Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Renato Corsetti en Asahi Shimbun: la tuta teksto

Renato Corsetti en Asahi Shimbun: la tuta teksto

de Redakcio Laste modifita: 2007-01-25 10:22
Lunde la 22-an de januaro aperis intervjuo de Renato Corsetti en Asahi Shimbun, unu el la plej grandaj ĵurnaloj de Japanio. Ni aperigas tradukon de la teksto, dissenditan al la komitato de UEA.

Kolumno "Persono"

Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio s-ro Renato Corsetti (65-jara)

"Kiel traduki 'digital'?" estas nun arda diskuttemo en Esperantujo, la mondo de internacia helplingvo. Fonetike "diĝitala", aŭ aliforme "cifereca" el "cifero", daŭras diskutado.

Esperanto estas artefarita lingvo, de nenies nacio, sed parolata de miliono da homoj en 120 landoj. Renato Corsetti estas italo kaj la prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, insistas pri "Mirindeco ne ricevi influon de supergrandaj ŝtatoj, kiel en la rilato inter la angla lingvo kaj Usono".

Esperanto estis publikigita en 1887 fare de okulkuracisto Zamenhof, kiu kreskis inter rusoj kaj germanoj en tiama Pollando regata de Rusio, kun la espero "la nova lingvo forigu la reciprokajn malamojn". Ekde tiam Esperanto estas forte ligita kun pacmovado. Sed dum la dua mondmilito ekzemple en orienteŭropaj landoj estis malpermesite uzi Esperanton kiel danĝeran lingvon por aktivistoj.

Post "la malvarma milito", terorismo oftas en la nuna tempo. "Esperanto povos plenumi novan rolon por dialogi kun islama socio" li pensas. "Usonanoj kaj eŭropanoj diras, ke mondkomuna lingvo estas la angla, sed nure la angla forpuŝas aliajn lingvojn per la ekonomia forto de Britio/Usono. Mondkomuna lingvo devas esti lingvo, kiu havas egalan distancon al kiuj ajn landoj", li diras.

Li konatiĝis kun Esperanto, kiam en sia studenteco en Romo li trovis gramatikan libron de Esperanto en malgranda librovendejo. Ĉi-somere, post 42 jaroj okazos Universala Kongreso de Esperanto en Japanio, kiu naskis esperantistojn kiel NITOBE Inazoo kaj MIYAZAWA Kenzi. Li aldonas: Kun frukto finiĝu la diskutado pri "digital"-problemo en Japanio kun alta teknologio kaj decidiĝu definitiva traduko.

GOO Husako

arkivita en:
bertilow
bertilow diras:
2007-01-26 05:48
Ĉu tio vere estas la tuta teksto de la "ampleksa intervjuo"?
redakcio
redakcio diras:
2007-01-26 12:21
Ŝajne jes. La unuaj raportoj estis iom troigite entuziasmaj, kiel ofte okazas. La esperanta teksto havas proksimume 1.700 tajpospacojn, kio neniel povas esti karakterizata kiel "ampleksa" artikolo. "Estas interese, ke la intervjuo daŭris pli ol du horojn, kaj el tio la ĵurnalistino plukis tri aferojn", komentis Renato Corsetti mem en la diskutejo de la komitato de UEA. Aliflanke, eĉ la apero de tia konciza teksto kun rilato al Esperanto en prestiĝa paĝo de unu el la plej grandaj ĵurnaloj en la mondo ja estas rimarkinda.