Ipernity esperas je 2 milionoj da esperantistoj
En aŭgusto Libera Folio rakontis pri la granda foto-retejo Ipernity, kiu decidis proponi siajn servojn ankaŭ en Esperanto. La esperanta traduko estis rapide finita, kaj dum kelkaj semajnoj la volontuloj de la esperanta teamo prov-uzis la sistemon por elsarki erarojn. La esperanta fasado de Ipernity estis oficiale lanĉita vendrede la 12-an de oktobro, kune kun la tradukoj en la germana, hispana kaj itala. La gvidantoj de Ipernity volis, ke la Esperanto-versio estu surprizo por la granda publiko, kaj neniuj informoj pri ĝi aperis en la retejo antaŭ la oficiala lanĉo. Lige kun la lanĉo Esperanto estis menciita en la diverslingvaj gazetaraj komunikoj de Ipernity. Intervjuo de Libera Folio kun Christian Conti, unu el la ĉefoj de Ipernity, montras ke interalie troigita Vikipedia informo pri la kvanto de esperantistoj influis lian decidon aperigi la retejon ankaŭ en Esperanto.
Libera Folio: Kiel vi ekhavis la ideon fari esperantlingvan fasadon por Ipernity?
Christian Conti: Unu aktiva membro, Paul Peeraerts, atentigis min pri multaj eraroj, kiujn li trovis en la germana kaj hispana tradukoj. Post kelkaj retmesaĝoj li rakontis al mi, ke li estas lingvemulo, parolas kelkajn lingvojn, el kiuj unu estas... Esperanto! Li ŝajnis tre interesita pri Ipernity. Mi rakontis al li, ke ni evoluigis enretan traduk-programon, kiu ebligas rapide funkciigi Ipernity en multaj lingvoj. Mi demandis al Paul, ĉu li akceptus gvidi la esperantan tradukon kaj trovi kvin pliajn volontulojn por la tasko. Paul akceptis, kaj la projekto tuj ekis!
Kial vi opiniis, ke esperanta traduko estus utila?
- Ipernity estas komunuma retejo, kaj bona maniero kreski estas elekti komunumojn kiel celgrupojn. Estas proksimume du milionoj da esperantistoj en la mondo (laŭ Vikipedio) kaj ne tre multaj kunhavigaj retejoj en Esperanto. Jen!
Kion vi anticipe sciis pri Esperanto?
- Bazajn aferojn, kiujn konas ĉiuj. Utopio de doktoro Zamenhof.
Kiel ŝanĝiĝis via ideo pri Esperanto kaj la Esperanto-komunumo post la komenco de la traduk-projekto?
- Mi ekkomprenis, ke Esperanto vivas, kaj du milionoj da homoj uzas ĝin!
Kiamaniere, se iel, la esperanta projekto diferencis de alilingvaj tradukprojektoj de Ipernity?
- Esperantistoj estas tre aktiva komunumo ĉie en la mondo. Ili ankaŭ kompreneble ŝatas volontuli por antaŭenigi sian lingvon. Nur du semajnoj estis bezonataj por traduki ĉiujn paĝojn de Ipernity. Aliaj lingvoj, kiel la germana kaj la hispana, postulis kvar ĝis ses semajnojn.
Ĉu Esperanto estas videbla en ĉiuj paĝoj de Ipernity, same kiel la aliaj lingvoj?
- Esperanto ricevas egalan traktadon. Ĉiuj fasadoj kaj servoj estos haveblaj en Esperanto.
Kiujn lingvojn vi nun planas aldoni?
- Tuj kiam ni trovos sufiĉe da volontuloj por nova lingvo, ni ektradukos. Ni kompreneble koncentriĝos al aliaj eŭropaj lingvoj (nordeŭropaj, orienteŭropaj), regionaj lingvoj, la rusa, araba, japana...


Mi ne vidas ĝin en Esperanto