Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo 2007 Intervju-libro de Chomsky aperos en Esperanto
Agoj pri dokumento

Intervju-libro de Chomsky aperos en Esperanto

by Redakcio Laste modifita: 2007-07-22 16:34

En 2005 aperis en la angla lingvo la libro "Imperial Ambitions" ("Strebado al imperio"), en kiu la konata usona lingvisto Noam Chomsky estas intervjuata de la ĵurnalisto David Barsamian. En la intervjuoj Noam Chomsky akre kritikas la lastatempan internacian politikon de Usono. Chomsky donis permeson publikigi la verkon en Esperanto, kaj la libro jam estas tradukata.

En la libro Chomsky kritikas la usonan invadon kaj okupacion de Irako, avertas pri usona strebado al superrego en la mondo, kaj analizas la funkciantan "propagandan sistemon", kiu laŭ li kreas mitojn pri la pasinteco kaj forviŝas malkonvenajn detalojn el la historio.

La tradukado al Esperanto de la libro bone progresas, rakontas Renato Corsetti en mesaĝo sendita al diversaj retaj forumoj.

- Hodiaŭ mi ankaŭ akiris en papera formo la konsenton de la eldonejo pri la eldono en Esperanto sen bezono pagi tantiemojn. En mesaĝa formo tio jam okazis antaŭe. Tion ni ŝuldas al interveno de Chomsky tra sia oficejo. Pluraj el la ĉapitroj estas tradukitaj aŭ tradukataj, sed mi bezonas ankoraŭ tradukontojn el la angla al Esperanto por aliaj ĉapitroj.

La tradukado okazas je pure libervola bazo. Kompenso estos unu ekzemplero de la presita libro, skribas Renato Corsetti, kiu aldonas, ke la traduko estas lia privata iniciato, neniel ligita al Universala Esperanto-Asocio, kies prezidanto li estas.

La du vizaĝoj de Corsetti

Afiŝita de Bjørn A. Bojesen je 2007-07-23 02:50
Bonvenas ĉiu kaj ĉia libro nova en la lingvo Esperanto.
Plejofte privataj iniciatoj laŭdindas!

Sed ĉu mi estas la sola kiu reagas al tio ke la prezidanto de politike neŭtrala organizo, kvazaŭ en sia libera tempo, neanonime reklamas politike neneneŭtralan libron?

Ĉu en tiom okulfrapa pozicio kia estas prezidanteco oni povas (kaj rajtas) esti ”publika privatulo”?

(neneŭtralan)

Afiŝita de Bjørn A. Bojesen je 2007-07-23 02:54
”politike NEneŭtalan libron”


[Denove mankis korektobutono!]

Corsetti-Chomsky

Afiŝita de Edvige Ackermann je 2007-07-23 11:17
Kiam la libro aperos plejversxajne Corsetti ne plu estos Prezidanto de UEA.
Corsetti neniam estis neuxtrala prezidanto, sed kutime neniu protestis pro tio.
Oni devus cxiam atenti pri la sinteno de la Prezidanto, sed ankaux de Estraranoj de UEA: cxiuj havu neuxtralajn kondutojn ankaux kiam oni agas private, cxar agado por esperanto (ekz.) neniam estas privata cxar direktita al gxenerala publiko. Kaj evidente la personoj kaj la funkcioj ne povas esti dise prikonsiderataj.
Salutojn,
Edvige Ackermann

Kia neŭtraleco?

Afiŝita de Nicola Ruggiero je 2007-07-23 13:20
Kian neŭtralecon havu UEA?

Corsetti-Chomsky

Afiŝita de Jens Stengaard Larsen je 2007-07-30 09:18
Skribis Edvige Ackermann, ke cxiuj estraranoj havu neuxtralan konduton ankaux private, -- sed tio ja estas sensenca! Neuxtrala oni povas esti nur inter minimume du aliaj, do publike; male, en la privata vivo la demando pri neuxtraleco ecx ne levigxas.

Ekzistas multe da miskomprenoj kaj konfuzo pri neuxtraleco, cxar dum en naciaj medioj gxi kutime estas nura afero de takto, en la internacia gxi estas la tuta esenco de la komunaj institucioj. Ekzemple, en la statuto de UEA parolas pri neuxtraleco en naciaj, religiaj kaj politikaj demandoj. Multaj kredas ke "politiko" inkluzivas cxion alian, kaj ke sekve neuxtraleco signifas senpolitikecon. Sed neuxtrala politiko ne estas senpolitikeco, - same kiel internacieco ne estas sennacieco, kaj religia neuxtraleco ja inkluzivas la toleron ne nur de ateismo. Ekzistas aferoj pri kiuj povas interkonsenti la homaro, kaj la senco de UEA estas esplori kiuj ili estas.

la multaj kampoj plifortigi Esperanton

Afiŝita de José Antonio Vergara je 2007-07-23 16:36
Chomsky estas tre grava publika intelektulo, en la lingvoscienca kaj politika sferoj, do la fakto havi verkon lian en Esperanto estas prestigha por nia lingvo. Do pri tio ne estas problemo, mi supozas.

Mi opinias ke, kompreneble, tiu kiu ludas la rolon de prezidanto au estrarano de UEA ne povas je la nomo de la Asocio engaghighi en politike, religie, ktp, neneutralaj agadoj kaj tiel kompromiti la Asocion. Tamen tiu posteno ne estu bremso al la agadkapablo de la koncernaj personoj, ene de komunprudentaj limoj.

Renato Corsetti estas unu el la plej aktivaj laborantoj por Esperanto, ne nur kadre de UEA. Chi tio estas unu el liaj kromaj iniciatoj, kiujn oni bonvenigu.

José Antonio Vergara

Neuxtralaj homoj?

Afiŝita de Gunnar Gällmo je 2007-07-23 17:47
Ackermann supre postulas ke estraranoj de UEA "cxiuj havu neuxtralajn kondutojn ankaux kiam oni agas private". Se tio estus principo de UEA, gxi ne jam dufoje sinsekve elektis prezidanton kiu jam aktivas en SAT - Enderby kaj Corsetti.

Kaj atentu: ankaux Vergara, kiu verkis la supran komenton kaj kiu kandidatas al la venonta estraro, estas suficxe aktiva SAT-ano, cetere estrarano de Budhana Ligo Esperantista, do tute ne neuxtrala private (ankaux ne rilate al Pinochet, se mi gxuste konas lin). Mi esperas ke tio ne malhelpas la komtitaton elekti lin...

Laux mi oni devas strikte distingi inter la konduto de la estraranoj kiel estraranoj, kaj ilia konduto ekster tiu kadro.

neutralaj jes, tamen ne pri la homaj rajtoj

Afiŝita de José Antonio Vergara je 2007-07-23 21:38
Nur tial ke Gunnar faris chi-supre aludon pri la diversaj agadodimensioj de potenciala estarano tia kia mi, eble necesas klarigi ke fakte mi ne estas vere aktiva en SAT (krom cheesti la koncernan kunvenon en iuj UK-oj kaj pasive aparteni al diskutlisto), sed jes en AVE kaj BLE (neneutralaj), kaj en ISAE (neutrala): mi neniam partoprenis SAT-kongreson sed jes kelkajn UK-ojn, ekzemple.

Mi supozas ke la homoj rajtas havi siajn proprajn konvinkojn pri diversaj aferoj dum ne klopodas trudi ilin al la Asocio. Kaj jes, Gunnar pravas, mi opinias ke Pinochet estis la plej grava firespondeculo pri la terura homrajta tragedio okazinta en mia lando.

La principo restas, lau mia kompreno, je la strikta, zorga obeo al la statuto de UEA kiun chiuj estraranoj devas montri en sia publika rolo nome de la Asocio.

José Antonio Vergara

la multaj kampoj ...

Afiŝita de Sebastian Hartwig je 2007-07-24 11:56
Nu, gravaj publikaj intelektuloj ne devas esti maldekstaj. Pensu ekz-e pri la franco Alain de Benoist au la kolumbiano Nicolás Gómez Dávila. Se la UEA-prezidanto konstante trovighus en tia medio kaj publikigus tradukojn de tiaj, chu tiam vi same atute asertus: "Chi tio estas unu el liaj kromaj iniciatoj, kiujn oni bonvenigu"? ;)

Memkompreneble !

Afiŝita de José Antonio Vergara je 2007-07-24 14:36
Nu, kompreneble lau politikaj konvinkoj estas intelektuloj dekstraj, centraj kaj maldekstraj, lau tre largha nuanca amplekso de tiuj nerigidaj kategorioj, kaj estas aliaj tute ne politike orientitaj.

Ke la indaj verkoj far reprezentantoj de la diversaj pensoskoloj disponeblus en Esperanto, nur povus danki kaj bonvenigi tiuj el ni kiuj interesighas pri la konstanta plirichigho de nia E-lingva kultura havajho.

José Antonio Vergara

la multaj kampoj plifortigi Esperanton

Afiŝita de Ian Fantom je 2007-07-28 21:32
Por meti la aferon en perspektivon, konsciu ke tiu libro ne estas kontrauxusona; gxi reprezentas usonajn vidpunktojn ambauxflanke. Ankaux, cxu la priskribo 'maldekstra' estas gxusta, mi iom dubas. (kvankam tion mi ne povas plene prijugxi gxis mi legos la libron.)

Tamen la kritikantoj de la 911-militoj ne estas nur maldekstruloj. En Britio, ekzemple, la veromovado ne estas maldekstrula; gxi strebas nur al la trovo de la vero. Mi ne konsideras min mem maldekstra en politika senco, nek mian artikolon 'Kial falis la tri turoj de MKC', kiu aperis en MONATO pli frue cxijare. Nek estas la fizikistoj, hxemiistoj kaj aliaj sciencistoj kiuj priesploras la aferon. Profesoro Steven Jones, kiu faris specialan studon pri MKC estis ecx subtenanto de la sama partio kiel Bush.

Temas esence pri la demando, kiu decidas pri milito kaj paco. Sxajnas pli kaj pli, ke tiujn aferojn ne decidas politikistoj, sed la kasxaj homoj malantaux la kulisoj - certe en Usono kaj Britio. Eble eventuale ankaux en aliaj landoj.

La prezidanto de UEA ja havu vocxon en la kauxzo de milito kaj paco, cxar tio estas la cxefa ekzistokialo de la Esperanto-movado.

Powered by Plone CMS, the Open Source Content Management System

Ĉi tiu retejo sekvas la jenajn normojn: