Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Universala Kongreso en lando malekzista

Universala Kongreso en lando malekzista

de Redakcio Laste modifita: 2007-10-28 13:39
La reta mondo "Second Life", esperante ofte nomata "Dua Vivo", estas eble la plej populara el la multaj "virtualaj universoj" kiuj lastatempe furoras en interreto. En tiuj virtualaj mondetoj la membroj povas pere de siaj rolfiguroj diversmaniere aktivi, amuziĝi kaj kunlabori. La esperantistoj en Dua Vivo aranĝis sian unuan neformalan renkontiĝon en julio, en septembro la rolfiguroj de 16 esperantistoj el naŭ landoj kunsidis por diskuti la organizadon de la Esperanto-agado en Dua Vivo, kaj komence de oktobro en la virtuala hotelo Babelo okazis la unua DVUK, aŭ Duaviva Universala Kongreso de Esperanto. Prelegis Renato Corsetti - spektu la tutan prelegon.

La partopreno en la unua malreala Universala Kongreso estis neamasa - estis nur 25 aliĝintoj. Honora gasto, Alta Protektanto kaj ĉefpreleganto estis Renato Corsetti, la antaŭa prezidanto de UEA. (La tuta prelego de Renato Corsetti pri la temo "La malbona lingvo"  spekteblas ĉi tie.)

- Mi ĉeestis la lastajn kelkajn horojn de la Esperanto-kongreso kaj tre surprizis min ke ĝi fakte estis tre prestiĝa evento (ĉeestis inter aliaj Renato Corsetti) kaj tre bona sperto! Ili faris la kongreson serioze, mi ĉeestis du prelegojn bonkvalitajn kaj interesajn (kaj enhave kaj lingve). Mi ne sciis ke nun en Dua Vivo ili havas tre bonkvalitan voĉkomunikadon, do mi vere povis aŭskulti la prelegojn kaj ankaŭ vidi la lumbildojn kaj la avataron de la preleganto, kiu tre efikis. Estis sufiĉe multaj ĉeestantoj, skribas PaulR en la forumo de Junularo Esperantista Brita.

Renato Corsetti mem iom skeptike sintenas al Dua Vivo, sed opinias, ke ĝi povas utili por izolitaj esperantistoj.

- La tuta koncepto de Dua Vivo ŝajnas al mi stranga kaj mi ankoraŭ ne komprenas kial homoj volas eniri ĝin. Mi kredas, ke temas pri granda fantazia ludo, en kiu vi povas realigi viajn kaŝitajn revojn. Ĉu vi volas esti reĝo de pacifika insulo? Tion vi povas realigi. Vi konstruas vian insulon, vian reĝan palacon, ktp... En la okazo de esperantistoj en Dua Vivo, tamen la afero funkcias iom alimaniere. Ĝi funkcias kiel tutmonda virtuala loka klubo, kiu kunvenas ĉiusemajne. Entute temas pri eksperimenta agado, kiu certe estas utila por esperantistoj tre izolitaj en la unua vivo sed kun granda komputilo kaj kun tempo.

Unu el la izolitaj esperantistoj estas la duavivano Bergino Dale el Norvegio.

- Dum mezuma vespero en Dua Vivo mi uzas kaj Esperanton, kaj la norvegan, kaj la anglan lingvojn. En la vera vivo mi loĝas en malgranda urbo, kaj ĉi tie tute ne estas aliaj esperantistoj. Dua Vivo donis al mi la ŝancon ekkoni aliajn esperantistojn kaj fari aferojn kune kun ili. Mi antaŭe interŝanĝis mesaĝojn en Lernu! kaj Amikumu. Mi provis ankaŭ ordinaran babilejon. Sed tiujn metodojn oni ne povas kompari kun Dua Vivo. Post kiam mi ekkonis esperantistojn en Dua Vivo, mi denove ekemis uzi tempon por plibonigi mian Esperanton. Mi ne plu estas "sola en la mondo" kun mia Esperanto, ŝi rakontas.

Simpla uzado de Dua Vivo estas senpaga, sed por havigi propran terenon necesas pagi. Dua Vivo havas propran ekonomian sistemon kun propra valuto. Eblas ne nur elspezi sed ankaŭ gajni monon en Dua Vivo. Multaj vere ekzistantaj entreprenoj jam starigis siajn oficejojn en la virtuala mondo por fari reklamon.

La 1-a DVUK okazis en Esperanto-lando, kreita de Erick Nykvist, kiu gajnis la monon por la nova lando en la lud-universo de Dua Vivo.

- Kiam mi aliĝis al Dua Vivo antaŭ unu jaro, mi preskaŭ neniam renkontis Esperanto-parolanton. Kaj mi trovis du Esperanto-lokojn, kiuj poste malaperis. Mi laboris dum kvin monatoj kiel sekurec-gardisto en Dua Vivo, kaj gajnis sufiĉan monon por aĉeti landon. Do, mi decidis aĉeti - kaj fondis Esperanto-landon. Mi mem konstruis la unuajn domojn, sed poste mi ekhavis kontakton kun Alekĉjo el Francio, kiu multege helpis renovigi kaj beligi la landon. Poste mi iniciatis la konversacian rondon kaj poste la 1-an DVUK-on, kaj nun vizitas la landon inter 25 kaj 30 esperantistoj ĉiun tagon. Kelkaj luas apartementon aŭ hotelĉambron tie, kaj tiumaniere subtenas kaj helpas pagi la monatajn elspezojn, Erick Nykvist rakontas.

Krom Esperanto-lando, ekzistas ankaŭ aliaj ejoj kun rilato al Esperanto en Dua Vivo.

Dua Vivo estis kreita de Linden Laboratories jam en 2003, sed ĝi vere ekfuroris nur tri jarojn poste. En oktobro 2007 la virtuala universo havis jam preskaŭ dek milionojn da membroj. Tamen multaj membroj efektive malofte aŭ neniam eniras la universon. Ĝenerale kelkdek mil uzantoj povas troviĝi samtempe en Dua Vivo, kaj la plej multaj el ili estas usonanoj. La fasado de Dua Vivo ekzistas en kelkaj lingvoj, kaj esperantistoj nun eklabris por starigi esperantan version.

Unu el la plej konataj esperantlingvaj uzantoj de Dua Vivo estas Anna Löwenstein, kiu komence estis skeptika al la ideo, sed nun planas mem aranĝi perfektigan kurson por la duavivaj esperantistoj. Ŝi jam ekpensis pri disvastigo de Esperanto inter la neesperantistoj en Dua Vivo. La ĉefa utilo de Dua Vivo tamen laŭ ŝi estas alia:

- Efektive, en Interreto miloj da homoj lernas Esperanton, rilatas inter si, sed tute ne aktivas en la tradicia movado, eventuale eĉ ne scias pri ties ekzisto. Mi pensis, ke estus bone, se UEA starigus Esperanto-centron en Dua Vivo, kiu povus funkcii kiel kunligilo inter la mondo de Interreto kaj la tradicia movado, ŝi skribas en retejo pri Dua Vivo.

Aliĝinte al Dua Vivo, ŝi malkovris, ke jam ekzistas vigla Esperanto-grupo tie. En majo 2007 la grupo havis 180 membrojn, kaj kvar monatojn poste jam 240.

- Ĉu vi iam aŭdis pri alia Esperanto-grupo kiu kreskis de 180 ĝis 240 en kvar monatoj? Dum tiu mallonga periodo aperis ankaŭ pluraj Esperanto-centroj. La plej aktiva estas Esperanto-lando, fondita de Erick Nykvist, kie konversacia grupo renkontiĝas regule ĉiudimanĉe. Tie oni trovas homojn el Eŭropo, Ameriko kaj Azio: ĉu vi konas alian Esperanto-grupon, kiu renkontiĝas ĉiusemajne kun membroj el la tuta mondo? Kaj efektive, eĉ ekster la regulaj kunvenoj oni ĉiam trovas tie esperantistojn, kun kiuj babili.

arkivita en:
bab
bab diras:
2007-10-23 12:52
Mi ŝatus legi tiujn Esperantajn metaversojn!
Estus tre interesa sperto poezia! ;-)
EmilioCid
EmilioCid diras:
2007-10-26 16:45
La nomo DuaVivo (Second Life) alvokas al iu malsana, freneza. Loko kie homoj provas realigi fantaziojn, kiujn ili ne kapablas realigi en la vera vivo. Tie oni povas esti, forta, juna kaj bela. Eble tiu estis la intenco de la kreinto Charles Linden.

Sed esperantistoj trovis alian uzon de DV. Esperantistoj ne povas en la reala vivo paroli sian lingvon en la stratoj. La dano Erick Nykvist, tamen kreis Esperanto-landon en DV, loko kie esperantistoj povas paroli esperanton ĉiutage.

Estas interese kaj mirinde, ke mi, kiu loĝas en la sudaj tropikoj povas paroli voĉe kun Bergino, amikino kiu loĝas en la nordo de Norvegio, kun Giridhar el Hajderabado (Barato), aŭ kun Enrique el Kalifornio.

Krom la vivan babiladon, mi vidis bonajn prelegojn kaj havis oportunon fari demandojn al la prelegantoj. Tie mi partoprenas kurson de Anna Löwenstein por plibonigi mian lingvo-nivelon. Ĉu per alia maniero mi povus lerni kun akademiana instruisto, komforte en mia hejmo ?

Estas aliaj voĉaj babilejoj, sed la vida ebleco de DV estas tre alloga. Ni konstatis ke homoj povas aŭskulti pli longajn prelegojn, sed ili havas la vidan kontakton. Ne nur la pupeto de la parolanto, sed ankaŭ la bildoj de la prelegoj, la arboj, herbo, kosntruaĵoj. Ĉio kontribuas al tiu bona etoso de Esperanto-lando.

Mi invitas vin vidi videon de la prelegoj okazintaj en DV. www.videoj.uni.cc