Probal Dasgupta kredeble prezidos UEA-n
Dek unu personoj kandidatas por la nova estraro de UEA, sed ĝis nun estas nur unu kandidatiĝo por la posteno de prezidanto. La nova prezidanto de UEA post Renato Corsetti kredeble do estos Probal Dasgupta el Barato. El la 11 kandidatoj ses jam estas komitatanoj, kvin kandidatas samtempe por la estraro kaj por la posteno de C-komitatanoj. Kvar el la 11 estraraj kandidatoj estas virinoj. Nur tri el la kandidatoj estas nun estraranoj. La granda kvanto de kandidatoj signifas, ke la komitato de UEA en Jokohamo havos realan elekton. Ni publikigas la resumon de la provizora raporto de la elekta komisiono, kiun la ĝenerala sekretario de UEA ĵaŭde dissendis al privataj retpoŝtaj adresoj de la komitatanoj.
Probal Dasgupto estis profesoro pri aplika lingvistiko en la universitato de Hajderabado en Barato ekde 1989. Ekde aŭgusto 2006 li laboras en la Barata Statistika Instituto (en Kolkato), kie li havas lingvan direktiĝon. Li estas membro de la Akademio de Esperanto ekde 1983, kunredaktoro de la revuo Lingvaj Problemoj kaj Lingvo-Planado ekde 1990. Li estas ankaŭ aŭtoro de socilingvistika verko The otherness of English: India's auntie tongue syndrome pri la angla lingvo en Barato.
Resumo de la provizora raporto de la Elekta Komisiono:
Estimataj Komitatanoj,
ĝis la 31a de marto, fiksita limdato por tion fari, alvenis entute 23 validaj kandidatiĝoj.
En tiuj 23 troviĝas :
- 7 A-Kom.
- 1 B-Kom.
- 15 kandidatoj por C-Kom.
El tiuj ĉi 15 kandidatoj por C-kom., kandidatiĝas:
- por la Estraro 5
- por la Komitataj Reviziantoj 2.
Por Estraro kandidatiĝas 11 personoj, tiel dividitaj:
- 5 Kom. A
- 1 Kom. B
- 5 Kom. C
Estas tute evidente ke la kandidatoj por C-Komitatano devos esti unue elektitaj en tiu ĉi kategorio kaj nur poste ili povos konkuri pri estraraneco aŭ kiel Revizianto.
La Elekta Komisiono nun diskutos inter si pri la konkluda raporto, kiu entenos la proponojn kaj rekomendojn.
La konkluda raporto atingos la Ĝeneralan Sekretarion minimume 75 tagojn antaŭ la malfermo de la Komitata kunveno en Jokohamo kaj vi ricevos ĝin - de la Ĝenerala Sekretario - minimume 60 tagojn antaŭ la malfermo de tiu kunveno.
La Elekta Komisiono bonvenigas sugestojn kaj komentojn.
Jen la listo de la kandidatoj laŭ alfabeta ordo:
Komitatanoj C
- BRANCO Paulo
- CHAVIGNON Philippe
- CORSETTI Renato
- DASGUPTO Probal
- DELFORGE Marcel
- DEMMENDAAL Loes
- FRANQUESA SOLE’ Josep
- HERNANDEZ ANGULO Julian
- HORI Jasuo
- Hortensio - CHOI YUN HUY
- HUĜIMOTO Tacuo
- LIPARI Michela
- PIETRZAK Barbara
- TANTIN ACKERMANN Edvige
- WANDEL Amri
ESTRARO (VALIDAJ KANDIDATOJ LAŬ ALFABETA ORDO)
- BELLEFEUILLE Yves kom. A ĝenerala sekretario
- BELOŜEVIC Marija kom. B estrarano
- CLERICI Ranieri kom. A Vicprezidanto
- DASGUPTO Probal kom. C Prezidanto
- DEMMENDAAL Loes kom. C estrarano
- GUTIERREZ Maritza kom. A estrarano
- HORI Jasuo kom. C estrarano
- NOURMONT Claude kom. A Vicprezidanto estrarano
- PIETRZAK Barbara kom. C ĝenerala sekretario
- VERGARA José A. kom. A estrarano
- WANDEL Amri kom. C Vicprezidanto estrarano
FINANCA KOMISIONO
- FANTOM Helen kom. A
- WITDOECKT Flory kom. A
- KOMITATAJ REVIZIANTOJ
- BRANCO Paulo kom. C
- DELFORGE Marcel kom. C
Alvenis du kromaj atentigoj pri eblaj kandidatoj, sed mankis ĉio alia.
Jen nia raporto por la momento.
Korajn salutojn
ELEKTA KOMISIONO
Lee Chong-Yeong
Janez Jug
István Ertl
Edvige Tantin Ackermann