacho je 2007-04-11 11:03
Kara Farri, Jes ja, mi neniam forgesos kiel siatempe vi rakontis pri sloganado de tiuj du vortoj en la euska dum politikaj manifestacioj en Katalunujo; ili sonis tiel bataleme, ke neniu povis imagi la sun-okulvitran signifon. Sed mi chiam forgesadis la ekzaktan formon de la vortoj. Bonshance chi-okaze ni povis kalkuli je la cheesto de lingvokompetenta membro de la Estra R-anaro, Lia Ministra Moshto Sarasua, kiu solvis chiajn lingvajn dubojn.

Eblas r-anighi che:

Afiŝita de Jorge Camacho je 2007-04-11 11:24
http://esperantarespubliko.blogspot.com/

La mondo estas scenejo

Afiŝita de Cecilia Lind je 2007-04-11 22:47
Diras Shakespeare:

" All the world's a stage,
And all the men and women merely players"

Alivorte: La mondo estas scenejo. Notu: ene de Esperantujo la fenomeno validas ankaŭ ekster la Civito. Se iu deziras, mi povas liveri tian rolliston.

Hm.

Afiŝita de Robin Rönnlund je 2007-04-12 09:31
Al mi, la respubliko ŝajne estas nur ebria stultaĵo... :-P

ebria stultaĵo

Afiŝita de Ferriol Macip je 2007-04-12 23:42
prava aserto, tamen, almenaŭ sendelira kaj ne danĝere frenezula. Mi ja ŝatintus esti tie!

Envio al ebrio

Afiŝita de Manuel Pancorbo Castro je 2007-04-13 16:10
Kiel diris Farri, vi pravas.

Tamen, mi forte suspektas ke ne necesas ebriigilo por frenezigi tiujn homojn... mi ŝategus esti tie!!!

Gratulon

Afiŝita de Antonio Valén je 2007-04-17 12:43
Mi ne povis ne rid-eksplodi cxe la fotoraporto pri la Esperanta Respubliko, aparte pri la bovin-forma Blazono de la Respubliko :) Gratulon, Jorge! Cetere, mi gxoje rimarkas mian titol-akumuladon: Kia honoro! Ha, se cxio en Esperantuj' estus tiel malkomplika kaj senpretenda...

kani

Afiŝita de jose salguero je 2007-04-17 21:09
Cxio tio estas fusxajxo kaj ebriulajxo. Esperantujo neniam venkos gxis kiam oni starigos pli ambiciajn entreprenojn. Se tiu klopodajxo vere estus pli serioza afero ol aliaj pli fusxaj fusxajxoj antauxe diskonigitaj en nia malpopola mondo, oni estus devinta kuragxi fari verajn elpasxon: monarkio. Sen regxo tiu tiom vanta estraranaro (estra ranaro) nenion atingos. Kiel belega estus Esperanta Respubliko kun Regxo/ino, geprincoj, bogeprincoj, ktp. Kiuj kompreneble geedzigxus, gravedigxus, naskus, baptigxus, kreskigxus, gazetumigxus, ktp. Kaj oni lernigus al la plej seriozaj politiko-teoriistoj kion Esperanto povus alporti al la ekstera mondo kaj kion neniu gravulo antauxe ecx imagis: eblo konstrui Regxan Respublikon. Oni malprofitis okazajxon. Dume ni revenu al la realo: organizi lokan kurson.

Powered by Plone CMS, the Open Source Content Management System

Ĉi tiu retejo sekvas la jenajn normojn: