Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Buller: "Decido pri publikeco publikigita pro akcidento"

Buller: "Decido pri publikeco publikigita pro akcidento"

de Redakcio Laste modifita: 2007-04-22 09:12
En intervjuo de Pola Radio, disaŭdigita vendrede la 20-an de aprilo, la ĝenerala direktoro de UEA diris, ke la decido de la jaro 1973 pri disponebligo de estraraj protokoloj estis "akcidente" publikigita en la retejo de UEA dum periodo kiam li mem ne oficis en Roterdamo, kaj pro tio la estraro en sia aprila kunsido decidis forviŝi ĝin. En la retejo de UEA la decido troviĝis almenaŭ ekde la jaro 2003, kaj ĝi estis forigita nur post kiam kelkaj komitatanoj petis publikigon de estraraj decidoj, referencante al la decido de 1973.

Al demando de Barbara Pietrzak pri la publikeco de la estraraj protokoloj Osmo Buller respondis amplekse.

Barbra Pietrzak: Jam aperis diversaj voĉoj, ĉefe en Libera Folio, iom kvazaŭ atentigante, kaj kvazaŭ iel alarmigaj, ke la estraro decidis sekretigi siajn protokolojn. Ĉu vi povus komenti, kiel statas la afero, pri kio oni ne volas informi?

Osmo Buller: Tiuj alarmoj estis falsaj alarmoj, ĉar tute ne temis pri tio ke la estraro faris iun novan decidon, laŭ kiu la protokoloj de la estraro subite fariĝus sekretaj. Fakte la protokoloj ĉiam estis konfidencaj. /---/ Estis iu malnova estrara decido de la jaro 1973, laŭ kiu ĉiuj protokoloj antaŭ tiu dato estis liberigitaj de konfidenceco, kaj koncerne la postajn protokolojn la estraro tiam decidis ke ĝi liberigas la diskutojn de la estrarkunsido de la konfidenceco, krom kiam temas pri aferoj kie konfidenceco estas por tiu aŭ jena kialo necesa kaj memkomprenebla. Sed en la praktiko oni ĉiam aplikis tiun decidon, ke la estraro ĉiam post siaj kunsidoj raportis al la komitato pri la faritaj decidoj kaj ĝi ofte ankaŭ iom resumis la diskutojn malantaŭ tiuj decidoj.

Laŭ Osmo Buller, la malnova decido pri publikeco ne plu estas bezonata.

Osmo Buller: Por reveni al tiu decido de 1973, poste okazis tiel ke en 1980 UEA ricevis novan statuton, en kiu estis aparta mencio pri la devo de la estraro regule raporti al la komitato pri la progreso de ĝiaj laboroj. Tiu mencio, aŭ devigo, ne estis klara en la antaŭa, malnova statuto, kaj tio ankaŭ estis unu el la kialoj, kial la estraro faris tiun apartan decidon en 1973. Sed kiam la nova statuto enhavis tiun taskon al la estraro raporti pri sia agado pli vaste ol nur unufoje jare, en la formo de la tiel nomata estrara raporto, kiu aperas en la revuo Esperanto, tiam tiu decido el 1973, ĝi ne plu estis bezonata, kaj poste oni ne plu referencis al ĝi. [Noto de Libera Folio: tamen laste oni referencis al ĝi en komitata diskuto en marto 2007]

Barbara Pietrzak: Do ĉu temas sole pri formalaĵo?

Osmo Buller: Temas nur pri formalaĵo, kaj...

Barbara Pietrzak: Tio estas grava demando, ĉu ne, ĉu estas formalaĵo, aŭ ĉu subite la foriranta estraro rompas la principon de demokratio?

Osmo Buller: Ne, do ĝi neniel rompas la demokration. Temis fakte pri tio, ke tiu malnova decido, kiu efektive pro la nova statuto en 1980 fariĝis ne plu bezonata kiel aparta dokumento, tiu pro iu, mi dirus laborakcidento, estis afiŝita en la retpaĝoj de UEA. Tio estis pro tio ke oni enmetis ĝin en tiun retpaĝon, kune kun diversaj aliaj regularoj, en tiu periodo, kiam mi ne estis en la Centra Oficejo, ĉar tiutempe mi estis en Finnlando. Kaj ŝajnas al mi,  ke tiuj, kiuj tiam konstruis la retpaĝon, prenis tiun regularon el iu dokumentujo, kiun mi havis en mia tirkesto, por havi la regularojn ĉiam ĉemane. Kaj en tiu dokumentujo mi havis ankaŭ regularojn kiuj ne plu estis aktualaj, sed tiuj, kiuj konstruis la retpaĝon, ne konsciis pri tio, ĉu ili ĉiuj estis aktualaj aŭ ne. Do estis simple mia forgeso. Post mia reveno mi konstatis ke ankaŭ tiu papero estas en la retpaĝo, kaj mi simple forgesis instrukcii,  ke ĝi estu forigita de tie. Sed aliflanke mi ankaŭ ne trovis iun apartan bezonon aŭ damaĝon en tio. Ĉar simple en la praktiko oni kondutis ĝuste tiel, kiel tiu decido antaŭvidis. Estis miskompreno en tiu ĉi nova bruo kiu nun ekestis, ĉar tiu decido ne diris ke la estraraj protokoloj devas esti publikaj. Ĝi nur klarigis tiun neceson pri raportado pri la laboro kaj pri faritaj decidoj. Nun temis pri bruo, kiu tute ne estis necesa kaj evidente baziĝis sur iaj miskomprenoj aŭ misinterpreto de tiu malnova dokumento.


arkivita en: