Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo 2007 Beletra Almanako: impona iniciato
Agoj pri dokumento

Beletra Almanako: impona iniciato

by Redakcio Laste modifita: 2007-09-30 17:12

Antaŭ kelkaj tagoj atingis la abonantojn en Eŭropo la unua numero de nova literatura periodaĵo en Esperanto: Beletra Almanako. La ideo pri Beletra Almanako aperis fine de la jaro 2006, kiam iĝis konate, ke la beletra revuo Fonto ĉesos aperi. En Fonto, laŭ interkonsento kun UEA, aperadis ankaŭ verkoj premiitaj en la Belartaj Konkursoj de UEA. Tiun taskon nun transprenas Beletra Almanako. La libreca amplekso de Beletra Almanako permesas publikigi praktike ĉiujn premiitajn verkojn en unu numero. Tio tamen signifas, ke la Belartaj Konkursoj eble ricevas eĉ tro da spaco en la unua numero, opinias Sten Johansson. Ĝenerale li tamen estas tre imponita de la nova periodaĵo: "ni nun havas altnivelan, valoran forumon por literaturo kaj kulturo, kiu jam longe mankis al la Esperanta mondo", li skribas.

Beletra Almanako 1 (Septembro 2007), 10,20 eŭroj ĉe la libroservo de UEA.

Dum la paso de jaroj mi jam ekkonis plurajn kulturajn revuojn en Esperanto. La poŝtisto dum periodoj liveradis en mian hejmon ekzemplerojn de Fonto, Literatura Foiro, La Ondo kaj La Gazeto. Sed plej grandan bruon faris la premiera numero de Beletra Almanako, kiam ĝi ĵus falis tra la leterfendo sur mian vestiblan plankon. 176 paĝoj en brile brikoranĝa kovrilo, jen nekutima speco de Esperanta revuo!

Ne nur laŭ dikeco kaj pezo, sed ankaŭ laŭ aspekto kaj enhavo la nova periodaĵo imponas. Inter la kunlaborantoj oni trovas konatajn nomojn kiel de Kock, Ragnarsson, Nervi, Mao kaj Melnikov, sed ankaŭ plaĉajn surprizojn de nekonatoj, kiel ekz. Luiza Carol. Prozo, poezio, eseoj kaj recenzoj formas bongustan kompoton miksitan de la ĉefredaktoro Jorge Camacho kaj eldonitan de Ulrich Becker.

Grandan, eble tro grandan, parton de la enhavo okupas verkoj premiitaj en la ĉijaraj Beletraj Konkursoj. La tekstojn bone interfolias artaj fotoj de Güili Pitarch, kies ligo al Esperanta kulturo tamen ne tre evidentas. Malgraŭ tio, la tuto aspektas tre serioza. Eble iuj opinios, ke iom pli leĝera tono estus pli alloga. Tamen superregas la impreso, ke ni nun havas altnivelan, valoran forumon por literaturo kaj kulturo, kiu jam longe mankis al la Esperanta mondo.

Se juĝi laŭ la unua Beletra Almanako, Esperanta literaturo estas afero tre vira. La geografia distribuo tamen pli varias ol la seksa.

Oni antaŭdiras, ke dua Almanako aperos en marto 2008. Se efektiviĝos la plano plu aperigi la verkojn premiitajn en la Belartaj Konkursoj, tio do signifos du numerojn en 2008. Mi esperas, ke oni havos sufiĉe da legantoj por finance ebligi tiun ambicion.
Mi tamen proponus serĉi presejon kaj distribuejon en Eŭropo anstataŭ kiel nun en Usono. Aliaj revuoj kaj eldonejoj presas kaj distribuas en Bulgario, Slovakio kaj Pollando. Supozeble ankaŭ por Beletra Almanako tio estus ekonomie avantaĝa.

Resume: kaj la iniciatintoj kaj la legantoj meritas gratulon kaj bondezirojn pro ĉi tiu nova kultura periodaĵo.

Sten Johansson

fotoj

Afiŝita de Jorge Camacho je 2007-09-29 11:41
La artaj fotoj de Güili Pitarch havas nenian rilaton kun la esperanta kulturo, nek kun la verkoj publikigitaj en BA1. La fotoj estas aparta, autonoma kompleto, t.e. plia verko en si mem. Tiun ideon inspiris al mi la iama esperanta-hungara literatura revuo "Opusz Nigrum", kiun redaktis István Ertl en Budapeshto antau dudeko da jaroj (mi ilustris unu numeron!). Fakte ni tre shatus kalkuli je la kunlaboro de aliaj fotistoj, desegnistoj, ilustristoj ktp por venontaj boaoj.

ĝuo

Afiŝita de Bjørn A. Bojesen je 2007-09-29 12:57
Malleĝera aŭ ne – estis vera ĝuo por mi legi l’ unuan BA.

Belartaj - ne beletraj

Afiŝita de Gunnar Gällmo je 2007-09-29 14:49
Nur detaleto: la almanako estas beletra, sed la konkursoj estas belartaj (do povas inkluzivi ankaux ekzemple fotadon kaj muzikon).

Powered by Plone CMS, the Open Source Content Management System

Ĉi tiu retejo sekvas la jenajn normojn: