Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo 2007 Aperis novaj tradukoj de La Infana Raso de Auld

Aperis novaj tradukoj de La Infana Raso de Auld

by Redakcio Laste modifita: 2007-09-11 22:30
— filed under:

En la retejo de Esperantista Verkista Asocio nun aperas novaj nacilingvaj tradukoj de La Infana Raso de William Auld.

Por omaĝi al la elstara poeto William Auld, ekde la 11-a de septembro Esperantlingva Verkista Asocio disponigas, en pdf-dosieroj, tri nacilingvajn tradukojn de La Infana Raso kiujn oni rajtas libere elŝuti kaj diskonigi: la skotan kaj la anglan versiojn disponigis Girvan McKay, dum la francan Jean-Pierre Danvy. Baldaŭ estos preta ankaŭ hungarlingva versio de István Ertl. Aliajn tradukojn legu en la sekcio pri William Auld de la retejo.

Agoj pri dokumento

Eĉ pli da Auld-tradukoj

Afiŝita de Istvan Ertl je 12:00
Intertempe legeblas samloke en la retejo de Akademio Literatura de Esperanto (antauxe: Esperantista Verkista Asocio) ankaux la kompletaj tradukoj skotgaela (denove de la fekunda Girvan McKay) kaj hungara.

amike
Istvan Ertl