Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Dek jaroj sen Lena

Dek jaroj sen Lena

de Redakcio Laste modifita: 2007-02-27 12:44
Antaŭ dek jaroj en Moskvo post turmenta malsano forpasis Lena Lebedeva. Ŝi naskiĝis en 1965, estis esperantisto ekde 1981, kaj dum jaroj ŝi estis unu el la ĉefaj motoroj de la junulara Esperanto-movado en Sovetio kaj Rusio. Ŝi estis ankaŭ estrarano de TEJO kaj kunorganizis multajn Esperanto-renkontiĝojn, interalie la Internacian Junularan Kongreson en Sankt-Peterburgo (1995). Sen Lena ne okazus en 1994 "La Granda Trajnvojaĝo" el Moskvo, tra Siberio, al la IJK en Koreio. Ŝi estis la edzino de Andrej Ananjin. "Tiuj, kiuj ne memoras ŝin, simple ne havis feliĉon bone koni ŝin", skribas Grigorij Arosev memore al Lena.

Antaŭ dek jaroj, la 26-an de februaro 1997, mortis Lena Lebedeva.

Tio ŝajnas preskaŭ neebla: ĉu vere pasis jam dek jaroj? Al ĉiuj ŝiaj geamikoj daŭre ŝajnas, kaj ŝajnos ĉiam, ke tio okazis antaŭ tre nelonge. Antaŭ unu jaro? Aŭ du, maksimume? Sed ne: estas dek.

Ŝia lasta jaro estis plena da malfeliĉo kaj doloro. Kaj same dolorigaj estas por ni rememoroj pri tiu vivoparto de Lena. Tio estas des pli maljusta pro tio, ke ŝi ĉiam estis tre gaja kaj energia persono. Sed kutime oni plej bone memoras tion, kio estis fine de iu evento - ĉu temas pri lastaj paĝoj de libro, aŭ pri lastaj taktoj de sonato. Do, bedaŭrinde, rememorante ŝin, ne eblas ne pensi pri ŝia rapida, sed sufera foriro.

Sed oni danku la ĉielon, ke ne nur tiuj rememoroj restas pri Lena. Senescepte ĉiuj, kiuj konis ŝin, povas diri ion bonan pri ŝi. Kaj tia "io bona" plej ofte estas "multo bona". Lena estis ĉies amiko. Lena estis helpema kaj ege atenta al siaj konatoj. Lena estis tre bonkora kaj povinta amiki kun ĉiuj. Lena povis fari ĉion. Lena estis klera kaj inteligenta persono, oni povis interparoli kun ŝi pri tre variaj temoj. Lena multe vojaĝis kaj scipovis rakonti. Lena estis respektata en multaj landoj de la mondo.

Kompreneble, ne ĉiuj memoras ŝin. Sed oni povas certi, ke neniu forgesis ŝin. 'Ne memori' tute ne egalas al 'forgesi'. Tiuj, kiuj ne memoras ŝin, simple ne havis feliĉon bone koni ŝin. La aliaj, kiuj ja konis, neniam forgesos tiun malgrandan, tre simpatian kaj ĉiam ridetantan junulinon, kiu por ĉiam restis 31-jara. Tridek unu. Neelteneble malmulte. Sed estis farite treege multe. Almenaŭ tute sufiĉe, ke ŝiaj amikoj neniam forgesu ŝin. Tiel do ni faros.

Grigorij Arosev

arkivita en:
blahma
blahma diras:
2007-03-02 09:10
Dankon pro la interesa artikolo - certe mi gxojis ekscii pri iama aktivulo de la junulara esperanto-movado, pri kies ekzisto mi antauxe nenion sciis. Tamen, mi bedauxras ke la artikolo donas suficxe malmultajn faktojn, krom gxeneralaj rememoroj. Mi kontrolis, ke la Vikipedio en Esperanto ecx tute ne havas artikolon pri sxi - cxu tio ne estus tauxga ago por rememorigi la dekan datrevenon - verki almenaux artikoleton?
redakcio
redakcio diras:
2007-03-02 10:31
Estas artikolo en Vikipedio pri Lena, sed tiuj kiuj ne konas la rusan nom-sistemon eble ne facile trovos ĝin:

http://eo.wikipedia.org/wiki/Jelena_LEBEDEVA

Jelena estas la plena antaŭnomo, sed ĝin oni neniam uzas inter amikoj, do Griŝa (Grigorij) Arosjev uzis la kutiman neformalan nomformon en sia teksto por Libera Folio.
grikha
grikha diras:
2007-03-02 22:47
Dankon pro la komento.
Tute ne estis celo doni faktojn. Estis nur amika rememoro. S-ro Kalle enmetis iom da faktoj antaux mia teksto, kio estis tute suficxa, ja Libera Folio ne estas enciklopedio.
ULins
ULins diras:
2007-03-02 11:39
Gxojigis min la memorigo pri Lena. Mi
nur unufoje vidis sxin - en 1994 en Moskvo. Sxi multe impresis min. Aparte mi memoras sxian zorgemon pri rusa traduko de "La dangxera lingvo".

Ulrich Lins
tuvalkin
tuvalkin diras:
2007-03-06 23:26