Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo 2007 Esperantista kristnaska arbo la plej granda en la mondo
Agoj pri dokumento

Esperantista kristnaska arbo la plej granda en la mondo

by Redakcio Laste modifita: 2007-01-14 11:26

La libro pri mondaj rekordoj de Guiness konfirmis, ke la plej granda elektra kristnaska arbo en la mondo estas tiu sur la monto Mammucro ĉe la urbo San Vittore del Lazio en Italio. La figuro de kristnaska arbo, formita el diverskoloraj lampoj, estis 425 metrojn alta kaj konsistis el pli ol mil ampoloj, kiuj lumis ĝis la 6-a de januaro. La arbon ŝaltis la prezidanto de Itala Esperantista Junularo, Nicola Ruggiero, la 8-an de decembro, kaj pinte de ĝi videblis verda stelo.

Okaze de la solena ŝaltado, Nicola Ruggiero salutis la lokajn esperantistojn kaj diris, ke la rekorda kristnaska arbo, same kiel Esperanto mem, estas simbolo de paco kaj frateco inter la popoloj. La ceremonion ĉeestis granda homamaso, lokaj eminentuloj kaj loka televido, kiu raportis pri ĝi en la vespera novaĵ-elsendo.

- Ĉeestis la urbestro kaj la provinca skabeno pri kulturo, ili ambaŭ havas pozitivan sintenon al Esperanto. Mi donacis nome de IEJ al la du politikistoj kaj al la lokaj kulturaj instancoj bonan stokon de la DVD-disko "Esperanto Elektronike". Estis ankaŭ farita prezentado pri Esperanto ĝuste per filmeto el tiu disko, rakontas Nicola Ruggiero al Libera Folio.

Pliaj informoj pri la okazaĵo troviĝas en la retejo de loka turisma asocio, kiu estas parte ankaŭ en Esperanto.

- La  turisma asocio mem organizas Esperanto-kursojn, prizorgatajn de la esperantisto Giuseppe Valente. Krome la urbestro aĉetis la lernolibrojn kaj disponigas ĉambron de la municipo kun multaj komputiloj kaj iloj taŭgaj por la kursoj, rakontas Nicola Ruggiero.

flavigxinta verdo

Afiŝita de Bjørn A. Bojesen je 2007-01-14 01:50
Hm, strangaj stelampoloj, kiuj sukcesis flavigxi je cxiuj fotoj sur la Itala retejo. Aux cxu oni post la 8-a de decembro vere sxangxis la "verdan stelon" al pli internacia flava?

malnovaj fotoj

Afiŝita de Nicola Ruggiero je 2007-01-14 05:00
Fakte, la fotoj kiuj troviĝas en la itala retejo estas de la pasintaj jaroj. Hodiaŭ mi parolis kun ties nova ttt-ejestro (cetere, Giuseppe Valente, esperantisto) kaj li diris, ke baldaŭ li aldonos freŝdatajn fotojn.

Nicola

Verda stelo

Afiŝita de Redakcio je 2007-01-14 11:21
La foto en Libera Folio aliflanke estas freŝa. Alklaku ĝin por grandigi, kaj vi klare vidos la Esperanto-stelon. (Fotis Giuseppe Valente.)

Powered by Plone CMS, the Open Source Content Management System

Ĉi tiu retejo sekvas la jenajn normojn: