Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Du EU-parlamentanoj en kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio

Du EU-parlamentanoj en kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio

de Redakcio Laste modifita: 2007-08-04 22:53
Inter la 28-a de julio kaj 4-a de aŭgusto okazis la 7-a kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio en Maribor, Slovenio. Partoprenis 256 personoj el 29 landoj (23 eŭropuniaj plus Kroatio, Serbio, Rusio, Ukrajno, Kanado kaj Togo). Dum la fermo la prezidanto de EEU, Seán Ò Riain diris, ke la kongreso plenis je unuafojaj unikaĵoj. Unuafoje partoprenis en Esperanto-aranĝo eĉ du anoj de Eŭropa Parlamento: Małgorzata Handzlik (Pollando) kaj Ljudmila Novak (Slovenio). Unuafoje parton de Esperanto-kongreso kunfinancis Eŭropa Komisiono, ĉar parto de la kongreso estis konferenco kun la titolo "Interkultura dialogo kaj komunikado", en kiu prelegis dek fakuloj, kiujn aŭskultis mezume po cent personoj. Krome laŭ li unuafoje ĝenerala Esperanto-kongreso havis ĉeftemon, kiu ne rilatis al lingvo kaj kulturo, sed al rekte ekologia temo: Akvo. Raportas Zlatko Tišljar.

Reago de informmedioj neesperantistaj pri la kongreso kaj Esperanto estis ekstreme granda: La tutlanda televido dufoje raportis pri la evento kaj 3 lokaj televidoj havis 5 raportojn. Tutlandaj kaj mariboraj radiostacioj havis pli ol 30 elsendojn pri Esperanto, de kelkminutaj ĝis grandaj duonhoraj. La tagĵurnalo de Maribor, Večer, havis sep artikolojn kun koloraj fotoj pri kongresaj eventoj (du el ili estis preskaŭ tutpaĝaj), la ĉefa tutslovena tagĵurnalo Delo raportis dufoje kaj Dnevnik unufoje. Baze de la informo de slovena novaĵagentejo STA aperis en elektronikaj medioj dudeko da artikoloj kaj en diversaj lokaj medioj plurdeko.

Okazis ses prelegoj rilataj al la ĉeftemo "Akvo" kaj faka ekskurso en kiu pli ol 50 interesitoj vizitis la akvokondukan sistemon de Maribor sub faka gvido.

Kadre de la konferenco "Interkultura dialogo kaj komunikado" prelegis ambaŭ EU-parlamentanoj. Sinjorino Handzlik klarigis la lingvan sistemon en organoj de EU kaj kostojn de la multlingvismo, dum sinjorino Ljudmila Novak parolis pri neceso fortigi la interkulturan dialogon. Enkonduke ŝi klarigis ke en sia junaĝo ŝi lernis Esperanton kaj eĉ partoprenis en du TEJO-kongresoj. Dum la akcepto en la urbestrejo ŝi promesis estonte laŭokaze prezenti Esperanton en Komisiono por Kulturo de Eŭropa Parlamento kaj proponis organizi ekspozicion pri Esperanto en la Eŭropa Parlamento, kion Małgorzata Handzlik tuj subtenis kaj ili interkonsentis estonte kunlabori pri Esperantaj aferoj en Eŭropa Parlamento.

En sia letero sendita al la kongreso, doktoro Marko Pavliha, parlamentano en la slovena parlamento, promesis transformi la finan dokumenton de la kongreso al iniciato de parlamentano transdonota al la slovena registaro.

La kongreso akceptis finan dokumenton en formo de letero al la slovena registaro, kiu en unua duono de 2008 prezidos Konsilion de Eŭropo. La dokumento havas 5 punktojn inter kiuj estas peto subteni iniciaton de slovaka vicprezidanto Čaplovič peti Europan Komisionon aranĝi je interregistara nivelo okupiĝon pri lingva politiko, iniciati fondon de nova fondaĵo en EU, kiu financus malpli grnadajn neregistarajn organizojn kiuj havus projektojn subtenantajn edukon pri europa konscio, peti la registaron subteni la inicaton de Marko Pavliha enkonduki en eŭropajn lernejojn nedevigan studobjekton "Edukado por eŭropa konscio" kies parto estus lernado de Esperanto kaj peti la registaron uzi en sia informado dum 2008 ankaŭ Esperanton.

La kultura programo de la kongreso estis tre abunda. Prezentiĝis tri teatraĵoj el kiuj du en la operteatro de Maribor. Temis pri teatraĵoj de Saša Pilipović el Kragujevac (Serbio) "Galileo", de Drama grupe de Studenta esperanto-Klubo el Zagrebo (Kroatio) "Kosma ŝipo Ludoviko antau la muro de la mallumo" kaj spektaklo de franca aktoro Henri de Sabates "Stilaj ekzercoj". Okazis du koncertoj de klasika muziko (orgena kaj piana) kaj 4 koncertoj de amuzmuziko en kiu partoprenis Georgo Handzlik, Attila Schimmer, Solotronik kaj Jomo.

Ni aŭdis ankaŭ mallongan prezenton de la instrumento diĝeriduo de aŭstraliaj indiĝenoj far Dubravko Lapajne. Aparte elstaris altprofesiaj sinprezentoj de la teatraĵoj de Henrri de Sabates kaj de Saša Pilipović kaj same profesiaj koncertoj de Attila Schimmer kaj Jomo.

Tre specialaj aranĝoj estis dum la interkona vespero kiam okaze de la 120-jariĝo de Esperanto prezentiĝis grandega torto en la formo de Esperanto-flago kiu estis distribuita al ĉiuj kongresanoj. Samtage estis solene publike levita Esperanta flago sur la centra urba Placo de Libereco. Ĉiutage oni prezentis kelkajn filmojn subtitolitajn en Esperanto, kaj la junularo havis apartajn amuz-programojn en la studenta hejmo. Sur la monto Pohorje super Maribor okazis infana kongreseto kun partopreno de 9 infanoj el 5 landoj, kiuj tre profitis de 7-taga restado en arbaro. La aranĝon gvidis Judita Rey el Kroatio.

Europa Esperanto-Unio havis du kunvenojn de la asembleo en kiu ĝi traktis la raportojn kaj planojn por la estonto kaj decidis atribui apartan agnoskon kaj proklami sian honoran membron sinjoro Etsuo Miyoshi, pro lia eskterordinara kontribuo al diskonigo de Esperanto en Eŭropo. La granda atingo ĉi-jara de EEU estis, ke la EU-fondaĵo por kulturo kaj edukado  "Aktiva civitaneco" subtenis la konferencon pri Interkultura dialogo kaj komunikdao per eĉ  25.000 eŭroj, verŝajne la plej granda financa subteno fare de EU al iu Esperanto-organizo.

La sekva kongreso de EEU okazos en Esperanto-urbo Herzberg en Germanio.

Multaj kongresanoj gratulis al la organizantoj pro elstara kongreso (pluraj esprimis la ideon, ke temis pri la plej interesa kongreso en ilia vivo). Mi tiusence speciale dankas al familio Obradović kaj aparte al la sekretariino de la kongresa organiza komiatato Vesna Obradović.

Zlatko Tišljar
Foto: Aleks Kadar



arkivita en: